china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hispana nuanco en Pekino
(GMT+08:00) 2007-08-17 11:58:02

Karaj amikoj, la kuranta jaro estas la hispana jaro en Ĉinio, pluraj kulturaj aktivadoj, kiaj ekspozicio kaj arta prezentado, okazas en Pekino. En tiu ĉi antikveca urbo ĉie regas densa hispana nuanco.


Flamenco

Nun vi aŭdas "PA' TOS" de hispana Flamenco, prezentata en Pekino. Akompanate de gitaristo, la dancistino, fiereca kaj apatia, sin rektiginte kun levita kapo, levis siajn brakojn, de tempo al tempo manklakas, piedfrapas ritme la plankon, la jupo flirtas, ŝvebas vigla patoso. La tutan scenejon regas sobreco, tamen la spektantoj perceptas ardan entuziasmon.

Flamenco, kombinanta en sin dancadon, kantadon kaj muzikilan ludadon, estas arta trezoro de Hispanio. Kiel unu el la aktivadoj kadre de la hispana jaro en Ĉinio, 2007, Hispanio aranĝis en Pekino semajnan artan festivalon "Flamenco por ĉiuj", inkluzive de prezentado, simpozio, kurso pri gitaro kaj infana dancado, por ke Flamenco, ege ŝatata de hispanoj, iru en la vivon de pekinanoj. Kadre de la festivalo estas foto-ekspozicio, fotistoj ĉiuflanke manifestas la ĉarmon de Flamenco. Hispana fama gitaristo partoprenanta en la prezentado Gerardo Nunez diris:

"Okaze de la Flamenco-Festivalo ni funkciigas senpagan trejno-kurson en la Pekina Cervantesa Instituto. Ni donas trejnadon kaj pri dancado kaj pri gitaro. Mi tre ĝojas vidi, ke Flamenco interesas multe da ĉinoj. Kvankam ni eldonis aŭd-vidan diskon, tamen ĉeloke ni povas vid-al-vide doni des pli bonan gvidadon al vi."


Verko de Vecellio Titian

Se oni diras, ke la arta festivalo "Flamenco por ĉiuj" lasas ĉinojn percepti la ardan hispanan nuancon, do la ĉinaj spektantoj ebriiĝas pro la ekspozicio de trezoroj konservataj en la hispana Prada Nacia Muzeo, okazanta en la Ĉina Bel-Arta Halo.


Verko de Goya y Lucientes

En la ekspozicio unuafoje montriĝas en Ĉinio 52 raraj okcidentaj pentraĵoj rilataj al personuloj, gravaj historiaj eventoj, religiaj temoj, mitoj kaj vivado. La aŭtoroj de tiuj pentraĵoj senescepte estas la plej famaj majstroj de Eŭropo, inkluzive de Vecellio Titian, pinta reprezentanto de la venecia pentro-arto en la 16-a jarcento, Peter Paul Rubens, granda homsciencisma pentristo en la 17-a jarcento kaj Francisco de Goya y Lucientes, monde fama hispana pentristo de la 18-jarcento ĝis la 19-a. Interalie, la pentraĵo de Vecellio Titian "Venuso en amo kaj muziko" estas altvalora taksate je 50 milionoj da eŭroj.

La hispana registaro alte atentas la ekspozicion. Reĝo Juan Carlos la Unua dufoje vizitis la Ĉinan Bel-Artan Halon dum sia vizito al Ĉinio kaj inaŭguris la ekspozicion. Direktoro de la Prada Nacia Muzeo Miguel Zugaza Miranda diris intervjuate:

"Hodiaŭ nia Hispanio, precipe la Prada Nacia Muzeo ege fieras, ke ni povas eksponi la raraĵojn de nia muzeo reprezentantajn okcidentajn artajn klasikaĵojn en la Ĉina Bel-Arta Halo, tio ja estas preskaŭ senprecedenca en la ĉina ekspozicia historio. Ni selektis pli ol 50 eksponaĵojn, kiuj reprezentas la plej altan nivelon de nia Prada Nacia Muzeo de Hispanio kaj estas niaj plej ĉarmaj pentraĵoj. La ekspozicio plene manifestas la historion de la okcidenta klasika arto."

Post kiam la ekspozicio inaŭguriĝis en la 29-a de junio, ĉiutage miloj da spektantoj, semajnfine eĉ dekmiloj, vizitas ĝin. Fraŭlino Li Yun ege ŝatas fotografion. Ŝi konigis al nia raportisto la impreson:

"Mia unua vido en la ekspozicio estas 'Fotado, malpermesata'. Estas ege bedaŭrinde. Mi ege ŝatas la pentraĵon pri knabino, kvazaŭ princino. Mi pensis, ĉu mi povus ŝtelfoti. Ĉar mi malmulte aprecis tiel multe da klasikaj pentraĵoj, precipe la lumoj en la pentraĵoj estas bonegaj. Tial mi aparte volus meti iun ajn en mia hejmo por ke mi vidu ĝin ĉiutage."

Por propagandi la ekspozicion, la Ĉina Bel-Arta Halo presis afiŝojn por busoj, metroo kaj negocejoj de Pekino, ankaŭ en dekoj da universitatoj en Pekino oni gluigis milojn da afiŝoj; samtempe kun tio, la halo ankaŭ aranĝis prelegojn por la publiko kaj diversmanierajn edukajn aktivadojn pri bel-arto, por ke la publiko konu kaj aprecu la klasikan arton. Direktoro de la halo sinjoro Fan Di'an taksis la ekspozicion, dirante:

"La nuna ĉina publiko povas ankoraŭ pli profunde percepti la eŭropan klasikan arton, dank' al aprecado al la ekspozicio. En Ĉinio estas multaj ŝancoj por apreci fremdlandan arton, precipe la eŭropan arton; tamen en tiu ĉi ekspozicio la etoso de la eŭropa klasika arto estas laŭ mi la plej densa. La ekspozicio povas doni la spiriton, ke oni silente iru en la klasikan arton."

Direktoro Fan Di'an diris, ke la hispana bunta kulturo ĉiam plaĉas al la ĉina publiko. La ekspozicio proksimigas la ĉinan publikon al la hispana kulturo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040