china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Senintenca Bonfareco
(GMT+08:00) 2008-02-01 07:57:41

Mezureco regas en la ĉina lingvo. Ekzemple, vi portas donacon al amiko por gratuli lin pro lia transloĝiĝo, tiam estus ne dece, se oni dirus, ke vi alportas hejtaĵon en neĝa tago; sed tre konvene, se iu esprimus, ke vi aldonas floron sur brokato. Alikaze tio ege trafas, ke iu donas karbon en frostega tempo, kiam oni bezonegas materialojn por io grava, ekzemple por promociiga ekzameno.

La laborilo de verkisto estas lingvo. Mi ofte meditas, ĉu samsencaj idiomaĵoj estas ĉiam, kiel akvo kaj fajro, ne akordigeblaj. La grandiozeco de la ĉina lingvo kuŝas en ĝia elasteco. Mi ne ĉesis serĉi krucon de la 2 idiomaĵoj, "floraldono surbrokata" kaj "karbalporto neĝotaga". Fine! Jen loterio sur strato!

Oni kolektas loterie monon kaj dissendas grandan parton rekte al kripluloj, orfoj, vidvinoj, malsanuloj, olduloj, eloficigitoj, senlaboruloj kaj aliaj homoj kiuj vivas mizere, tio estas ĝusta, ke oni portas karbon al ili malhavantaj hejtaĵon en neĝa tago. Aliflanke, kovante kompaton, simpation, zorgon, bonkorecon aŭ karitaton, ni aĉetas loteriajn biletojn. Ĉu ne aldono de floro, kiam Fortuno ridetas al ni tiel ke ni gajnu ion sufiĉe grandan el la lotado? Nu, ĝuste la malgranda loteribileto kunigas la 2 idiomaĵojn ordinare ne povantajn esti samtempe uzataj aŭ anstataŭataj unu de la alia. Kaj, probable, multaj el la homoj, kiuj loterias, celas nur gajni premion pensante neniom, ke per la loterio ili faras bonon. Ĉi tio do estas senintenca bonfareco.

Molizi* rakontis en la fama novelo "Sep Moneroj", ke tiu virino, vivtenanta sin kaj siajn infanojn per lavado de vestoj, eĉ 7 monerojn, sufiĉajn por peco da sapo, ne havas. La infanoj helpas serĉi groŝojn tra la hejmo. 1, 2, 3… fine ili trovas 5. Mankas 2! Ili hazarde rimarkas unu en fendo de tirkesto. Seso ne povas venigi sapon. Kion fari? La tuta familio dronas en tristo kaj malespero. Baldaŭ iu, same malriĉa, preterpasas kaj, informite pri la afero, ŝovas unu moneron en la manon de iu el la infanoj – sciu, tiu monero estas lia tuta "riĉaĵo"! Sekve la kabano pleniĝas de gajaj ridoj.

Mi ofte pensas, ke loterianto certe ne scias en kiun dometon liaj 2 juanoj portos ridon. Objektive lia mono dotas la loterian bileton per bonkoreco. Ĉi tio estas tre valora. Grandega nombro da bonaj koroj, tiel kunigite, portas sunplenan printempon al tiuj homoj, kiuj efektive bezonas varmon.

Legiĝas en la komenco de la fama novelo, "Ankaŭ malriĉuloj povas ridi. Tio estas destino de Dio." El tiuj vortoj mi komprenas, ke gajo estas instinkta. Estas ja plezurige al tiu, kiu donas ĝojon al aliaj. Jen filozofio de tiu preterpasanto. Nia socio fariĝus nesinkiga lago saturita per frateco, bonkoreco kaj indulgo, se ĉiuj sukcesaj povus pensi pri malfacile penantaj homoj. Tiam regus jam tia etoso, ke ĉiuj amas min kaj mi ĉiujn; kaj en sunradioj baniĝus nia mondo.

*Molizi: Moricz Zsigmond (1870—1942), eminenta realisma verkisto de Hungario. Li, filo de lignaĵisto, persone spertis ĉiajn suferojn de subpremataj kaj ekspluatataj popolanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040