china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Popol-kantoj kaj vidindaĵoj de Henan
(GMT+08:00) 2007-07-05 18:00:21

Karaj amikoj, hodiaŭ ni invitas vin apreci plu belajn popol-kantojn de la provinco Henan, centra Ĉinio kaj ni konigos al vi pejzaĝojn kaj vizitindejojn de la provinco. Antaŭ ĉio, bonvole aŭskultu la kanton "Dancmuziko pri kolorombrelo".

Jen estas popolkanto el indiĝena opero. La kantantoj kaj kantas kaj dancas. Regas densa vivetoso. "La belaj riveroj kaj montoj estas pentrindaj; kiu, ekvidinte, ne amas ilin? Ili ja ĝojigas nin en la koro."

Ni iam konigis al vi belsonajn popol-kantojn de Henan, hodiaŭ ni do vojaĝu al famaj historiaj vidindaĵoj en la provinco Henan.

La historio de Henan estas longedaŭra. Tie estas multenombraj homsciencaj kaj naturaj vidindaĵoj, kiaj ruino Yin, templo Shaolin kaj ŝtonkavernaro Longmen. La ŝtonkavernaro Longmen, sude de la urbo Luoyang, estas unu el la ĉinaj kvar grandaj ŝtonkavernaroj kaj en novembro, 2000 enlistiĝis en la katalogon de mondaj heredaĵoj de Unesko. Ĝi ekĉiziĝis ĉe la fino de la kvina jarcento. La ĉizado daŭris pli ol 500 jarojn kaj fine formiĝis la ŝtonkavernaro longa je 1 kilometro de sudo al nordo, kun pli ol 2 000 ŝtonkavernoj kaj pli ol 100 000 statuoj. La statuoj estas delikate ĉizitaj kaj riĉaj je enhavo kaj temo kaj la ŝtonkavernaro estas titolita kiel unu el la plej grandaj klasikaj artaj trezorejoj en la mondo. Tie la montoj estas smeraldaj, la riveroj verdaj kaj ĉiujare al ĝi vojaĝas multege da vizitantoj en- kaj ekster-landaj.

Jen estas la popol-kanto de Henan "Antifono", ĉinlingve Duihua. Duihua estas arieto en norda Ĉinio. La kantantoj reciproke demandas kaj respondas, divenas nomojn de floroj kaj per tio konkursas je intelekto, dissemas sciojn kaj amuzas unuj aliajn. La aŭdata kanto densas je ĉarmo de henan-a loka opero kaj estas aparte karakterizata.

Karaj amikoj, nun ni vojaĝu al la templo Shaolin, ege prestiĝa budaisma templo. La templo situanta okcidente de la urbo Dengfeng estas fonto de shaolin-gongfu. Ĝi estis konstruata ĉe la fino de la 5-a jarcento. En la dinastio Tang, de la 6-a jarcento ĝis la 10-a, forte subtenate de la kortego, la templo Shaolin disvolviĝis ege rapide kaj estis titolita "La unua fama templo sub la ĉielo" kaj ankaŭ la shaolin-gongfu famiĝis. En la jaro 1982 projekciiĝis la filmo "Templo Shaolin". Pro tio la templo Shaolin kaj shaolin-gongfu floradas tra la mondo kaj jam estas pinta turisma produkto de la provinco Henan, eĉ de la mondo.

Karaj amikoj, se vi ŝatas la ĉinan gongfu, vizitu la templon Shaolin kaj spektu tie la veran shaolin-gongfu, se estos ŝanco.

Nun vi aŭdas la popol-kanton de Henan "Jasmeno". Jasmeno ja estas temo de popol-kantoj en multaj lokoj de Ĉinio, interalie, plej vaste cirkulas la popolkanto de la provinco Jiangsu "Jasmeno". Tamen tiu ĉi aŭdata kanto "Jasmeno" portas lokan muzikan karakterizon, estas honesta, dura kaj densa je viv-etoso. "Jasmeno estas bela kaj de ĉiuj ŝatata. Portante jasmen-floron sur la kapo, gaje ridas knabino."

Je la fino de la hodiaŭa programero, ni aŭskultu alian popol-kanton de Henan "Vojaĝu al Yangzhou". En printempa marto, oni ĝojas vojaĝi al Yangzhou, fama urbo de la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio, tie estas multe da indiĝenaj produktoj. La kanto estas gajiga, alegra kaj orel-plaĉa.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040