china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mosuanoj kaj Montronda Festo
(GMT+08:00) 2007-12-20 08:41:28


Akeci

Nun vi aŭdas la kanton "Tostu" prezentitan de mosua knabo Akeci. La mosuanoj estas entuziasmaj kaj gastamaj, sed nur se honoraj gastoj venas, ili prezentas la kanton "Tostu".

Ĉar la nacieco ne havas sian propran ideografion, do la cirkulado de popolkantoj dependas de buŝo-buŝa instruado. S-ino Zaxi Dema konigis:

"Antaŭe mi lernis la popolkanton ĉe maljunuloj, la kantteksto estas verkita de mi laŭ la aktualeco. La enhavo de kanto estas ne uniforma, oni kantas amkanton kun amantoj kaj povas disputi per kantado."


Zaxi Dema

Nun ni kune aŭskultu mosuan popolkanton "Mi Amas Mian Riveron, Mi Amas Mian Hejmon" prezentitan de Zaxi Dema.

Preskaŭ en la 13-a jarcento (la jaro 1276), la tibeta budhismo estis kondukita en la regionon de Lugu, nun tibeta budhismo jam lokigis sin en mosua regiono. Malsame ol la tibeta budhismo, lamaoj loĝas en sia propra hejmo kaj venas al la templo nur por partopreni en religiaj ritoj. Do la mosuanoj estas profunde influataj de la tibeta kulturo, ankaŭ ilia muziko sorbas elementojn de tibeta muziko. Zaxi Dema diris, ke nun ŝi pleje ŝatas tibetan kanton.

"Nia popolkanto estas heredita, niaj lingvo kaj kostumo setas malsamaj ol ituj de naxi-nacieco, kaj proksimiĝas al tiuj de Tibeto. Mi pleje ŝatas la tibetan kanton."

Nun ni kune aprecu la tibetan kanton prezentitan de Zaxi Dema "Sur Ora Monto de Pekino".


Montronda Festo

La 25-a de la 7-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio estas la Montronda Festo, la plej grandioza festo de mosuanoj. Laŭ kutimo de mosuanoj, la festo samtempe estas scenejo de gejunuloj por manifesti sian kapablon de dancado kaj kantado. Mosua knabino Ake Dama konigis:

"Krom la Printempa Festo, la Montronda Festo estas la plej grava festo por mosuanoj. Junaj geknaboj konatiĝas kaj enamiĝas en tiu festo kaj konas amikojn en kultado, kantkonkurso kaj danckonkurso. La melodio de mosuaj kantoj estas samaj, sed diferencas la kantteksto."

En la Montronda Festo, mosuanoj surportas festajn vestajn, per ĉevaloj aŭ piedire kultas la Leonan Monton ĉe la lago Lugu. La Leona Monto estas enkorpiĝo de feino Gemu. Gemu estas la plej aŭtoritata protekta feino de la "virina regno". La homoj kultas la monton, pendas kolorriĉajn sutro-flagrubandojn, kontribuas oferaĵojn por peti protekton de feino Gemu. Dume okazas grandskalaj ĉevalkonkursoj, luktado, kantkonkurso kaj pikniko, gejunuloj enamiĝas per tiu ŝanco.

Sekve bonvole aŭskultu la kanton "Mosua Amkanto". La kanto tekstas:

Mosuaj gejunuloj kantas kaj dancas man-en-mane.

Kantas bondeziron en la koro, kantas ĝojon en la koro.

Dancas por entuziasmo en la koro, dancas por amo en la koro.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040