china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kantdanca prezentado pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj
(GMT+08:00) 2008-03-27 10:38:11


Jango

Antaŭ nelonge, la ĉina Ministerio pri Kulturo aranĝis solenan ceremonion por doni diplomon al heredantoj de naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Ankaŭ okazis en Pekino prezentado de operoj, quyi, muziko kaj danco de heredantoj de la naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Hodiaŭ ni aprecu kelkajn erojn de la prezentado.

Alegra kaj entuziasma jango en norda parto de la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio, malfermas la kurtenon de la kantdanca prezentado fare de heredantoj de naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Jango estas tradicia kantdanca formo en altebenaĵo en norda Shaanxi kaj estas tre populara tie. La jango el Suide estas la plej distingiĝa. La prezentado de viroj estas dura, patosa kaj forteca; dum tiu de virinoj, milda, delikata kaj sentoplena.

Nun vi aŭdas la popolkanton "Antifono pri floroj" prezentitan de Wang Xiangrong kaj Wang Xiaoyi el norda Shaanxi. La popolkanto de norda Shaanxi estas gemo de ĉinaj popolkantoj, ankaŭ grava enhavo de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Wang Xiangrong estas fama popolkantisto en norda Shaanxi, heredanto de popolkanto de norda Sannxi, ĉifoje titolita de la ĉina Ministerio pri Kulturo. La popolkanto "Antifono pri floroj" estas lia repertuaro. En la kanto la kantistoj antifonas pri floroj en la 12 monatoj. Lia kantado estas alegra, entuziasma kaj efekta.

Wang Xiangrong ege ĝojas ke li estas titolita kiel heredanto de popolkanto de norda Shaanxi. Li diris, ke li kaj la prauloj same kantis la popolkanton de norda Shaanxi, tamen li vivas en ora tempo. Li diris:

"Ne nur mi kantas popolkanton de norda Shaanxi. La kantado daŭras de generacio al generacio. Tamen nun la folkloraĵoj altiĝas ĝis tiel nobla pozicio. Mi, unu el la kantantoj, ja renkontas bonan epokon, bonan tempon. Mi estas tre bonŝanca, ke mi heredas la postlasitajn artaĵojn kaj ilin heredigas post miaj prilaboro kaj kreado. Ni donas freŝan sangon al la ege klasika tradicia popolkanto de norda Shaanxi, por ke ĝi estu heredata de generacio al generacio."

La ĉina registaro konsekvence alte atentas protektadon de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj en 2007 titolis 226 heredantojn de naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj ĉifoje 551 pri kvin kategorioj de popolaj muziko kaj danco, tradicia teatro, quyi (speco de ĉina popola literaturo inkluzivanta diversformajn kantrakontojn, humuran dialogon kaj similajn) kaj folkloro. En diplomodisdona ceremonio, tiama kultura ministro Sun Jiazheng diris, ke la heredantoj ludas gravan rolon rilate al la nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Protektado al la heredantoj estas grava rimedo por protekti la nemateriajn kulturajn heredaĵojn.

Li montris, ke ankoraŭ restas tre serioza la situacio pri protektado de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj; multaj heredantoj jam estas profundaĝaj, aŭ mankas daŭrigantoj, la lertaĵoj perdiĝus iam. Tial, fortigi protektadon al ili, inspiri kaj subteni ilin heredigi siajn lertaĵojn jam estas grava kaj urĝa tasko por la nuna protektado de la heredaĵoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040