china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Poeto Furora inter Lernantoj
(GMT+08:00) 2008-02-14 08:06:51

Jen poeto, kies verkoj iam arde furoris meze de pekinaj mezlernantoj. Kiu? Wang Guozhen, naskita en Pekino, la 22-an de junio, 1956. Abiturientiĝinte li fariĝis laboristo en la 3-a Optikaparata Fabriko de Pekino. Poste li vizitis ĉinlingvan fakultaton de Jinan-a Universitato en la suda provinco Guangdong. En libera tempo li ofte legis poemojn, kompreneble ankaŭ mem versis. En 1985 li fariĝis amatora poeto. Lia poemo "Unu Tagon en Lernejo" aperis en "Ĉina Junula Ĵurnalo" kaj vekis atenton. Foje li diris, ke lia verkado sin ŝuldas al 4 homoj – Li Shangyin (813—858), kiun ni poste konigos al vi en ĉi tiu reto, Li Qingzhao (poetino, 1084—1151), Aleksandr Sergeeviĉ Puŝkin (rusa poeto, 1799—1837) kaj Emily Dickinson (usona poetino, 1830—1886). Li strebadis al avertemo de Li Shangyin, superba delikateco de Li Qingzhao, lirikeco de Puŝkin kaj lakoneco de Dickinson. Post lia diplomiĝo el la universitato, oni sendis lin al Ĉina Priarta Esplorejo. Poste li oficis kiel vicdirektoro de kompilejo de "Literaturarta Jarlibro de Ĉinio". En 1990 li sin ŝarĝis per kontribuado por felietono respektive de "Gejunuloj de Liaoning (nordorienta provinco), "Ĉina Junularo" kaj "Amikino".

La 1-a influa poemo de Wang Guozhen estas "Ridetante Mi Marŝas al Vivo", publikigita en "Gejunuloj", gazeto en la provinco Hunan, n. 10, 1984. Kiel supre dirite, liaj poemoj tre plaĉis al geknaboj, kiuj ofte kopiis mane tutan kolekton kaj ĝin cirkuligis. Poste, iu instruistino konfidencis tian aferon al sia edzo, laboranta en iu eldonejo kiel redaktoro. Tio tiklis komercan nervon de la eldonejo. Rapide kontaktinte la aŭtoron, la eldonejo aperigis liajn poemojn libraforme. En la 21-a de majo, 1990, Pekina Studĝardena Eldonejo publikigis la 1-an poemaron de Wang Guozhen. Sekvis 5 reeldoniĝoj. Baldaŭ aperis alia kolekto, "Juna Vento", jam el alia eldonejo, oktobre de la sama jaro; "Juna Penso", "Juna Ŝiko", pli kaj pli da poemaroj, kvazaŭ ovoj ellasitaj unu post alia, el pli kaj pli multaj eldonejoj. Eĉ la tiel nomataj "Poema Serio de Wang Guozhen", "Ampoemaj Kartoj de Wang Guozhen", "Apreco pri Lirikoj de Wang Guozhen"; tiom pli, "Maksimoj", "Sentencoj", "Aksiomoj", "Kurtaj Frazoj", "Eseetoj", "Dialogoj"… de W. G. Tragike aŭ komedie? Aŭ groteske? Ŝprucis favoraj recenzoj, kaj la jaro 1990 estis titolita de la estimataj eldonejoj kiel "Jaro de W. G."! Februare de 1991, elkoviĝis kasedo da kantoj, titolita "Juneca Sezono – Amkanta Serio de W. G." Kaj W. G., ho kompatinde, elĉerpiĝis pro tio, ke li prelegadis oratore, de unu universitato al alia. Oni nomis lin "Reĝido sur Parnaso".

Kial poemoj de W. G. povis furori inter mezlernejanoj? Li ofte elmetis demandojn en siaj poemoj, facile aperantajn en la ĉiutaga vivo. Cetere, li rutine aperigis filozofiajn asertojn kiuj, konataj al ĉiuj, tre taŭgis al pensado de mezlernantoj kiuj, pro manko de vivsperto kaj pro scivolo en la kreskado, trovis freŝecon, simplecon kaj praktikan rolon el liaj poemoj. Jen la medolo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040