china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Filon en Kamparon
(GMT+08:00) 2007-08-03 07:26:21

Mi elkreskis en la kamparo. En la aĝo de 17 jaroj, varbite en universitaton, mi adiaŭis la kamparon. Mi ĉiam amas la kamparon, precipe la naskolokon, kies montojn kaj riverojn, ĉu grandajn, ĉu malgrandajn, por ĉiam mi memoras. Ĉiufoje, reveninte al la vilaĝo, en kiu mi naskiĝis, mi estis ne regeble emociata, precipe kiam mi paŝis sur konataj padoj inter kampoj kaj enspiris varmetan zefiron.

Tamen mia filo ne heredis la amon al la naskovilaĝo. – Luksa vivmedio kaŭzis, ke eĉ unu tagon li ne povas resti en la kamparo. Ankoraŭ pli terure estas, ke oni neniel povas trovi ĉe mia filo eĉ dozeton da bona kvalito, kiaj modesto kaj laboremo, ŝovitaj de la antaŭaj generacioj en mian medolon. Mia filo estas jam lernanto de supera mezlernejo. Sed en liberaj horoj li vagadas en fiktiva mondo de televidilo kaj reto.

Post pluraj konsideroj mi decidis meti la filon en la kamparon, almenaŭ unufoje, por kelkaj tagoj. Apenaŭ komenciĝis la somera libertempo en la jaro 2004, mi kondukis lin en tiun vilaĝon, kiu min naskis, nutris, vartis kaj kreskigis.

"Vi devas pasigi ĉi tie almenaŭ unu semajnon," mi postulis, "preni la manĝojn kaj labori, kune kun la avino kaj onklo." Sekve mi klarigis mian celon. "Unue, por ke vi vere amu la vilaĝon, ĉar ĝi estas via radiko; due, por kulturi al vi bonan kvaliton, hardi vian volon kaj kutimigi vin al laborado kaj penado."

Komence li neniel povis akcepti mian proponon.

"Kompreneble, via onkleto donos al vi pagon laŭ via laboro," mi intence aldonis, ĉar, pli kaj pli aĝa, lia poŝmono pli kaj pli ne sufiĉis, sed hejme mi ankoraŭ rigore tenis la sumon ne grandigata; aliflanke tio estis certe ne malbona, ke li frue spertu gajnon el laboro kaj komprenu, kio estas lukro kaj vivteno.

Efektive, ekbrilis liaj okuloj. Kaj li fiksis rigardon al mia pli juna frato.

"Jes," konfirmis lia onkleto. "Vere, ĉiutage 20 juanojn. Kiel do laŭ vi mem?"

Mia filo ĝoje konsentis.

Mi sola forlasis la vilaĝon kaj revenis urben. Ĉiumomente mi pensis pri la filo, kiun mi mem metis en la kamparon.

Pasis nur unu tago. Sekvis la 2-a, 3-a… En la semajno mi atendis informon de la filo. Efektive, eksonis la telefona tintilo.

"Paĉjo! Laŭ via direktivo, mi jam brile plenumis la taskon esti remuldata kaj hardata en la vilaĝo. Ĉu vi bonvole permesu al mi hejmeniĝi?"

La filo sunbruniĝis kaj fortike malpli grasiĝis. Kaj mi pluapaŝe sciis, ke en tiuj tagoj li helpis paŝti bovojn, vekte portis akvon, falĉis rizon, faris plantadon, kaj eĉ kaptis fiŝojn en lageto, de mateno ĝis vespero, neniom mallaboremis. Fine mi demandis, "Kiel vi opinias?"

"Multe! Tre malfacile ili vivas en la kamparo, anjo kaj oĉjo. Kaj plej grave estas, ke fine mi povas mem perlabori." Kaj li vidigis al mi la gajnitan monon – 100-juanan bileton.

Fakte mi anticipe konfidis la monbileton al mia frato. Tiun ĉi sekreton, certe mia filo neniam scios.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040