china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fama kantisto Liao Changyong
(GMT+08:00) 2007-05-24 08:50:45

Sinjoro Liao Changyong estas unu el la ĉinaj plej eminentaj tenoruloj kaj unu el la malmultaj aziaj kantistoj, kiuj viglas sur la monda opera scenejo. Li estas plurfoje premiita en internaciaj gravaj voĉmuzikaj konkursoj. Estas legendo pri li, kiu fariĝis de vilaĝa junulo kiel kantisto fama en la mondo. Hodiaŭ ni konigu al vi pri Liao Changyong.

Nun vi aŭdas fragmenton el la itala opero "La barbiro de Sevilo", prezentitan de Liao Changyong. Aŭdinte lian prezentadon en Ŝanhajo, iu spektanto el Venecio admiris dirante, ke en sia prezentado Liao vivigis la rolon. Ja estas mirakla prezentado. Ŝajnas por ĉinoj, ke okcidenta opero estas malfacile regebla. Tamen Liao Changyong, vilaĝa junulo, perceptas plene la ĉarmon de okcidenta opero kaj fariĝis monde fama kantisto. La kialo kuŝas en lia nefleksebla spirito, krom la naturdotaĵo.

Liao Changyong naskiĝis en kamparana familio de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, en la jaro 1968. Ĉe lia infaneco, la patro forpasis. Li, helpate de siaj tri fratinoj, vizitis lernejon. Foje, kantvoĉo el laŭtparolilo de la vilaĝo lin emociis.

"Mi naskiĝis en vilaĝo. Tiam oni zorgis nur pri vivtenado, mi neniam pensis fariĝi muzikisto. Foje, el laŭtparolilo mi aŭdis la kanton "Suno Mia", prezentitan de Placido Domingo. Estis strange por mi. Ĉar tiam mi ŝatis nur popularajn kantojn. Tamen aŭdinte tion, mi eksentis, ke mi ŝatas ĝin, kiu estas plej dezirata de mi."

Liao Changyong, 19-jara, sukcesis en ekzamenado por viziti Ŝanhajan Konservatorion. Tiam la patrino aĉetis paron da ledŝuoj, la unuan en lia vivo. Pluvegis tiutage, kiam li ekvizitis la lernejon. Li do tenis la ledŝujn en sia sino kaj nudpiede iris en la lernejon.

En la konservatorio li estis tre humila. Li neniam ludis pianon, ne posedis fundamentan scion pri muziko, pro malriĉeco li eĉ ne kuraĝis kontaktiĝi kun kunlernantoj.

Lia arta vojo ja estis ege zigzaga. Estas feliĉe, ke li renkontis tre bonan instruistinon nomatan Zhou Xiaoyan. Sinjorino Zhou estas la ĉina unua sopranulino. Kiam ŝi donis prezentadon en diversaj lokoj de la mondo en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, ŝi estis titolata "ĉina najtingalo". Ŝi instruis al Liao Changyong ne nur voĉmuzikon, sed ankaŭ virton.

En 1993 li diplomitiĝis kun la plej bona atingo en la kurso. En 1996 kaj 1997 li gajnis sinsekve tri unuajn lokojn respektive en la "41-a Franca Internacia Toulousc-a Voĉmuzika Konkurso", "Monda Placido-Dominga Opera Konkurso" kaj "Norvega Internacia Muzika Konkurso de Reĝino Songja". Tio surprizis la mondan muzikan rondon. La norvega reĝino Songja diris emociplene: "Liao Changyong estas la plej granda kantisto el ĉiuj konkursintoj."

Por prezenti fremdlandan operon, la problemo de lingvo estas grava obstaklo. Li do diligente lernis fremdan lingvon. Poste li povis konversacii kun aliaj en la angla lingvo. Li lernis ankaŭ la lingvojn italan kaj francan, vorton post vorto. Pro tio li eĉ gajnis la unuan lokon per franclingva kantado en la "Franca Pariza Internacia Voĉmuzika Konkurso".

Liao Changyong faris prezentadon en diversaj lokoj de la mondo, kaj en prezentado de dekkelkaj operoj kaj koncertoj sukcese kunlaboris kun pli ol dek monde famaj filharmoniaj orkestroj kaj pluraj operaj majstroj kiaj Placido Domingo kaj Jose Carreras.

Liao Changyong nun servas kiel direktoro de la Voĉmuzika Fakultato de la Ŝanhaja Konservatorio. Li prenas kulturadon de operaj talentuloj kiel sian unuan laboron. Li diris, ke nur per kulturado de pli da talentuloj ĉina opero povas rapide disvolviĝi kaj iri al la mondo.

"Kiel instruisto, mi observas, ke iu iam ne sciis kanti, poste kantis bone, kaj plie, estas multe ŝatata, li ja estas daŭro de mia vivo kaj daŭro de mia arta vivo. Precipe, kiam mi rimarkas eĉ iomete da progresado de lernanto, mi ja vere ĝojas el la koro."

Kiam mi debutis sur la internacian scenejon, diris Liao Changyong, oni diris surprizite: "Ho, estas tiel bela voĉo ankaŭ en via Ĉinio". Li nun sin dediĉas al edukado, esperante, ke ankoraŭ pli multaj ĉinaj artistoj iros al la mondo, por ke fremdlandanoj konu ĉinojn, konu Ĉinion. 

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040