china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Koncerto de fermo de Pekina Deka Internacia Muzika Festivalo
(GMT+08:00) 2008-01-10 15:41:06


Lang Lang kaj  direktisto Christoph Eschenbach

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigos al vi programerojn el la koncerto de fermo de Pekina Deka Internacia Muzika Festivalo. Antaŭ ĉio bonvole aŭskultu "Unua piana konĉerto minora b":

/unua movimento de "Unua piana konĉerto minora b"

"Unua piana konĉerto minora b" estas ĝuoplena majstra verko, komponita de rusa komponisto Peter Lyich Tchaikovsky. Ĝi ne nur povas doni al ludisto ŝancon por plene montri sian lertecon, pli grave, ĝia imponeco, larĝa melodio, sincera sento kaj abunda kortuŝa muzika enhavo donas al la konĉerto fortan artan ĉarmon. Ĝin ludas ĉina fama pianisto Lang Lang.

La Pekina Internacia Muzika Festivalo fondiĝis en la jaro 1998. Kiel grandioza muzika aktivado organizata de la ĉina Ministerio pri Kulturo kaj pekina magistrato, la Pekina Internacia Muzika Festivalo okazas en ĉiu aŭtuno kaj daŭras monaton. Multe da internacie alte prestiĝaj muzikistoj donas prezentadon al la festivalo. La Pekina Internacia Muzika Festivalo celas disvastigi novan komponaĵon kaj ĉinan muzikon kaj ludas pozitivan rolon por akceli kulturajn interfluojn inter la Oriento kaj Okcidento.

En la koncerto la piana solludisto estis ĉina internacie alte atentata pianisto Lang Lang. La komponaĵo "Unua piana konĉerto minora b" ja estas lia famiga komponaĵo. En la fermo de la koncerto li ludis sian famigan muzikaĵon kaj per tio plensukcese finis la celebradon de la 10-jariĝo de la muzika festivalo.

/Dua movimento de "Unua piana konĉerto minora b"

La komponaĵon ludas Orkestro de Parizo, la plej elstara orkestro en Francio. Ĝi fondiĝis en 1967 en Parizo. Vi aŭdas la duan movimenton de la komponaĵo. La movimento ja estas idilio plena de poezieco.  

Germana fama direktisto kaj pianisto Christoph Eschenbach estas direktisto de la koncerto. De la jaro 2000 li laboras kiel muzika inspektoro de la Orkestro de Parizo. Li direktis ĉiujn pintajn orkestrojn en la mondo kaj gvidis la orkestron turnei en Germanio, Aŭstrio, Hispanio, Britio, Usono kaj aliaj landoj. Li gajnis francan literaturartan kavarilan ordenon, krucordenon de Germana Federacia Respubliko kaj aliajn plurajn honorojn.

/tria movimento

Jen estas la tria movimento. Pianisto ludas duran melodion kun la stilo de kazaĥa dancmuziko, kiu donas al aŭskultantoj freŝan impreson, la sekva muzika stilo larĝas kaj lirikas, post abunda ŝanĝiĝo aperas triumfa imponeco kaj la muziko finiĝas karnavale. Kiam Lang Lang, plena de patoso finludas la lastan akordon, eksplodas tuj longedaŭra aplaŭdado tra la tuta koncertejo. Lia majstra ludarto kaj la brila ludado de la Orkestro de Parizo profunde skuas la spektantaron.

Lang Lang kaj direktisto Christoph Eschenbach, disĉiplo kaj majstro, foje kaj refoje bisis, ili kune ludis plurajn monde famajn komponaĵojn, kia "Milita Marŝo". Ilia kunludo estas esprimoriĉa kaj puŝas la prezentadon al alta tajdo.

En la muzia festivalo Lang Lang ja estas la plej brila stelo. En ok koncertoj li ludis dek konĉertojn kun malsamaj stiloj, respektive kun Ĉina Filharmonio, Orkestro de Parizo, Berlina Nacia Ensemblo kaj Bamberg-a Simfonia Orkestro. Li diris, ke li esperas doni per sia ludado akcelon al muzika interfluo inter Ĉinio kaj la mondo.

En la dua duono de la koncerto, Christoph Eschenbach direktas la Orkeston de Parizo ludi la "Unua Simfonio" de aŭstria komponisto Gustav Mahler.

Jen estas la unua movimento de la "Unua Simfonio". La movimento plenas de juneco, tagiĝo, freŝaj floroj, gazonoj kaj arbaroj, tio ja estas senlima amo kaj zorgema priskribo de la naturo.

Komponisto Gustav Mahler estas unu el la plej gravaj komponistoj en la lasta periodo de la 19-a jarcento kaj en la komenco de la 20-a jarcento. Li heredis la tradician simfonian stilon kaj elĉerpis riĉan nutron el la epoka spirito kaj starigis novan simfonian lingvon.

Nun vi aŭdas la kvaran movimenton de la "Unua Simfonio". En la movimento li plej rekte esprimas sian doloron.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040