En mia infaneco estis multe da kraboj, nestantaj en kanaletoj kaj riveretoj de mia naskoloko. Somere, baniĝante en rivereto, mi emis treti krabon. Kiam mia piedo tuŝis ion arboradike pikan, mi ne movis la piedon, sed klinis min kaj etendis la manon. Vintre, mi serĉadis platajn truojn en la bordo. Apenaŭ trovinte iun faŭketon, mi enŝovis ŝovelilon kaj tuj trafis grasan krabon. En aŭtuno, kraboj sentis jukon, kiam nordokcidenta vento ekblovis; ĉi-okaze brakiuroj krablis ĉie, en rizkampo, ĉe herbostako, en kelo kaj eĉ sur vojo. Nokte, vidinte lampolumon, ĉe kiu mia patrino faris ŝpinadon, krabo enrampis senhezite.
"Ĉe maturiĝ' de rizo, grasaj kraboj en river'
pinĉile halebardas ion en la nigra ter'."
Ĉiujare, en profunda aŭtuno, kiam rizo flavas, grasaj dekpieduloj naĝas al rivera enmariĝejo por ellasi frajojn. Kaj tiam estas bona tempo "aŭskulti" krabojn, kiam dekpiedula armeo marŝas al maro. La tiel nomata aŭskulto fakte estas, ke oni logu krabojn per lumo en nokto, aŭskultante sonojn de ilia vezikelsputado, kaj kaptu iujn el ili senbrue kaj rapide.
Mia patro estis specialisto de "aŭskultado", por kiu li mem faris mastecan lampon. Nu, trovinte grandan botelon, kiu antaŭe entenis insekticidon, li purigis la ujon, ŝovis en ĝin meĉon faritan el dika kotonfadeno jam trempitan en keroseno, bruligis la meĉon kaj, post ĝia finiĝo, metis rapide la botelan fundon en malvarman akvon – baldaŭ la fundo falis. Sekve li faris 4 truetojn kvardirekte en ligna tabulo, tredis feran fadenon, metis olelampeton centren, kovris ĝin per la senfunda botelo kaj fiksis la kontraŭventan ŝirmilon per la fera fadeno.
Kiam nokta vualo falis, paĉjo kondukis min, kunportante reton, tabureton kaj la mastecan lampon, al rivero por aŭskulti krabojn.
Atinginte rivereton, paĉjo ŝovis longan stangon tra supraj maŝoj de la reto. Tiam mi kuris sur la transan bordon. Ni ambaŭ tenis la stangon je ĝiaj ekstremoj kaj kune sinkigis la reton ĝis la rivereta fundo. Post tio li metis la lampotabulon sur la bordon tiel, ke alnaĝantaj kraboj povu vidi la lumon.
Trafinte la reton, kraboj naĝis ambaŭflanken por eviti la baron kaj daŭrigi sian enmariĝan vojaĝon. Tiam ili vidis la lumon kaj turnis sin al ĝi. Baldaŭ iuj el ili jam elakviĝis, ellasante malhele verdan brilon kaj "ĉ, ĉ, ĉ", tiajn sonojn. Dume mia patro fulmorapide etendis la manojn. Aŭdinte iajn bruojn, kraboj nek krablis plu nek forkuris, sed disetendis la piedojn por fari lukton aŭ batalon. Paĉjo sciis tre bone, ke trafeco plej gravas kaj, se foje oni ne sukcesas, oni rapide enŝovu nason; alie, se tiu krabo sukcesus forkuri, ĝi donus signalon al siaj kamaradoj, tiam neniu krabo aperus.
En unu nokto mia patro povis kapti 5 aŭ 6 ĝinojn* da kraboj. Matene de la sekva tago, ni vendis la predojn en foiro. Dank' al tio mia familio povis havi, de tempo al tempo, ne malgrandan enspezon.
*Ĝino: Unuo de pezo en Ĉinio. Ĝi egalas duonan kilogramon. |