china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Nova albumo de Li Quan
(GMT+08:00) 2007-05-11 11:28:41


La jaro 2006 estas la 10-a jaro de ĉina ĉeftera "muzika talentulo" Li Quan sur la kantscenejo, en tiu jaro, li publikigis sian 6-an albumon titolitan "Knabino Frotanta Alumeton". En la hodiaŭa programero, mi konigu al vi pri tiu albumo.

Nun vi aŭdas la kanton el nova albumo de Li Quan "Mi Vere ne Intencas", en la akompaninstrumentoj la sono de piano estas kvieta kun torenta pensfadeno, la sono de liuto havas koloron de nordeŭropa roko-muziko, milda kanttono de Li Quan prezentas sian delikatan aspiron al amantino. En la muziko, natura juna etoso kaj senlima milda tristo ŝajnas malnova albumo, aŭskultante ĝin, la homoj nature memoras la pasintecon.

Iuj tiel taksis Li Quan: "Se lia muziko estas pli populara, li do populariĝos". Tio estas tre taŭga takso de Li Quan. Li diplomiĝis el la piana fakultato de Ŝanhaja Muzika Instituto per la unua atingo, li havas profundan bazon de klasika muziko, kaj lertas prezenti ĵazan, bluan, ritmenblusan kaj aliajn diversajn okcidentajn popularajn muzikstilojn, ambaŭ liaj kantkapablo kaj figuro estas elstaraj, li iam verkis kantojn por amaso da popularaj kantistoj. Do kial tiu talenta kaj elstara kantisto ne tre populariĝis? La kialo kuŝas en estetikismo de Li Quan, li plie strebas artecon de la muziko, sed ne volas unuvole akordigi sin al la publiko. Komence li kunfandis simfonion en popularan muzikon, poste li kuraĝe provis ĵazan muzikon kaj elektronikan muzikon. Li Quan ĉiam havas kuraĝan muzikan provon, ankaŭ lia muziko havas densan artan etoson kaj provan intencon, sed li ofte ignoras ekvilibron inter populareco kaj arto. Ĝis la antaŭlasta albumo sub la titolo "2046", Li Quan peneme komencis multajn provojn pri populara muziko, tiu provo akiris evidentan efikon, multaj verkoj en tiu albumo rapide populariĝis.

En la nova albumo "Knabino Frotanta Alumeton", Li Quan komplete ŝanĝiĝis, li invitis singapuran kaj ĉinan ĉefteran famajn popularajn muzikistojn por kapti aprecan guston de la popolamaso, la melodio de la albumo estas flua, la kantteksto estas simple lernebla, kaj la prezentado de Li Quan estas pli matura kaj varma.

Nun vi aŭdas kanton el nova albumo de Li Quan "Pluvtago".

Li Quan diris, ke en la albumo "Knabino Frotanta Alumeton", li elstarigis homaran koloron en la muzika etoso, same kiel malforta brilo en la mano de la knabineto, kiu vendas alumetojn en la fabelo, ĝi estas silenta, sed tre plena. Nun bonvole aŭskultu la samtitolan kanton  "Knabino Frotanta Alumeton".

Ĝi estas latinamerika lirika kanto kunfandanta ritmojn ritmenblusan, hispana-gitaran kaj kordinstrumentan, la kantteksto priskribas realecon kaj sonĝon kaj donas al la verko vivecon.

En la nova albumo de Li Quan la kanto "Hejmo de Amo" pleje altiras la okulojn de kantfascinatoj, ĉar ĝi estas verkita de Li Quan aparte por lia amantino Ke Lan. La kanto estis verkita antaŭ kelkaj jaroj kiam ili enamiĝis, ĝi priskribas revon de la geamantoj al la familia vivo kaj simpla vivo.

Amo estas la plej bela hejmo,
Plena de miaj poemoj por vi,
Kiel helkoloraj, kiel sentimentalaj, por ĉiam.
Amo estas la plej eterna hejmo,
Ni kune paŝtas en blua ĉielo,
Preferante al fino de la ĉielo, por ĉiam.
Sidiante ĉe du flankoj de la memoro,
Ni rigardas ŝanĝiĝon de la mondo,
Mi kviete rompis sagon de la tempo por vi,
Por haltigi la momenton en la amo al vi.

Li Quan posedas noblan temperamenton, liaj persistemo al la muziko kaj muzika talento enkorpiĝas ne nur en liaj muzikaj verkoj, sed ankaŭ la sincera frenezeco en lia prezentado plie kaptas rigardon de la homoj. En kantado kaj pianoludado de Li Quan, la homoj ŝajne vidas salton de ĉiuj notoj kiel koboldoj antaŭ la okuloj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040