Kara retleganto, en Ĉinio raras biografoj, el kiuj menciindas Li Hui, naskita en la meza provinco Hebei, 1956. Abiturientiĝinte en 1974, li sin anoncis al taĉmento, sendota al la kamparo por fizika laborado. Post 4 jaroj, lin ekzameninte, Fudan-a Universitato (en la municipo Ŝanhajo) varbis lin en sian ĉinlingvan fakultaton.
Nun li estas felietona redaktoro de Renmin Ribao (Popola Tagĵurnalo). Li okupiĝas ĉefe pri verkado de biografioj kaj eseoj, ekzemple "Biografio de Xiaoqian (raportisto, verkisto kaj literatura tradukisto, naskita januare de 1910), "Shen Congwen kaj Dingling" (verkisto kaj antikvaĵa eksperto, 1902—1988, kies mikronovelon "Hundido" ni enretigis en la 1-a de oktobro, 2004; Dingling estas pseŭdonimo de verkistino Jiang Bingzhi, 1904—1986) kaj "Huang Miaozi kaj Yu Feng" (karikaturisto kaj kaligrafo, 1913--?; Yu Feng, prozistino naskita en Pekino, 1916). Li faris verkadon ankaŭ pri Laoshe, kiun ni rete konigis en la 8-a de julio, 2003; pri Wang Shixiang (antikvaĵa specialisto, naskita en Pekino, 1914), Ding Cong (karikaturisto, naskita en Ŝanhajo, 1916), Huang Yongyu (tujia-nacieca pentristo, 1924- ). Eldoniĝis ankaŭ "Nubflokoj super Kaprica Mondo", "Malnovaj Signoj kaj Frakasitaj Siluetoj" kaj aliaj esearoj, tiel ke multe da homoj tre admiris la aŭtoron. Jen kia Li Hui, ja multaflanke admirinda!
Li Hui estas, unue raportisto, havanta akrecon en observado kaj ĉiam facile kaptanta unuajn materialojn; due, erudiciulo, posedanta solidan kaj dikan bazon; trie, verkisto, kies prozaĵon "Ne Ĉiam Brile en Noktoj de Homa Vivo" ni enretigis en la 18-a de novembro, 2005; kaj, fine, sed plej grave, biografo, kun brileco en rakontado.
Kiom li aĝas? Aperis jam "Kolektaro de Li Hui" – La 1-a kolekto, "Rigardi Nubon en Ŝanĝiĝema Socio", ampleksanta artikolojn aperigitajn en samtitola rubriko de la gazeto "Rikolto" kaj stile similajn verkojn priskribajn kaj meditigajn al ni pri kulturaj personoj kaj fenomenoj en la 20-a jarcento; la 2-a, "Elegio el Literaturista Rondo", ĉefe pri io mistraktita, kun gravaj historiaj materialoj; la 3-a, "Vivo en Vento kaj Pluvo", konsistanta el 2 partoj kies 1-a parto titolita "Trampado en la Mondo" temas pri la vagabonda vivo de Xiao Qian kaj la 2-a, "Historia Retrospektivo", pri ruĝa gvardio, introspekta fenomeno aperinta en la daŭro de la tiel nomata "Granda Kultura Revolucio (1966—1976); la 4-a kolekto, "Griziĝo de Paseoj", same el 2 partoj, respektive pri la supre menciitaj Shen Congwen kaj Dingling, kaj pri Zhou Yang (1908—1989, literatura teoriisto, movadisto kaj tradukisto) kaj aliaj; la 5-a, "Meditoj en Seka Sezono", el 3 partoj, entenantaj prozaĵojn kaj poemojn de Li Hui.
Se temas pri Shen Congwen, Dingling kaj aliaj personuloj, oni jam legis sufiĉe da rememoraj aŭ biografiaj libroj, tamen, sincere dirite, en ili historiaj faktoj miksiĝis kun imagoj. Tre bedaŭrinde, ke plejpartaj biografioj en Ĉinio enhave konsistas el onidiroj. Ni devas fordraŝi falsaĵojn, alie post dekoj da jaroj niaj posteuloj jam scios nenion veran kaj eĉ prenos ilin por historiaĵoj. Siaflanke Li Hui tre serioze traktas ĉiun detalon rilate al la historio. Liaj respondeca sinteno kaj serĉemo al faktoj estas ne nur lernindaj, sed ankaŭ vastigendaj al ĉiuj en la literaturista rondo. Kompreneble, biografia literaturo ne estas historia dokumento, tial oni ne devas trudi altan postulon. Shao Yanxiang, kiun ni konigis rete en la –a de (V—95), foje diris, "Mi ŝatas legi tian literaturan verkon kiu havas historian fonon. Bona romano pri amo ne forpuŝas koncernan historian fonon. Specifa persono povas esti prezentita nur en speciala historia kondiĉo por fariĝi sukcesa. Siaflanke, Li Hui multe verkis historion, tamen lirikeco kaj komenteco ne mankas en liaj verkoj. Nun li verkas ĉefe pri iamaj verkistoj kaj paseoj en la literaturista rondo, surbaze de historiaj faktoj. Sed, mi diru sincere, li devas fari ankoraŭ pli profundan informiĝon, tiel ke legantoj povu, laŭ sia deziro, havi ĉiuflankan konon." |