china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

En Brila Sun-Lumo
(GMT+08:00) 2007-10-11 12:06:26

En la lastaj jaroj, sinjoro Yin Qing verkis multe da eminentaj komponaĵoj, kiuj spegulas la nunan fizionomion de Ĉinio kaj prikantas la epokan spiriton, kaj pro tio tiuj komponaĵoj estas multe ŝatataj. Nun bonvole aŭskultu la kanton "Iru en novan epokon".

Jen estas la kanto "Iru en novan epokon". Vortoj de Jiang Kairu, muziko de Yin Qing, prezento de Zhang Ye. La kanto estas verkita en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj estas unu el la ĉefverkoj de Yin Qing. Ĝi esprimas la altan batalvolon de ĉinoj por konstrui la patrolandon. Ankaŭ pro tiu ĉi kanto Yin Qing iris en memoron de multaj ĉinoj.

Yin Qing estas ĉina fama armeano-komponisto. De la 80-aj jaroj de la lasta jarcento li verkas multe da kantoj pri armeanoj. Tiuj kantoj esprimas la vivon kaj senton de soldatoj kaj estas multe ŝatataj de armeanoj. Post la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, ankoraŭ pli vastas la temoj de liaj verkoj. Li estis plurfoje premiita pro la verkitaj muzikaĵoj por operoj, muzikaj teatraĵoj kaj kant-dancaj teatraĵoj. Li verkis multe da komponaĵoj spegulantaj la epokan fizionomion, disvolvantaj la nacian spiriton kaj prikantantaj la grandan patrolandon.

La kanto "En Brila Sun-Lumo" estas tia vaste cirkula ĥoraĵo. Ĝi prikantas la brilan procezon, ke depost fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la jaro 1949, la Komunista Partio de Ĉinio gvidas la ĉinan popolon marŝi al pompaj venkoj, esprimas la varman amon de la ĉina popolo al la Komunista Partio de Ĉinio kaj al la patrolando. Yin Qing diris, ke estas longtempa la verkado de tiu ĉi kanto.

"En nia lando troviĝas relative malmulte da ĥoraĵoj. Mi pensas, ke ĥoraĵo kun certa arta kriterio estas ankaŭ popol-amaseca. Ĝuste la vortoj estas tre eminentaj, honestaj kaj freŝaj. Estas pli bone verki ĥoraĵon."

Jen estas la kanto "En Brila Sun-Lumo". "De mia infaneco, la avo diras al mi, 'Ne forgesu puto-fosintojn, trinkante klaran akvon'; spertinte suferojn, ni scias, ke sen la kompartio ne estas la nova Ĉinio. En mia infaneco, instruisto instruis al mi kanti 'Mont-kanton al la partio'; spertinte ŝtormon ni komprenas, ke dank' al la kompartio naskiĝis la nova Ĉinio. Ni banas nin en la epoka primavera zefiro, en kiu aŭdiĝas kanto pri triumfo. Ni, en la brila sun-lumo, sekvas la kompartion por konstrui la grandan Ĉinion."

De la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo aktive disvolvas ekonomian konstruadon, la atingoj akiritaj en diversaj kampoj estas fonto de verkado de komponistoj. En 2001, ekkonstruiĝis la Qinhai-Tibeta Ferfojo longa je 1 142 kilometroj de Geermu de Qinghai ĝis Lasao de Tibeto. La geologia stato laŭ la fervojo estas komplika, la transpasota montpasejo Tanggula altas je 5 072 metroj super la marnivelo, interalie, la tundra zono longas je pli ol 550 kilometroj. La konstruado de la fervojo vekis al Yin Qing verkan patoson. Li diris: kiel armea artisto, mi ne povis min deteni de emociiĝo, ekpensante, ke 100 000 konstruantoj brave batalas por konstrui la monde plej longan altebenaĵan fervojon; mi volis ion fari por tiuj herooj en la nuna epoko. Verku odon, tio ja estas devo de artistoj. Li do kunlaboris kun verkisto Qu Yuan kaj skribis la kanton "Vojo sur Ĉielo" kun densa tibeta muzika stilo.

kantistino Han Hong

La 1-an de julio 2006 la Qinhai-Tibeta Ferfojo glate ekfunkciis kaj la kanto "Vojo sur Ĉielo" ege popularis en tiu jaro. La fervojo estas nomata de tibetnaciecanoj magia "vojo sur Ĉielo". Ĝi donas grandegan influon al la vivo de lokanoj. "Matene mi staras sur verda stepo, magiaj agloj, portante krepuskon, flugas tra la blua ĉielo kiel bonaŭgura nubero, kaj alportas feliĉon al la tibetaj gefiloj. Vespere mi staras sur la alta monto, dezirante, ke la fervojo kondukiĝu al nia hejmloko; drakoj flugas trans montojn kaj alportas trankvilon al la neĝkovrata altebenaĵo. Ĝi estas magia fervojo sur la ĉielo, alportas varmeton al la limregiono; kaj de tiam la montoj ne aspektas tro altaj, la vojoj ne tro longaj; la diversnaciecaj gefiloj ĝoje kolektiĝas kunen."

En la nova jarcento, la vivnivelo de popolanoj altiĝas paŝo post paŝo, la koncepto pri partopreno en ŝtataj aferoj fortiĝas pli kaj pli, la rilatoj inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la popol-amasoj intimiĝas ankoraŭ pli. Pro ĉio ĉi li deziras verki kanton por prikanti la rilatojn inter la partio kaj la popolo, kiel fiŝo kaj akvo. Ĝuste tiam li legis vortojn verkitajn de verkisto Xiaoguang sub la titolo: "La lando". Li diris:

"La vortoj priskribas la rilatojn inter niaj partio kaj popolo. Batali por kaj regi la landon celas alporti feliĉon al la popolo. La vortoj estas simplaj, freŝaj kaj popularecaj. Mi estis kortuŝata je la unua vido al tiuj vortoj."

Nun vi aŭdas la kanton "La lando" prezentitan de ĉina fama kantistino Peng Liyuan. La kanto ankaŭ estas tema kanto de la samtitola televida teatraĵo. Temas pri konstruado de la nova Ĉinio fare de la popolo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio. La teatraĵo rakontas pri serio da vivecaj kaj kortuŝaj figuroj de komunistoj. "Batali por kaj regi la landon celas alporti feliĉon al la popolo, donu feliĉon kaj varmon al la popolo, tagnokte laboru por sano kaj harmonio de la popolo. Popolanoj estas kiel la ĉielo, popolanoj estas kiel la tero kaj pri ili ĉiam zorgas la kompartio. La popolo estas monto, la popolo estas maro, do la fonto de la vivo de kompartio."

Fine de nia hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu la de li komponitan kanton "Ĉinio, granda familio". La kanto esprimas la koron de la ĉinaj 56 naciecoj, kiuj intimas kiel en unu familio kaj kune kreas la belan morgaŭon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040