 En la lastaj dek jaroj, Xi Zhinong trafis danĝeron kiam li fotis sovaĝajn bestojn kaj nun liaj kvar ripoj ankoraŭ estas rompitaj. Tamen ĉio ĉi tio ne reduktas lian pasion al la naturo. Li pensis, ke nur per kontinua fotado, homoj povas havi pli da amo kaj kompreno ekster si mem. Kiel profesia fotisto de sovaĝa besto, Xi Zhinong esperas, ke homoj alte atentos medi-protekton:
"En pli frua tempo, mi volis lerni fotadon, ĉar mi ŝatas birdojn kaj volis foti birdojn. Kaj nun mi finfine trovis rimedon, t.e. fotadon por daŭrigi mian amon al birdoj. Tamen nun mi volas mencii, ke medio plimalboniĝas kaj unuflanke la registaro alte atentas tion kaj aliflanke homoj reale sentas ŝanĝiĝon alportatan de la medio, tial pli kaj pli multaj homoj zorgas pri tio kaj eĉ pli multaj gejunuloj sin ĵetas al medi-protekto."

De lerno de fotado pro ŝato al birdoj al fariĝo de fama medi-protektanto, en la lastaj dek jaroj Xi Zhinong tiel vagis en makiso. Por ke pli multaj homoj aliĝu al vicaro protekti sovaĝajn bestojn, en la jaro 2001 Xi Zhinong fondis ĉiflankan organizon titolitan "Sovaĝa Ĉina Studio", tio estas mediprotekta organizo, kiu notas kaj protektas la naturon per filmo. Kompare kun antaŭaj jaroj, li pensis, ke konscio de la socio pri medi-protekto evidente altiĝas:
"Mi estas tre ĝoja, ke multaj gejunuloj alte atentas protekton de la naturo kaj zorgas pri la medio. Se ĉiuj agados, mi pensis, medio en Ĉinio povos pliboniĝi. Antaŭ kelkaj jaroj kelkaj mediprotektaj organizoj proponis, ke oni tenu klimatizile endoman temperaturon super 26 gradoj. Pri la propono pluraj domegoj havis respondon kaj nun tio fariĝis porpledo de la registaro kaj eblos leĝdonado pri tio. Mi pensis, ke tio estas granda progreso."

Xi Zhinong ne uzas klimatizilon en sia vivo. Li biciklas, se vojo estas mallonga. Liaj fotoj formas mirindan bestan mondon kaj ŝajne havas saĝecon kaj pretas dialogi kun homoj. Nun Xi Zhinong eniros en la naturon por havi intiman kontakton kun ŝatataj bestoj. |