china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vin sekvu por ĉiam
(GMT+08:00) 2007-10-18 16:13:09

Yin Xiumei

Jen estas la kanto "Ho, la partio, mia panjo", kantita de ĉina fama kantistino Yin Xiumei. La kanto elverŝas la sinceran senton de ĉinoj al la Komunista Partio de Ĉinio. "Panjo, mia kara, vi, per la dolĉa lakto, suĉigis min, instruis al mi iradon kaj parolon, endormigis min per lulkanto, kaj ĉiam zorgas min en la koro. Ho, la partio, mia kara, kiel la panjo elkulturis min, edukis min ami la patrolandon, kuraĝigis min lerni sciojn. Vi desegnas la belan estontecon, al kiu mi marŝas de vi kondukate. Ho, la partio kara, vi ja estas mia plej kara panjo."

Caidanzhuoma

En sia komenco, la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la ĉinan popolon fari ekstreme penigan kaj malfacilan bataladon, kaj fondis la novan Ĉinion, pro tio, la suferinta laborantaro fariĝis mastro de la ŝtato. La emancipitaj popolanoj rigardas la kompartion kiel sian patrinon, ĝin prikantas per kantvoĉo el la koro. Nun bonvole aŭskultu "Montkanton al la partio", prezentitan de tibetnacieca kantistino Caidanzhuoma. Ŝi estas 70-jaraĝa kaj kantas tiun ĉi kanton dum pli ol 40 jaroj, tamen ĉiufoje en kantado ŝi estas aparte emociita. En la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, en tibeta reformado gvidata de la kompartio, ŝi, servutulino, emancipite fariĝis artisto. Ŝi diris, ke sen la kompartio, ne estas la emancipo de tibetanoj kaj des pli ne estas ŝia hodiaŭo. Ŝi kantas sentoplene: "Montkanton al la partio, mi prenas la partion mia panjo. La panjo min naskis, la partio min prilumas."  

Ĉe la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la ĉinan popolon fari reformadon kaj malfermon kaj disvolvi ekonomion, tiel ke la ĉina popolo iras sur la riĉiga vojo. La ĉinaj kompartianoj konsekvence rigardas sin servistoj de la popolo. Ili ĉiam pensas pri tio, pri kio la popolo pripensas, maltrankvilas pri tio, pri kio la popolo maltrankvilas, kaj ekskluzive servas al la popolo. Inter ili aperis multe da bonaj kadroj senegoismaj por la popolanoj, kompreneble, la lastaj ne forgesos ilin. Kong Fansen estas tipa inter ili. Li venis de la ĉina oriento al Tibeto por tie labori. Li rigore observis sian devon, diligente laboris por la popolo kaj akiris eminentajn atingojn, kaj pro tio li estis profunde amata de la tibetaj diversnaciecanoj. Poste li forpasis en trafika akcidento. Bonvole aŭskultu "Kanto pri popola servisto", kiu esprimas la amon kaj respekton al kongfansen-tipaj eminentaj kompartianoj.

popola sevisto Kong Fansen

Jen estas la "Kanto pri popola servisto". "Vi, kun sincereco al la patrolando, volontas esti servisto de la popolo kaj senbrue kaj diligente laboris. Vi estas popola servisto kun la nacia spirito; vi estas arbego kun kreskanta arbarego post la dorso; vi estas brulanta fajro, prilumanta la posteulojn."

De post sia fondiĝo en la jaro 1921, la Komunista Partio de Ĉinio gvidas la popolon sperti multe da ŝtormoj kaj zigzagoj. Ĉu en la militaj jaroj, ĉu en la pacaj, la kompartianoj similas al standardo; se la partia standardo flirtas, kompartianoj staras ĉe la popolanoj, la lastaj sentas sin apogataj.

Jen estas la kanto "Vi, standardo". "Vi estas fajrero, kiu bruligas la dormantan teron. Vi estas bonaŭguro, kiu projektas la spuron de la homara idealo. Vi estas standardo, kiu flirtas kontraŭ ventoj kaj pluvoj. Vi, foje falis, foje leviĝis, oferante veron."

Fine de la hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu la kanton "Sekvu vin por ĉiam". La kanto esprimas la varman amon de la ĉina popolo al la kompartio kaj bondeziron de bela estonteco al la patrolando.

"En mia infaneco mi aŭdis, ke sen vi, ne estas emancipita boavino. En mia infaneco mi aŭdis de la panjo prikanton pri vi. Avo diris al mi, ke en antaŭenmarŝo oni renkontas iam zigzagon; panjo diris al mi, kaj en antaŭennavigado iam estas ondoj. La historio diras al mi, ke la de vi malfermita vojo pli kaj pli larĝas. La patrolando diras al mi, ke mi estu senŝanceliĝa, sekvante vin. La popolanoj senescepte diras, ke la de vi malfermita vojo pli kaj pli larĝas."

Karaj amikoj, hodiaŭ ni elsendis grupon da kantoj esprimantaj varman amon de la ĉina popolo al la kompartio. Koran dankon pro via aŭskulto!

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040