china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Arta vespero kadre de Ĉina Oka Arta Festivalo
(GMT+08:00) 2008-01-03 13:11:52

Karaj amikoj, la Ĉina Oka Arta Festivalo okazis de la 5-a ĝis la 20-a de novembro en la ĉina centra provinco Hubei. Vespere de la 5-a, okazis grandioza arta vespero de la inaŭguro de la festivalo. Hodiaŭ ni prezentu al vi kelkajn programerojn el la vespero.

La ĉina arta festivalo, fondita en 1987, estas la ĉina nacia arta festivalo plej altklasa, plej grandskala kaj plej internacie influa. La temo de la festivalo estas "Prosperigi avangardan kulturon, konstrui harmonian kulturon". La festivalo, kun la celo "Arta spektaklo, festo de la popolo", koncentre manifestas la abundajn fruktojn de la ĉina arta verkado de la lastaj jaroj kaj artajn fruktojn de kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, pere de brile belaj artaj formoj.

Nun vi aŭdas patosoplenan kanton en la vespero "Marŝu antaŭen", prezentitan de la ĉina fama tenorulo Liu Bin. Sur la movebla scenejo eksonoras korno, montriĝas torenta riverego. Ŝipistoj haŭlas kun firmaj paŝoj al la plaĝo. La kanto priskribas ilian sturmadon al la plaĝo, ilian sentimecon kaj bravecon, esprimas la spiriton de la ĉina nacio, senĉese mempotenciĝi, konkeri malfacilojn kaj brave marŝi antaŭen.

Kiel la unua solkantanto de la vespero, Liu Bin sentas sin kaj emociita kaj bonŝanca. Li esprimis al nia raportisto sian emociiĝon kaj konon pri la braveco. Li diris:

"Pravas nia slogano: 'Arta spektaklo, festo de la popolo'. Mi sentas min glora pro tio, ke mi, kiel laboranto pri arto, partoprenas en la arta spektaklo, alportas ĝojon al la festo de la popolo. Sturmi al la plaĝo signifas marŝi al la difinita direkto, al la difinita celo ŝtupon post ŝtupo."

Liu Bin diris, ke la ĉina konstruado, simila al la sturmado, iras paŝon post paŝo, la ŝtato pli kaj pli potenciĝas, la popolo pli kaj pli feliĉiĝas.

La provinco Hubei, kie okazis la 8-a ĉina arta festivalo, situas en la centro de Ĉinio, en la meza baseno de la rivero Yangzi. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj ĝi estis nomata "Chu". Tie elformiĝis erudicieca, profunda kaj distingiĝa kulturo. Indiĝeneco karakterizas la vesperon.

Vicĝenerala sekretario de la Ĉina Oka Arta Festivalo kaj direktoro de la provinca kultura departemento sinjoro Du Jianguo konigis:

"Estas freŝa la originaleco de la inaŭguro de la festivalo. Ĝi prenas la yangzi-riveran kulturon kiel la ĉefan fadenon, hubei-an nuancon kiel la bazan tonon kaj klopodas por doni artan sturmecon kaj kortuŝecon."

La vespero okazis en la Sporta Halo de la urbo Wuhan. En la centro de la Halo estas dekliva scenejo, sur kiu montriĝas la figuroj de gamsonorilaro kaj la rivero Yangzi. La gamsonorilaro estas grava perkutinstrumento en la ĉina antikveco antaŭ pli ol 2 400 jaroj. Ĝi, elterigita en la gubernio Suixian de la provinco, estas multe atentata en la mondo kaj jam estas ĉefverko de la chu-kulturo.

Nun vi aŭdas la kanton "Boato palpebrume preterpasas montojn". La kanto priskribas, ke boato leĝere veturas kiel navedo en profundaj montvaloj. Akompanate de orel-plaĉa melodio, sur la scenejo ŝvebas nuberoj super misteraj montoj, kaj en simiblekado la boato preterpasas montojn. La ŝanĝiĝo de la scenejo lerte kunfandiĝas kun la intrigo kaj sento de la kanto. 

Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu hubei-an popolkanton "Arieto pri drako-boato". Per vigla kaj alegra melodio kaj humuraj vortoj, la kanto priskribas la senton kaj ŝaton de la laboranta popolo kaj ankaŭ la diligentecon, modestecon kaj plezuron de hubei-anoj.

En la vespero ĉinaj famaj kantistoj Liu Bin, Wu Yanze, Tang Can, Tan Jing, Yin Xiumei kaj aliaj plenverve prezentis kantojn. Krome, ankaŭ artistoj el la Ĉina Pekin-Opera Teatro, Liaoning-a Baleta Trupo kaj aliaj ensembloj donis enhavoriĉan prezentadon.

Nun vi aŭdas la kanton "Flavagrua Turo" prezentitan de fama kantistino Tan Jing. La turo situas en la provinca ĉefurbo Wuhan kaj estas ĉina fama turo en la historio. Cirkulas pluraj legendoj pri ĝi. Tan Jing, kun sia glata kaj bela kantado, kunfandas la kantmanierojn nacian, belkantan kaj popularan kaj prezentas amrakonton atestitan de la turo. "Ŝi ŝvebas el pentrindeco, tie vidiĝas koloraj nuberoj kaj ruĝvertaj gruoj. La luno brilas en flutado, bonaŭguro alflugas el la firmamento."

Nun estas la kanto "Benon al la Longa Rivero", prezentita de la fama sopranulino Yin Xiumei. En vigla ritmo la vespero iras al alta tajdo kaj epilogo. Portante nacimalplimultajn kostumojn, la dancistoj leĝere dancas akompanate de brila kaj impona melodio kaj esprimas la amon al la longa rivero kaj bondezirojn al la granda patrolando.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040