china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Komponisto Wang Yougui
(GMT+08:00) 2007-09-26 15:26:03

Jen estas lia kanto "Plenkreskinte mi fariĝos vi". La kanto, per vivecaj kaj honestaj vortoj kaj ĉarma melodio, sentoplene esprimas estimon kaj amon al instruistoj. Ĝi estis prezentata de ĉina fama kantistino Song Zuying en amuza vespero de Printempa Festo, aranĝita de la Ĉina Centra Televid-Stacio en 1993 kaj estis vaste aprobata. La kanto do fariĝis lia famiga verko.

Wang Yougui naskiĝis en mont-vilaĝeto de la ĉina centra provinco Hunan, en la jaro 1949. 15-jara, li ekzamenite aliĝis al la gubernia arta grupo, kaj poste studis en la Arta Fakultato de la Hunan-a Normala Universitato. Diplomitiĝinte, li laboris kiel instruisto dum dek jaroj. Pli poste, li sin progresigis respektive en la Wuhan-a Konservatorio kaj Centra Konservatorio. De la jaro 2000 li laboras en la Ĉina Kant-Danca Ensemblo en Pekino. En pli ol 40 jaroj li verkis multege da kantoj, pianaj komponaĵoj, simfoniaj poemoj kaj operoj, interalie, pli ol cent kantoj. Iuj el ili estas premiitaj kaj multe ŝatataj.

Jen estas la de li verkita kanto "Rakonto pri printempo". Per vivecaj kaj simplaj vortoj kaj kvieta muziko la kanto prikantas la grandegajn ŝanĝiĝojn de la Shenzhen-a Speciala Distrikto kaj eĉ de la tuta lando, alportitajn de la reformado kaj malfermado, prikantas la dankemon kaj estimon de la ĉina popolo al la ĝenerala projektisto de la reformado kaj malfermo sinjoro Deng Xiaoping. Kiel ĉeftema kanto de la grandioza televida dokumenta filmo "Deng Xiaoping", la kanto "Rakonto pri printempo" rapide cirkulis al diversaj anguloj de Ĉinio kune kun la elsendado de la filmo kaj fariĝis klasika kanto de Ĉinio en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento.

Nun temas pri la kanto "Mi apartenas al Ĉinio". Per sinceraj kaj entuziasmaj vortoj kaj impona kaj sentoplena melodio la kanto elverŝas la profundan senton kaj varman amon al la patrolando-patrino. "Vi diras, ke mi estas via malproksima stelo, mi brilas ankaŭ en la pasinta firmamento; vi diras, ke vi ĉiam aŭskultas mian paŝadon en vagado, ĉiam observas mian ĉemaran fajron sur fiŝŝipo. Vi, per la eternaj suno kaj luno kaj torentaj riveroj diras al mi, ke mi apartenas al vi, mia Ĉinio. Per ĉiam verda historio kaj ĉiutage hisata flago vi diras al mi, ke mi apartenas al vi, mia Ĉinio."

Parolante pri verkado de la kanto, Wang Yougui diris, ke la kanto "Mi apartenas al Ĉinio" verkiĝis en 1995, speciale por celebri revenon de Hongkong al la patrolando kaj pro tio, li dediĉis sian profundan senton.

"Ni, popolanoj, huraas al la patrolando pro ĉiu ŝia progreso kaj kortuŝiĝas pro ŝiaj ŝanĝiĝoj. Dum verkado, mi la unua estas kortuŝata, tiel la verko povas esti kortuŝa."

La melodio de la kanto estas glata kaj lirika pro la arda amo al la patrolando.  

De la verkado de la kanto "Plenkreskinte mi fariĝos vi" en 1993 li sinsekve kvinfoje gajnis oran premion de "Ĉina televida muzika konkurso". Pluraj kantistoj famiĝis pro kantado de liaj kantoj. Nun bonvole aŭskultu la kanton "Sun-brila tago en la nova jarcento"

Kiel samaĝulo de la nova Ĉinio, Wang Yougui persone spertas ĉiun ŝanĝiĝon kaj evoluon de la patrolando. Per aparta muzikista arta sentemo li verkis multnombrajn ŝatatajn muzikaĵojn. Li diris, ke li volontas per muziko prikanti la vivon kaj esprimi la senton de la popolo. En 2001 li kunverkis la kanton "Pli kaj pli longiĝas la vicaro post vi", celebre al la 80-a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Per lirika melodio kaj emociplenaj vortoj, la kanto esprimas la brilan historion de la Komunista Partio de Ĉinio. Fine de la hodiaŭa programero.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040