Antaŭ nelonge mi legis artikolon en tiu ĵurnalo. Temas pri knabo kaj knabino. Ĉiufoje ambaŭ kolombumis ĉe arbego. Pro laboro la amato ofte malfruis. Atinginte la rendevuejon, li ĉiam honteme diris, "Pardonon, ke longe vi atendis!" La amatino ridete respondis, "Ne gravas. Ne longe." Poste la 2-a mondmilito eksplodis kaj la knabo rekrutiĝis kaj batalis en alia lando. Antaŭ ol disiĝi, ambaŭ decidis revidi sin sub la sama arbo.
Li vundiĝis en la milito kaj perdis la memoron. Pasis jam pli ol 10 jaroj, kiam li liberiĝis el la amnezio. Reveninte en la patrolandon, li prompte kuris al tiu arbego, kiu tamen jam ne vidiĝis. Lia rigardo trafis budon. Por informiĝi pri la arbo li paŝis al la budo. Kia surprizo al li, ho! Estas neniu alia, sed ĝuste lia amatino. For jam la arbego, tamen ŝi restis ĉiutage lin atendanta. Kia atendado! Pli-ol-10-jara! Pluvis liaj larmoj. Aŭdiĝis nur, "Pardonon, ke longe vi atendis!" Ŝi ridetis. "Ne gravas. Ne tre longe."
Ankaŭ mi larmis, ne nur pro kortuŝeco de la rakonto, sed ankaŭ pro tio, ke mi rememoris mian atendadon, korŝiran, neniom koncernan al la seksa amo.
Tio okazis antaŭ dekoj da jaroj. Abiturientiĝinte mi iris al vilaĝo. Laŭ tiama kriterio, mi malbone kondutis en la periodo de la kultura revolucio*, tial mi ne havis ŝancon esti promociata aŭ rekomendata al universitato. Mia koro forte brulis, turmentate, kiam mi vidis, ke la intelektaj gejunuloj, kune kun mi enkampariĝintaj, foriras unu post alia, dum mi pli kaj pli aĝas. Eĉ la produkta brigado perdis esperon pri mia perspektivo. Ĝi do konstruis por mi duĉambran kabanon. Metante trabon, ĝia estro diris al mi, "Vi povas tie ĉi edziĝi kaj patriĝi." Lia frazo, kvankam ŝerca, tranĉile pikis al mi la koron, tiel draste, ke mia koro sangis.
Sekvatage mi kuraĝigis min kaj vizitis gvidanton de komunumo, respondecan pri junaj intelektuloj. "Atendu!" Jen lia sola vorto, tute ambigua kaj povanta esti komprenata kiel promeso aŭ ignoro. Tamen mi, troviĝanta en abismo, prenis pajlon por stangeto de oro.
Kaj mi komencis atendi. En unu el miaj poemoj legiĝas, "Ve, atend' atend' – nur tempoturment'!" Tia atendado impresis, ke oni tranĉilete ŝiras al vi la haŭton kaj karnon.
Mi faris frenezan verkadon, por pasigi la longan kaj doloran atendadon. Efektive, la skribado eltenebligis la atendadon, ĉu ne kiel tiu knabino, kiu zorgadis la budon, eble por vivteno, eble por ke la tempo pli facile forpasu. Tamen la rezulto ne samis – ŝi fine revidis la karulon, sed mia atendado restis vana. Mian vivon ŝanĝis neniu alia, nek tiu gvidanto, sed mi mem – miaj verkoj frapis por mi je la pordo de la Fortuno.
Pasis jam 40-o da jaroj. Mi fariĝis multe pli kortuŝiĝema, eble pro la atendado.
*Kultura revolucio: Tia "revolucio", fakte ne kultura, sed vandalisma, daŭris 10 jarojn, inter 1966 kaj 1976. |