china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Muzikisto Xiao Ke kaj liaj kantoj
(GMT+08:00) 2007-07-12 17:56:28

Ĉina kantisto Xiao Ke estas fekunda muzikisto. Li estas lerta en komponado; per muziko li rakontas kaj eksplikas sian koron, des pli, per muziko infektas ĉiun animon en soleco kaj perdiĝo, por ke ĝi estu konsolata sente en muzika mondo. Hodiaŭ ni konigu al vi pri li kaj liaj muzikaj verkoj.

Influate de la gepatroj, de sia infaneco li montris sian artan naturon. 10-jara, li eklernis ludi pianon, en supera mezlernejo ludi gitaron kaj iom post iom interesiĝis pri populara muziko. En 1990, Xiao Ke, 19-jara, organizis trupon kaj provis verki kanton kaj en tiu jaro li gajnis la kvaran lokon en kantado-konkurso de pekinaj mezlernejanoj "Paca pokalo", per sia propra verko. Fininte sian lernadon en mezlernejo, li estis rekomendita viziti la muzikan fakultaton de la Ĉefurba Normala Universitato en Pekino. Diplomitiĝinte li fariĝis muzika instruisto en mezlernejo. En libera tempo li kantis en drinkejo kaj restoracio kaj prezentis siajn proprajn verkojn, foje ankaŭ ludis pianon por ĵaztrupo. Li iom post iom famiĝis en tiu rondo. Dum tiu tempodaŭro li multe aŭskultis, kantis, pensis kaj ĉerpis. Paŝo post paŝo formiĝis lia distingiĝa muzika stilo, en sin kombinanta ĵazon, bluson, klasikaĵon kaj popularaĵon.

En la jaro 1994 li pli kaj pli maturiĝis en muzika verkado, kaj tiam li konatiĝis kun la talenta muzikisto Gao Xiaosong, nomata "kreinto de arietoj de ĉinaj lernejaj ĝardenoj". Pro konkordo kaj proksima koncepto, ili ekkunlaboris inter si. En 1995 Xiao Ke eksiĝis de instruado kaj aliĝis al la Ruĝstela Diska Kompanio, rekomendite de Gao Xiaosong. Ĉe la fino de tiu jaro li eldonis sian unuan kant-albumon. Nun vi aŭdas la ĉefan kanton de la albumo "Vin sekvu", kanton kun densa ĵaza nuanco.

En la jaro 1998 li eldonis sian duan kant-albumon "Krepuskiĝas". Nun bonvole aŭskultu la kanton el la albumo "Paseo ĉe sunsubiro". En kunludado de kordinstrumento kaj piano, ŝvebas milda melankolio.

"Kie vi estas, pasinte zigzagojn? Ĉu vi ankoraŭ estas soleca kaj senzorga? Amo estas floro en vento. Por kiu vi larmas post la vento? Kial vi ĉiam estas en veado. Kiom da fojoj ni kune rigardis la vesperan krepuskon. Kiel mi sopiras al nia iama familio."

Ĉe la fino de la jaro 2002 li eldonis kant-albumon "Xiao Ke, 2002" el mildaj romantikaj am-kantoj. Nun bonvole aŭskultu la kanton el la albumo: "Baleto".

En la jaro 2003, ĝuste kiam li estis en prospera periodo de sia entreprenado, lin trafis trafika akcidento, preskaŭ ĉiuj ripoj rompiĝis. Tamen li postvivis per sia firma kredo kaj braveco kaj restis nenia sekvaĵo. Pro tio li ekhavis tute freŝan konon pri la vivo, tio estas, "Nenio estas pli grava ol la vivo". Kaj lia verkado estas pli serena kaj grandanima.

Nun vi aŭdas lian kanton "Ĉu mia vojo estas glata" el lia nova albumo prezentita en 2006 "Vivo, devo". Per simpla melodio kaj rekta esprimo la kanto elverŝas la koron de laborplenaj urbanoj: "Kreskado estas ja malĝojo, ĉion mi devas porti en kaj ekster la pordo. Mi laciĝas ĝis morto, tamen ankoraŭ devas min apogi en laboro. Diru al mi, ĉu estas glata mia vojo?"

Fine de la hodiaŭa programero, ni aprecu lian alian kanton "Mi atendas vian amon". "Ĉu mi missentis, aŭ tro multe mi postulis, dum la aspirato foriris. Kiel mi min liberigu? Ĉu ia ajn amo estas turmenta? Kompreneble tio ne estas de mi agnoskata. Mi ankoraŭ ĉi tie atendas, atendas vin min ami, eĉ nura fojo sufiĉas."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040