china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Renkonte al nova printempo
(GMT+08:00) 2008-01-24 17:02:55

Karaj amikoj, laŭ la ĉina tradicia kalendaro, la 7-a de septembro estas la ĉina tradicia festo Printempa Festo. Por ĉinoj, la Printempa Festo estas la plej grava festo en la tuta jaro. Okaze de la festo oni aranĝas diversajn celebrajn aktivadojn en diversaj lokoj, multaj antikvaj moroj herediĝas ĝis nun. Hodiaŭ, akompanate de belaj muzikaĵoj ni gustumu ĉinajn indiĝenajn morojn pri la Printempa Festo.

La festo ankaŭ estas jarkomenco. La festaj moroj originis de kultado al dioj kaj prauloj. En tiu ĉi tago oni kultas, preĝas por favora vetero kaj riĉa rikolto.

Nun vi aŭdas la kanton "Petardado". La kanto estas gaja kaj entuziasma, ĝi vivece priskribas la gajan festadon en petardado. "Krak'-krak', petardado forpelas ĉiujn malfeliĉojn kaj malbonaŭgurojn kaj alportas gajecon, viglecon kaj plezuron al niaj hejmoj. Gaja celebrado regu en stratoj, stratetoj, en urboj kaj vilaĝoj, paco, feliĉo, sano kaj gajeco iru en niajn hejmojn."

La epoko evoluas, kaj la moroj kaj celebradoj enhavoriĉas, interalie, la kultado al la Ĉielo kaj kultado al dioj iom post iom eliminiĝas; dume furoras aliaj kutimoj, ekzemple, surglui la ideogramon "福" signifantan feliĉon, tondi fenestrajn paperajn florojn, fari moĉion kaj ĝjaŭzion, maldormi la tutan antaŭnokton. Bonvole aŭskultu gean dueton "Kanto pri la ideogramo Fu 福".

"Vi deziras feliĉon, mi deziran feliĉon, ni kantu kanton pri la ideogramo Fu, dezirante feliĉon al ĉiuj. La gefiloj de la ĉina nacio kune strebas al feliĉo, batalas en la nova epoko por feliĉigi la posteulojn."

Laŭ tradicia kutimo okaze de la Printempa Festo oni purigas la ĉambrojn, surgluas novjarajn pentraĵojn, ambaŭflanke de la pordo, surgluas versparojn sur ruĝa papero, regas festotaga gaja atmosfero ĉie sur la stratoj kaj stratetoj. Jen estas solkanto "Glui printempajn versparojn", kiu spegulas la gajecon en tiu momento.

"Fajre ruĝas versparoj, vivecas kaj fortas kaligrafaĵoj. La unua verso priskribas la prosperajn hejmon, aferon kaj entreprenon, la dua verso spegulas freŝajn nacion, popolanojn kaj tempon. Ni surgluas versparojn, pendigas lanternojn, renkontante la alvenantan printempon."

Okaze de la Printempa Festo, la familianoj kolektiĝas kunen de diversaj lokoj. Gefiloj, kiuj loĝas en aliaj lokoj, devas reveni hejmen antaŭ la Printempa Festo. Ĉiuj familianoj gajas kaj en petardado kune vespermanĝas, poste, maldormas babilante tra la tuta nokto. Nun bonvole aŭskultu la kanton "Kuna manĝado".

"Ĉiuj familianoj kune manĝas en la vespero, dezirante feliĉon kaj longan vivon al la olduloj, bonan estontecon al junuloj, dumvivan amon al la geedzoj, sanon, plezuron kaj feliĉon al ĉiuj familianoj."

Antaŭvespere de la Printempa Festo ĉinoj en la nordo manĝas ĝjaŭzion. La kanto "Faru ĝjaŭzion en la antaŭvespero" esprimas la plezuron, ke la tri generacioj de la familio kune faras kaj manĝas ĝjaŭzion.

La unua tago post la antaŭvespero estas la unua tago de la unua monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro. Kutime oni reciprokas salutojn. Matene, viroj kaj virinoj, junuloj kaj maljunuloj, portas festotagan kostumon, aŭ vizitas alies hejmojn, aŭ akceptas hejme vizitantojn. Ekvidante unu alian, oni antaŭ ĉio diras: "Feliĉan Printempan Feston!" Se en la pasinta jaro okazis diverĝoj, ilin solvas la reciproka vizito okaze de la Printempa Festo. Bonvole aŭskultu gean dueton "Saluto ĉe Printempa Festo".

Krom la menciitaj kutimoj kaj moroj, ankoraŭ estas multe da aliaj similaj aktivadoj dum la festotagoj, ekzemple, ludi drakan lanternon, leondanci, stilziri kaj tiel plu. Interalie, stilzirado estas plej interesa, la stilzirantoj faras prezentadon kiel figuroj en antikva kostumo, eĉ povas danci kaj transkapiĝi. Nun bonvole aŭskultu ĥoraĵon "Stilziri". La kanto spegulas vivecan situacion de la aktivado.

La 15-a tago post la Printempa Festo estas la ĉina tradicia Lanterna Festo. Vespere, oni svarmas al stratoj por spekti buntajn lanternojn. Post la Lanterna Festo, estas plenumitaj la celebraj aktivadoj okaze de la Printempa Festo. Fine, ni aprecu la nacimuzikilan melodion pri tiu ĉi moro "Ludi lanternon".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040