china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Popol-kantoj de Henan
(GMT+08:00) 2007-06-19 14:51:10

Karaj amikoj, en nia hodiaŭa programero ni konigos al vi popol-kantojn de la ĉina centra provinco Henan. Unue, bonvole aŭskultu la kanton "Plekti flor-korbon".

La kanto vaste cirkulas en la provinco. Per orel-plaĉa melodio, la kanto pleje esprimas la gajecon de knabinoj, kiuj plukas peoniojn sur monto. Aŭskultante la popol-kanton, oni kvazaŭ ekskursus en ĉarmaj ĝardenoj kaj montvilaĝoj. "Plektu, plektu florkorbon, kun kiu ni iras al suda monto, kie floras ruĝaj peoni-floroj. Pluku, pluku peoni-florojn. Tri floroj plenigas korbon. La peoni-floroj pompas brile kaj plaĉas al knabinoj."

La provinco Henan situas en centra Ĉinio kaj estas unu el la fontoj de la ĉina civilizacio. Ĝuste en la provinco estas la ruino Yin, enlistigita en la katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj. Tie elteriĝis gravaj kulturaj relikvoj antaŭ pli ol 3 000 jaroj, kia skribaĵo sur testudaj ŝeloj. Plejparto de la provinco Henan estas ebenaĵo, la plej frua agrikultura regiono de Ĉinio. Nun la provinco estas plej multnombra inter la ĉinaj provincoj. De la antikveco tie cirkulas multe da belsonaj popol-kantoj. Konkure brilas tie labor-kantoj, mont-kantoj, arietoj kaj danckantoj. Bonvole aŭskultu la kanton "Ornamita palankeno staras antaŭ la pordo"

La kanto priskribas, ke novedzino ĝojas antaŭ ol iri en palankenon. "Ornamita palankeno staras antaŭ la pordo, artfajraĵoj eksplodas ĝis la ĉielo. Mi kombas al mi la hararon, portas ruĝas robon kaj ŝuojn kun paro da surbroditaj ambirdoj. Antaŭ la ornamitaj pordoj sterniĝas ruĝa tapiŝo, mi kaj mia amato riverencas al la ĉielo kaj tero en nupto."

Post la 10-a jarcento en Henan rapide disvolviĝis quyi-oj kaj loka-opera muziko. Iuj popolkantoj sur la vasta ebenaĵo de Henan evoluis kiel quyi-oj kaj lokaj operoj. La nunaj popolkantoj plejparte estas arietoj en urboj kaj urbetoj. En foraj montregionoj, la trafiko ne estis oportuna, la produktado estis nerapide disvolviĝanta kaj la kultura interfluo estis relative barata; tamen ĝuste pro tio la lokaj popolkantoj restas distingiĝaj kaj indiĝenaj.

Nun vi aŭdas la popolkanton de Henan "Ekskurso en Primavero". La kanto, per alegra melodio kaj leĝera ritmo prezentas la gajan scenon, ke fratinoj pliaĝa kaj plijuna ekskursas en printempa marto, kaj prezentas ilian amon al la hejmloko. "En bela printempa marto, ni, nin vestinte freŝe, ekskursas ekster la vilaĝo. Rojo serpentumas ĉirkaŭ verda monto, sovaĝaj floroj floras ambaŭborde. Poplo- kaj saliko-branĉetoj en vento flirtas, persikujoj kaj prunujoj buntas. La fratinoj ekskursas la tutan tagon, forgesante iri hejmen."

La provinco Henan longas kaj larĝas je pli ol 500 kilometroj. Multe diferencas la topografioj en montregionoj kaj ebenaĵo; certgrade malsamas ankaŭ la vivkutimoj, produktado kaj laborado, kaj pro tio aperis malsamaj stiloj de diverslokaj popolkantoj. En la montregionoj la popolkantoj estas viglaj kaj alegraj; dum sur la ebenaĵo la popolkantoj plimulte estas arietoj mildaj kaj belsonaj. Nun bonvole aŭskultu popolkanton de Henan "Vektoportilo". La kanto, per vigla ritmo, esprimas gajecon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040