Amleteron, mi skribis? Ja, foje. En la 1-a studenta jaro, al ekskunlernantino en liceo. Sed en longa tempo mi ne ricevis respondon, tial mi kuris al ŝi por fari sondon. Ŝi nur ridis, kio komprenigis al mi, "For tian kimeron!" Aliflanke tio diskretigis min: nenion skribu, kiom ajn iu knabino plaĉos al vi!
Pasis jam almenaŭ duono de la vivo. Kompreneble mi edziĝis, kaj eĉ patriĝis. Dume, kelkajn fojojn, la koro forte batis, ke mi skribu amleteron, sed ĉi-flanka aŭdaco jam forsvenis por ĉiam.
Tamen la inklino restis obstina. Ricevinte leteron de iu el la milda sekso, mi ĉiam klopodis trovi la guston de amo. Du fojojn, preskaŭ; ĉiun vorton mi remaĉis – ŝajne jes, fakte ne; vortoj pure respektaj kaj konsultaj. Iam mi tre timis perdi dolĉigan ŝancon, tial intervidiĝante mi provis aludon kaj sufloron, sed fine mi trovis, ke tio estas nenio alia ol floro en spegulo kaj luno en akvo.
De la lastaj jaroj, "E-mail" aŭ poŝtelefona mesaĝo okupas la pozicion de papera letero. Sed tre drole, precipe ĉe mobilo – tiom da kortiklaj vortoj! Ĉu ne amletero? Komence mi timis, ke tiaj amvortoj glitus en la okulojn de iu el la familianoj. Foje mia filino ŝaltis mian telefoneton kaj ŝajnigis sin forte surprizata, "Hej, patreto! Kiu ineto sendis al vi?" Mi prompte okulsignis, ke ŝi mallaŭtigu la voĉon por ke ŝia patrino ne aŭdu. "Hi hi! Kio terura? Tiajn vortaĉojn, vi al mi, mi al iu alia – tiaj esprimoj jam ŝimis antaŭ longe. Nu, legu ion similan en la mia!" Ho ve, eĉ amletero estas nekredinda! Ankoraŭ kio restas sincera en la nuna mondo?
Tamen mi ankoraŭ tenas inklinon al amletero, ĉiam opiniante, ke vortoj el ĝi estas la plej belaj en la mondo. Klerulo eble ne kapablas bone skribi sperton pri legado aŭ lernado, nek jarfinan resumadon, nek eĉ simplan informon, tamen nenio povas esti mallerte esprimata, neniu vorto malklare dirita kaj certe la koro estas ĉarme elverŝata, se li volas verki amleteron al iu plaĉa. Siaflanke ĉion el tia letero kaptas ricevanto, kiu eble komprenas nenion el ĵurnalo aŭ ies novelo aŭ prozaĵo, tiom malpli, se temas pri poezio. La amoro, kataliza kaj edifa.
Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis amleteron al redaktorino de iu el sudaj ĵurnaloj, kvankam neniam mi vidis ŝin. Kelkafoje telefono alportis ŝian voĉon, teneran, dolĉan kaj tiel sorĉan, ke mi ne nur volis aŭskulti plu tian lirladon, sed ankaŭ perverseme imagis ŝian aspekton tiom fascina kiom la voĉo, kaj "enamiĝis" al ŝi. Tamen mi, jam ne juna, skrupule cerbumis, kiel esprimi la "ŝtelistan" koron. Fine mi sendis leteron, kune kun kontribuo. Post kelkaj tagoj telefona tintileto vokis min. Jen ŝia voĉo! Kaj mi preskaŭ svenis de feliĉo. "Mi jam legis vian leteron. Estus pli bone, se vi skribus ĝin per peniko. Tiam mi povus pendigi ĝin sur muro, ke ĉiuj aprecu vian kaligrafaĵon."
Malgraŭ ke ŝi ŝercis, mi restis almenaŭ tre ĝoja. Fine mi decidis, ke miaj verkoj legiĝu kiel amleteroj aŭ, minimume, entenu la guston de amletero. |