china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Armeaj kantistoj
(GMT+08:00) 2007-08-01 13:34:32

La 1-a de aŭgusto estas la 80-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Dum la lastaj 80 jaroj, la popola armeo fondiĝis, kreskis kaj fariĝis alte moderna armeo kun ter-, mar- kaj aer-trupoj. Ĝi kulturis ne nur multege da eminentaj armeanoj, sed ankaŭ multajn eminentajn armeajn kantistojn kun altaj artaj atingoj. Pro la belaj kantoj, ili estas ŝatataj de la oficiroj, soldatoj kaj ankaŭ popolanoj. Ni perceptu la ĉarmon de ĉinaj armeanoj el iliaj kantoj.

Liu Bin

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la kanton "Ni, soldatoj", prezentitan de armea kantisto Liu Bin. Per sia vireca kantovoĉo, li prezentas la spiritan fizionomion de ĉinaj armeanoj en la nova epoko, prikantas la valoron de armeanoj en pacaj jaroj kaj spegulas ilian fierecan koron. Liu Bin ne nur estas kantanto de la kanto, sed ankaŭ estas unu el ĝiaj komponistoj. La melodio de la kanto "Ni, soldatoj" estas bela kaj dura kaj estas taŭga al kantado de armeanoj kaj pro tio la kanto estas ege populara en kazernoj. "Ni, soldatoj, estas malsamaj ol aliaj, ke ni ĉiuj portas simplan militistan kostumon; sed fakte estas samaj al aliaj, ĉar ĉiuj estas florantaj kaj varmeg-sangaj junuloj, ĉiuj aspiras brilecon, gajnas gloron, havas saman ĉarmon flirtantan sur la standardo de nia respubliko."


Song Zuying

Song Zuying estas la plej prestiĝa sopranulino en la nuna Ĉinio. Ŝi displomitiĝis sinsekve el la muzik-danca fakultato de la Centra Nacieca Universitato kaj la nacia voĉ-muzika esplor-studenta kurso de la Ĉina Konservatorio kaj en la jaro 1991 aliĝis al la Kant-Danca Ensemblo de la ĉina mar-armeo.

En sia kantado Song Zuying akcentas la voĉon, esprimon kaj delikatecon en traktado al la kantoj kaj tiel formiĝis ŝia distingiĝa stilo. En la lastaj jaroj ŝi plurfoje vizitis aliajn landojn por prezentado, kune kun ĉinaj artistaj grupoj. Ŝi faris recitalojn sinsekve en Sidneja Operejo de Aŭstralio, Viena Ora Koncerta Halo kaj usona Kennedy-Centro por Prezentaj Artoj. Pro siaj dolĉa voĉo kaj eleganta stilo ŝi estis laŭdata de fremdlandaj spektantoj.

Ŝi samtempe aktive partoprenas, krom sukcesa prezentado, en sociaj bonstatigaj kaj filantropiaj aktivadoj, donacis monon al la influa "Esperiga Programo", fondis "Edukan Fonduson de Song Zuying". Nun bonvole aŭskultu ŝian kanton "Soldatoj en oriento, okcidento, sudo kaj nordo". La kanto prikantas la profundan amikecon inter la soldatoj el diversaj lokoj.

Nun ni turnu nin al sinjoro Yan Weiwen, fama sopranulo el la Kant-Danca Ensemblo de la Ĝenerala Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Lia tembro estas pura kaj klara, la registro, vasta kaj glata, la sento, simpla kaj sincera. La de li kantitaj kantoj pri armeo estas plenplenaj de varma amo al kazerno kaj kunbatalantoj. Liaj kantoj "Poplido", "Diru el la koro", "Kanto pri unu-du-tri-kvar" kaj similaj cirkulas vaste en trupoj kaj popol-amasoj. En trupoj, la soldatoj titolas lin "kantisto de soldatoj". Li tre ŝatas la titolon kaj opinias, ke tio estas la plej alta aprobo de la soldatoj al li mem. Li ofte faras prezentadon por trupoj. Liaj spuroj etendiĝas al la glaci-neĝa Tibeta Altebenaĵo, dezerto en Xinjiang kaj vasta stepo en Interna Mongolio. Nun bonvole aŭskultu lian kanton "Poplido". Pere de priskribo pri poplido la kanto prikantas la noblan virton de la landlimdefendaj soldatoj.

"Poplido kreskas ĉe la posteno, kun profundaj radikoj kaj fortika tigo, gardas la nordan landlimon. Verdaj folioj susuras en zefiro, brilas en sunlumo. Poplido, vi kreskas kune kun mi, ni kune gardas la landlimon."

Karaj amikoj, nun ni prezentu al vi junan kantistinon Tan Jing, ankaŭ el la Kant-Danca Ensemblo de la Ĝenerala Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ŝi kombinas en sia kantado kant-manierojn bel-kantan, nacian kaj popularan kaj formis sian pompecon kaj lakonecon en la kantado. En la jaro 2004 ŝi aranĝis sukcese sian recitalon de armeaj kantoj sub la titolo: "En pacaj jaroj". Nun ni aprecu unu el la kantoj en la recitalo: "Soldatinoj iras surstrate". La alegra kaj flua kanto priskribas la bravecan figuron kaj viglecan kaj amindan karakteron de ĉinaj armeaninoj.

Karaj amikoj, nun ni konigu al vi alian kantiston nomatan Lu Jihong el la ĉina mararmeo. Li naskiĝis en la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio. De sia infaneco li estas plenplena de revo pri maro kaj mararmeano. La unua de li lernita kanto ja estas pri maro: "Mi amas la bluan maron". En la jaro 1989 li plenumis sian deziron kaj aliĝis al la Kant-Danca Ensemblo de la ĉina mararmeo. Li rigardis tion kaj gloro kaj respondeco. Li donis prezentadon sur la Xisha-Insularo, Nasha-Insularo kaj en multaj aliaj lokoj kaj ankaŭ en Germanio, Rusio, Usono kaj aliaj landoj.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas lian kanton "Benon el mararmeanoj". "Bluaj ŝaloj flirtas en mara vento, arĝenta ferdeko brilas en lunlumo. Portante armilon mi gardas sur militŝipo por la patrolando. Sur la maro aŭdiĝas kantoj de la patrino, la amata militŝipo leĝere navigas sur la maro."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040