En la 4-a de aprilo, 2006, ni enretigis mikronovelon titolitan "Sento" kaj verkitan de… Hodiaŭ ni do konigu ĝian aŭtoron!
La aŭtoro de "Sento" estas Liu Guofang, naskita en Linchuan de la provinco Jiangxi, 1957. Li, membro de la Ĉina Verkista Asocio kaj konsiliano de la Verkista Asocio de la provinco Jiangxi, laboras en radiotelevida stacio de la subprovinco Linchuan. Kumule li estas vicprezidanto de simila asocio de la urbo Fuzhou. Komencinte la verkadon en la jaro 1984, li publikigis jam pli ol 1 450 pecojn en "Renmin Ribao" (Popola Tagĵurnalo), "Ĉinaj Verkistoj", "Literaturo kaj Arto de Liberiga Armeo" kaj aliaj ĵurnaloj kaj gazetoj. El tiom da verkoj troviĝas "Logo", "Nigra Papilio", "Ventotintiloj", "Tratera Florado", "Luna Ŝipo" kaj aliaj noveloj. La Ĉina Centra Televizio adaptis lian novelon "Ventotintiloj" al televida teatraĵo kaj elsendis la teatraĵon; la provinco Shandong metis lian novelon "Tratera Florado" kiel tekston en lernolibron; la supraj noveloj gajnigis al Liu Guofang multe da provincaj kaj landaj premioj kaj, aliflanke, ankoraŭ pli multaj jam tradukite aperis en Britio, Francio, Germanio, Japanio, Usono kaj aliaj landoj. Se temas pri la mikronoveloj de Liu Guofang, fama recenzisto Liu Haitao (1955-- ) opiniis, ke la verkado de Liu Guofang manifestas tipan teknikon de mikronovela komponado kaj li atingas la artajn alton kaj sukceson nuntempe eblajn en la mikronovela verkado. Sekve li diris, "En iu periodo, la nomo Liu Guofang sonoradis, kvazaŭ la ventotintilo el lia verko, en mia sensovivo. Printempe de 2002, en Pekino, ĝuste en la verkista aktivadejo de la Ĉina Verkista Asocio, antaŭ fiksita rigardo de Liu Guofang, mi demandis lian flore ĉarman kaj juvele delikatan filinon, 'Ĉu mi povas forporti ĉi tiun foton? Mi volas, ke mia filino kreskadu laŭ via modelo.' Surpriziĝis la knabino, tutkorpe glimanta je artaj briloj. Sed baldaŭ ŝiaj lipoj tordiĝis je gaja rido; kaj, preskaŭ samtempe, la samo okazis al ŝia patro. Li ridis eĉ pli fole."
Liu Guofang estas ĝismorte fidela al la amo, eĉ pli, tiom prikantinde, al la verkado de mikronoveloj. En 1986 li jam klare difinis la celon de verkado. En somero de tiu jaro, baniĝante en ŝvito, li mempage vizitis, unu post alia, dekojn da redaktejoj en pli ol 10 provincoj kaj urboj de la tuta lando. Tiu vojaĝo estis vere peniga, malfacila, zigzaga kaj longa, almenaŭ je 10 mil kilometroj. Liaj ardaj plandoj stampis la ĉinan teron, tie kaj ĉi tie, kaj la spuroj fariĝis varmega sango, fluanta en mikronoveloj la aŭtoron mem tiom sorĉantaj. Ja ĉiu vere kapabla povas elpalpi sian vivovojon eĉ en senprecedenta obskuro. Same ĉe verkistoj, el kiuj sole la veraj kapabluloj fine trovas la literaturan vojon en mallumo. Kaj eble nur ĉi tio el ĉiaj kapabloj estas la plej laŭdinda. Liu Guofang estas homo kapabla, tiom pli verkisto grandan povon havanta. Li kreas mikronovelojn en la maniero de lirikado. Sombro, tristeco, domaĝo kaj kompato, ombre sekvantaj la vivon, sterniĝas kvazaŭ nebulo tra liaj verkoj. Li ja estas verkisto lerta esprimi diversajn humorojn. Sed fojfoje, pro subjektiva troliberiĝo, tiaj humoroj, tiom pli se iu el ili estas tre forta, povas paligi, eĉ kovri, figurojn, de herooj, kies aspekto fariĝas ambigua kaj malklara pro tio. Oni esperas, ke li paŝu plu sur la vojo de la elkovado de poeziecaj mikronoveloj – des pli bone kaj brile, ju pli malproksimen sur tiu vojo, tamen tio ne signifas, ke oni plene jesu ĉiun el liaj verkoj. Fine mi sincere diru, se temas entute pri lia verkado: Efektive, ekzistas signoj de ripetiĝo kaj sameco. Mi aludas ripetiĝon ne de detaloj kaj intrigoj, sed de humoro, ekzemple "Nigra Papilio" kaj "Okuloj" portas saman humoron, kvankam iliaj esprimiĝoj ne estas samaj. Ankaŭ "Ningning" kaj "Jingjing".
|