china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Neĝado senkompata, homoj simpatiaj
(GMT+08:00) 2008-03-06 19:11:07

En la lasta tempo okazis grandarea katastrofo de malalta temperaturo, neĝado kaj frostego en suda Ĉinio. Tio alportas grandegan malfacilon al la lokanoj en ilia produktado kaj vivo. En la procezo kontraŭ la katastrofo, multaj artistoj aktivadas por verki programon kaj kanton, kolekti monon kaj doni stimuladon al la armeanoj kaj popolanoj sur la fronto kontraŭ la katastrofo kaj liveri al ili spiritan grenon.


Yin Qing

Nun estas la kanto "Neĝado senkompata, homoj simpatiaj", verkita de armea komponisto Yin Qing. La kanto estas la unua kanto de post la savado kontraŭ katastrofo. La kantisto Cai Guoqing tutkore registris la kanton, esperante esprimi pere de la kanto intiman konsolon kaj sinceran saluton al la suferantaj popolanoj kaj al la oficiroj kaj soldataj de la Liberiga Armeo sur la fronto kontraŭ la katastrofo kaj esperante, ke ili sentos la zorgon kaj amon inter homoj. Li diris:

"Mi ege kordoloras pro la tiel forta neĝŝtormo. Ni povas nur per pli bonaj artaĵoj alporti stimuladon al niaj oficiroj kaj soldatoj kaj alporti varmon kaj tenerecon al la suferantaj popolamasoj."

La vortoj de la kanto saturiĝas de la profunda zorgo de la ĉina popolo al la suferantoj kaj de la alta estimo al la popolanoj kaj armeanoj sur la fronto kontraŭ la katastrofo. "Kiam printempo alvenas al ni, neĝŝtormo kovras nian sudan teron. Milionoj kaj milionoj da personoj manenmane batalas kontraŭ la neĝŝtormo, koro al koro komunikas zorgon; la neĝŝtormo estas senkompata, sed homoj estas simpatiaj. La koro de la popolo estas varma en frostego, post la neĝŝtormo, brilos la suno, prosperos la floroj."

Pri la kanto komponisto Yin Qing diris:

"La kanto estas verkita en tre tre mallonga tempo. La situacio estas kortuŝa por mi kaj estas ege zorgata. Oni mobilizis la verkistojn de la tuta armeo al kreado, do interalie estas la kanto 'Neĝado senkompata, homoj simpatiaj'. Laŭ ni la vortoj de la kanto estas relative bonkvalitaj kaj rekte esprimas la spiriton de la armeanoj kaj popolanoj sur la fronto kontraŭ la katastrofo. En la tempo de malpli ol 30 horoj, la kanto estis verkita. La procezo estis plena de patoso kaj vervo."

Kiam ajn la lando suferas naturan katastrofon, la ĉinaj artistoj aktive kaj iniciative dediĉas sian amon kaj energion, tio spegulas ilian altan respondecenon kaj devokonscion. Juna armea kantisto Wang Hongwei kantas la kanton "La hejmo ĉe Printempa Festo", por esprimi siajn salutojn kaj bondezirojn al la batalantoj kontraŭ katastrofo. Li diris intervjuate:

"Ni esperas, ke per niaj amo kaj manoj, per nia sincereco ni donos varmon kaj amon al la suferantoj. Mi, ĉino, armeano kaj profesia kantisto, opinias, ke tio ja estas farinda por ni, precipe en la eksterordinara momento."


Yan Su

En la kanto, fama verkisto sinjoro Yan Su, per simplaj vortoj, esprimas sentoplenan saluton al la batalantoj sur la fronto kontraŭ la katastrofo. La vortoj ja estas saturataj de la amzorgo de la veterana armeano al la junaj batalantoj. "Ho, kunbatalantoj, rapide endormiĝu, ne zorgu plu pri elektroproviza reto kaj sendostacio. Pli furiozaj neĝŝtormo kaj pluvado ne kapablas bari nian antaŭenmarŝon."

Wang Lin

La provinco Hunan estas serioze atakita de la katastrofo. Juna kantistino de la provinco Wang Lin propraokule vidis la neĝan katastrofon. Vizaĝe al la malofta katastrofo, ŝi intencis ion kontribui al la savado kontraŭ la katastrofo, ŝi do senprokrate registris la kanton "Floro en neĝado", kiu prikantas la oficirojn, soldatojn kaj popolamasojn sur la unua kontraŭkatastrofa fronto. Pri la kanto ŝi diris:

"La vortoj priskribas floron, kiu pompe floras eĉ en frosta vento, do ĝi estas espero al bela vivo. Mi esperas, ke oni kune kontribuos amon, ke ĉiuj amikoj en plagitaj lokoj estos firmvolaj kaj belaj kiel floro pompe floranta en neĝado."

Jen estas ŝia kanto "Floro en neĝado", origine, kanto de Korea Respubliko. Oni adaptis al ĝi novajn vortojn plenajn de profunda sento kaj stimulado. "Por stimula sonĝo mi zorgas la florantan floron en neĝŝtormo. Mi ne regresos, eĉ des pli multe vundite; mi ne timas, eĉ renkontante des pli furiozan neĝŝtormon. Floranta espero ja estas firmvola obstineco, vivforto prilumanta la tutan mondon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040