china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pli Belas "Ŝpareca Socio"
(GMT+08:00) 2008-02-29 07:47:20

Ŝparo, malnova temo. En la epoko de materiala manko ni kondukis ŝparadon. Ĉiu familio ŝparadis kaj manĝaĵojn kaj vestojn. Ĉio iris laŭ la orientilo "Multe, rapide, bone kaj ekonomie".

Nun, laŭte kantante, ni marŝas sur la vojo de ekonomia kaj socia disvolvo. Sed fojfoje la orelojn frapas alarmo pri manko de riĉfonto kaj energio. Kaj tio atentigas, ke eĉ en la erao de sufiĉaj manĝado kaj vestado ni ne forgesu ŝparadon. Ĉi-somere tre freŝas kaj ardas diskutoj pri tio, ke oni portu simplan veston en laboro, simple paku lunkukojn, levu unu gradon de klimatizilo kaj…

"Ŝpareca socio". Kian ŝanĝiĝon ĝi kaŭzos en nia vivo? Kaj kion ni, ordinaraj civitanoj, povas fari en la konstruado de ŝpareca socio? Kaj kiel ni ankoraŭ pli ŝparu en la ĉiutaga vivo?

Ŝparado ne signifas suferigon.

Nova socimoro jam karesas multajn homojn, ekzemple sinjoron Ma, kiu piediras al laboro anstataŭ stiri aŭton; fraŭlinon Qiu, kiu mem portas lunĉon al oficejo; sinjorinon Lily, kiu faris verdan dekoraciadon al sia hejmo. La nova moro entenas elementojn mediprotektan, sanigan kaj "ŝparigan".

Mi donas citilojn al la epiteto "ŝpariga" pro tio, ke ĝi esence diferencas de la tradicia ŝparado.

Iuj specialistoj opinias, ke la tradicia ŝparado elmetiĝis pro senevolueco aŭ lanta disvolvo; kaj oni ne povis alimaniere vivi, kaŭze de riĉfonta limigiteco. Sed nun, surbaze de "ŝpareca socio", ni denove pledas por ŝparado, tio jam estas alia vivkoncepto kaj tute nova moro, ke ni strebu al ankoraŭ pli granda feliĉo kaj aktive kaj racie aranĝu la vivon. En la ŝpareca socio ni, laŭ nova ŝparismo, aktive ŝparu riĉfonton kaj energion, reduktu polucion kaj protektu la ekologian medion, por krei, al ni kaj ĉiuj aliaj, vivspacon bonan, puran kaj sanigan. La nova ŝparismo neniom malaltigos la nunan vivkvaliton nek tiros nin en la antaŭajn tagojn en kiuj la ŝparado rezultis el paŭperismo.

En dokumento de la registaro estas difinite pri nocio kaj celo de la "ŝpareca socio": La ŝpareca socio estas tia, ke sur la produktada, cirkula, konsuma kaj aliaj kampoj oni apliku sintezajn rimedojn leĝajn, ekonomiajn, administrajn ktp, altigu utiligecon de riĉfontoj; gajnu maksimuman efikon ekonomie kaj socie per minimuma riĉfonto kaj garantiu daŭrigeblecon de ekonomia kaj socia evoluigo. Konstruado de la ŝpareca socio celas kiel eble plej grandan akiron en ekonomio kaj socio kaj tion, ke oni realigu kontinuigeblan disvolvon per laŭeble plej malmulta konsumado de riĉfonto kaj plej malgranda polucio en la medio.

Chen Zhiquan, vicestro de Guangdong-a Instituto pri Daŭrigebla Disvolvo, desegnis por ni bildon de ŝpareca socio, konsistantan ekzemple el loĝdomo adiabata, varmotena kaj salubra, aparatoj novtipaj kaj energiŝparigaj, reutiligilo de akvo, trafikilo intelekta kaj sunenergia, kabineto senpapera kaj cirkuliga kaj… "Unuvorte," li diris, "premise de la ŝpareca socio, certagrade ŝanĝiĝos tradiciaj vivagoj kaj kondutoj kaj naskiĝos tute novtipa kaj civiliza vivmaniero. La ŝparado donos al ni pli da ĉarmo kaj feliĉo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040