china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina Festivalo de Ruĝaj Kantoj ĉe la monto Jinggang
(GMT+08:00) 2007-11-29 15:48:51

Karaj amikoj, en nia lasta programero Ĉina Muziko, ni konigis al vi la festivalon de ruĝaj kantoj prezentitan ĉe la monto Jinggang, unu el la plej gravaj bazlokoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la fruaj jaroj. Hodiaŭ ni konigos al vi iujn brilajn erojn de la festivalo.

Jen estas la kanto "Sopiro al kunbatalantoj", verkita en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento. Per bela kaj daŭrema melodio la kanto esprimas la profundan sopiron al la kunbatalantoj. Ĝin prezentas tibet-nacieca kantisto. "Ĉe la piedo de la monto Tianshan estas mia bela hejmloko, kiam mi forlasis ĝin, mi, kiel hami-melono forigita de tigo; ĉe la poplo loĝas mia amatino, kiam mi disiĝis de ŝi, mi, kiel gitaro sur la muro."

Ruĝaj kantoj signifas ruĝajn klasikajn revoluciajn kantojn, ekzemple, kantoj de la Ruĝa Armeo de Ĉinio en la pasinta jarcento, kantoj pri la kontraŭjapana rezistmilito kaj pri la liberiga milito, sanaj progresemaj kantoj naskitaj en la nova Ĉinio kaj ankaŭ revoluciaj klasikaj kantoj de diversaj landoj de la mondo.

Por elstarigi la ĉefan temon de la festivalo, la organizanto aranĝis ĝin speciale en la revolucia bazloko, la monto Jinggang. La orel-plaĉaj kantvoĉoj altiras milojn da aŭskultantoj kaj turistoj. Iu ĉeloka aŭskultanto diris:

"La ruĝaj kantoj estas ja spirita nutraĵo. Ilin ekkantante ni sentas en ni fortan entuziasmon, kvazaŭ vidas, ke nia patrolando ankoraŭ pli potenciĝas, ankoraŭ pli prosperas kaj evoluintas."

Ĝenerala reĝisoro Liao Subin tre ĝojas pro ĉio ĉi tio. Li diris:

"La ruĝaj kantoj, kun tre sana enhavo, intimas al la popolanoj kaj estas vaste aprobataj. Triumfe fermiĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio. Nun ni kolektiĝas ĉe la monto Jinggang, la revolucia bazloko celebranta sian 80-an datrevenon. Ĝuu la spektantoj, kiuj ŝatas apreci kaj kanti la ruĝajn kantojn."

Karaj amikoj, nun vi aŭdas "Kanton pri bopatrino", popularan popolkanton kun densa nordorienta stilo. Ĝi estas verkita en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, prikantas ĉinan virinon pro ŝiaj senegosimo, braveco kontraŭ la malamiko en la periodo de la kontraŭjapana rezistomilito en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento.

Por la festivalo, oni invitis kelkajn famajn komponistojn, direktistojn, pianistojn kaj kantistojn kiel ĵurianojn. Ili estas entuziasmaj al la festivalo kaj donas al ĝi altan takson.

Jen estas la kanto "Lavado" kun tibetnacieca stilo. Ĝi verkiĝis en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento. La melodio estas alegra kaj plenas de patoso. La kanto esprimas la kortuŝan scenon pri subtenado al la armeo fare de la popolanoj. "Kiu donis helpon al ni en nia emancipiĝo? Kiu donis helpon al ni en nia liberiĝo? Estas la kara Liberiga Armeo, estas la kompartio. La armeanoj kaj la popolanoj intimas kiel familianoj, ni donas helpon al niaj samfamilianoj por lavi vestojn."

Inter la fidelaj aŭskultantoj de la ruĝaj kantoj estas kaj maljunaj, mezaĝaj kaj junaj. Esplorstudentino Liu Shaorong el la Pekina Sciencteknika Universitato naskiĝis en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. Pro ŝiaj alta ŝatado al la ruĝaj kantoj kaj eksterordinara kapablo ŝia kantado disaŭdiĝas tra la tuta lando. Ŝia sunlumeca kvalito reprezentas la tipan stilon de la juna generacio. Pro kio ŝi partoprenas en la festivalo? Ŝi diris:

"La festivalo de ruĝaj kantoj estas la ege diferenca. Nur kantante ruĝajn kantojn, mi estas kortuŝata ĝis larmoj. Ruĝaj kantoj donas al mi tian senton."

Jen estas la de ŝi prezentata kanto "Qinghai-Tibeta Altebenaĵo". La kanto, kun forta patoso kaj laŭteco, priskribas la imponecon de la majesta altebenaĵo. "Kiu alportas vokon el la primitiveco, kiu postlasis miljaran aspiron? Ĉu ankoraŭ estas senvorta kanto, aŭ estas sopiro de longe neforgesebla? Mi vidas montojn kaj riverojn unu post alia, kiuj sin ligante, formas la Qinghai-Tibetan Altebenaĵon."

Fine ni aŭskultu la kanton "Kantu la plej ruĝan kanton". La melodio de la kanto estas emocia, la vortoj imponecaj. Ĝin aŭskultante, oni ege emociiĝas. La kanto vekas profundan sopiron al la ruĝaj klasikaj kantoj. "Grimpu sur la plej altan montdeklivon, transiru la plej larĝan riveron, trinku tasegon da vino, kantu la plej ruĝan kanton. Ni kantu pri la ruĝe prosperan vivon, kantu pri la brilan ruĝan Ĉinion."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040