china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Poeto Solida
(GMT+08:00) 2008-03-20 07:35:58
"Poeto ne povas tuŝi ĉiajn temojn. Li versas en speciala spaco, en kiu li vivas. Li transdonas nur parton de vero. Nature, poezio propagas ne sole fragmentojn el la vivo. Gravas integrigo, ankaŭ vasta spacigo por entenado de senco. Sed, kia ajn 'spaco' estu, ĝi sendube ampleksas la vivmedion de koncernaj homoj. Guangxi 1) dotis min per tio, ke farante verkadon mi povu konduki kor-al-koran interfluon kun la granda tero libere laŭ mia rememorado, dum Guangzhou 2) pelis min sur la fronton de la nuna ekzistado de ĉinoj kaj faris, ke mi eltrovu poezion koncernan al esprimado de 'nova enurba sperto'. Tamen ambaŭ ne estas absolute disigitaj, ĉar kontinueco regas en ies ajn verkado. En Guangxi mi jam verkis la poemojn 'Komputila Ludo' kaj 'Somera Horaro'. Laŭ la sento pri vivvero, mi tre amas Guangxi-on; sed laŭ poezio kaj multaj vivtavoloj ekster ĝi, Guangzhou pli plaĉas al mi. Mi ofte aŭdis strangajn vidpunktojn de enlandaj homoj. Ili facilanime opinias, ke loĝante en ekonomie evoluinta regiono, artisto neeviteble perdas eksperimentan spiriton kaj esploran direkton. Tamen la evoluado de arto en la 20-a jarcento jam frue pruvis per si absurdecon de ilia opinio. Verkoj de kalejdoskope noviĝanta moderna arto plejparte naskiĝis en loko prospera kaj riĉa, ĉu de Ĉinio, ĉu de aliaj landoj. Estas jam malmultaj ekzemploj, kiujn oni povas citi el malriĉa zono, escepte de io pri la tiel nomata magia realismo. Tio plej gravas al poeto, ke li firme tenu sendependan spiriton, persistu en libera kreado laŭ vera eterna starpunkto de la popolo, gardu sin kontraŭ insida reto plektita el ĉie aŭdeblaj vortoj de potenco, honeste vizaĝu al la ekzistado de homoj koncernaj al 'mi' kaj skrupule protektu akran senton pri la vivo kaj vivecon de versoj. Kaj la ŝlosila punkto kuŝas en tio, ke oni devas havi kreivon kaj senlace labori – verki. Estiel verkanto, mi estas plena de memfido pri la nuna poezio de Ĉinio. De la lastaj 20 jaroj, ĉinaj poetoj faris rapidan operacion al diversaj skoloj cirkulintaj en la Okcidento jam pli ol 100 jarojn. Tiu procezo estas ege valora. Nun finiĝis jam la periodo en kiu furoris studentaj ekzercoj, aperintaj kiel derivaĵoj grincigaj kaj balbutigaj, el modernismo kaj postmodernismo. Prudentaj poetoj revenis al la tero, al la patrina lingvo. Reanimiĝis la ĉinlingva poezio per propra revolucia maniero, ĝuste kiam estis opiniate, ke ŝimas kaj en sakstrato troviĝas la poezio – ĉi tiu plej antikva artoformo kaj perdiĝas origina kreivo el la poezio fariĝinta retorika metio pro teknikizo pli kaj pli rafiniĝanta en la mondo. For jam la peniga procezo de eksplodo, subpremo, sufoko, agoniado kaj zigzagado. Vastas la spaco, altas la inspiro, fortas la viveco kaj impulso, por la nova poezio de Ĉinio."

Kara retleganto, la suprajn vortojn diris Yang Ke, naskita en Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, 1957, kaj nun loĝanta en Kantono. Li, konsiderita kiel solida poeto, publikigis jam plurajn librojn, kiaj "Fremda Kruciĝejo", "Mallertaj Fingroj", "Rakontanta Urbo"; ĉefredaktis super "Ili – Dekjara Kolekto", "Elektitaj Poemoj de Talentaj Poetoj el la 90-aj Jaroj" kaj "Jarlibro pri Nova Poezio de Ĉinio". Iam li invitite vizitis Aŭstralion kaj Japanion kaj la ĉinan Taiwan, por fari akademian interfluon.

1) Guangxi: Nomo de provincanivela aŭtonoma regiono;

2) Guangzhou: Kantono, ĉefurbo de la suda provinco Guangdong.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040