Lastatempe mia amikino dronis en hezitado. Ŝi volis ŝanĝi sian laboron, el tiu urbo en alian; por tio ŝi devus fari transloĝigon de la tuta familio – ŝi sentis kapdoloron, ne povante atingi finan decidon. Aliflanke la nova okupo, multe pli grasa, kaŭzus al ŝi eble dumvivan bedaŭron, se ŝi rezignus ĝin. Ŝi do perpleksadis en dilemo, inter la doloro kaj bedaŭro, ĝis fine ŝi preferis, ne reston nek foriron, sed okazigon de plebiscito.
Antaŭ ĉio ŝi konsultis konatojn kaj geamikojn. Antaŭ tio ŝi turnis sin al mi – tute ne trafe.
Mi apartenas al la Pesilo. La plej evidenta feblaĵo de virino apartenanta al la Pesilo estas tio, ke ŝi timas fari decidon, timas eĉ mendi pladojn en restoracio. Kiel ĉi tia ino povas doni ideon? Tamen helpemo ne permesis al mi rifuzi ties peton, tiom malpli, kiam mi vidis ŝin solece treni sin sur alternativa vojo. Nu, mi do sendis al ŝi jen tiajn vortojn, jen aliajn frazojn, mallogike kaj nekohere.
"Estas tre bona la loko, kie nun vi loĝas. Ve, ja tre tedas, ke de tiom da jaroj oni rezidas samloke! Freŝeco ĝemelas al ŝanĝo. Ne tro konsideru ian sekvon! Sed, hm, kial do oni kaprice agu? Tie, ĉi tie, tute same."
Mia amikino nur eĥis kaj eĥis, neglektante, ke orelfrapa kontraŭdireco regas en miaj vortoj. Evidente, ke ŝi troviĝas en senelirejo.
Fine sputiĝis eĉ absurda rezonado. Mia amikino asertis, ke tio estas malbona aŭguro, ke ambaŭ flankoj, la kapitala kaj labora, interparolis pri la afero en Sanya*, ĉar laŭdire io komencita en Sanya ne donos bonan rezulton.
"Kio? Kio? Jam 2-foje mi vizitis Sanya. Unuafoje, ĝi ekplaĉis al mi; 2-afoje, mi enamiĝis al ĝi, tiom ke mi decide elektis ĝin kiel ĉiaman lokon por feriado. Tie regas nur heleco kaj vasteco. Kiel povas esti io malbona?"
"Tre simple. Rememoru!"
Paneis mia cerbo.
"Fino?"
Fino? Ha, mi fine komprenis kaj eksplodis per ridego. "Kial fino devas esti malbona? Rezulto bonega! Returnu vin facile kaj milde, se vere tiu fino estus senelirejo!"
Ŝi tre admiris mian interpreton. Kaj ŝajnis al mi, ke peza ŝarĝo glitis el ŝia koro. Poste mi ne povis ne veni al la konkludo, ke fakte ŝi jam decidis fari transloĝigon de la familio kaj ŝanĝon de laboro; tial ŝi tute ne zorgis, kion mi eldiru. Ŝi celis nur trovi eksteran eĥon al sia psiko.
Lasinte aŭdilon, mi pensis, ke homoj apartenantaj al la Pesilo timas fari decidon ĝuste por ne trafi senelirejon, kiu tre teruras kaj do perpleksigas, ke iu ajn el ili ne kuraĝas fari plu paŝojn, sed restas surloke kun panikaj okuloj, turnataj jen al tiu vojo jen al alia. Kio, fakte, gravas? Vere, trovinte sin en sakstrato, oni povas sin returni. Eble la "cervo" en la spirito ne aperus, se ni ne atingus la senelirejon. Kaj la fakto estas, ke ĉiu vojo en la mondo kondukas al Romo. Tial nenio estas terura. Kaj sensencas antaŭtimo. Returnu vin antaŭ senelirejo!
*Sanya: Urbo en la nuna provinco Hainan. Antikvece tiu loko estis rigardata kiel fino de la mondo. |