la filmo "Ne Lando por Maljunulo"
La 24-an de februaro en Kodaka Teatrejo de Los-Anĝeleso, okazis la premio-dona ceremonio de la 80-a Oskaro.
direktoroj Joel kaj Ethan Coen
La filmo "Ne Lando por Maljunulo", direktita de Joel kaj Ethan Coen akiris 4 premiojn inkluzive de la plej bona filmo, plej bona direktoro, kaj aliaj, kaj fariĝis la plej granda sukcesanto en tiu vespero.
50-jara brita filmostelo Daniel Day-Lewis
Pro elstara prezento en la filmo "Tie Estos Sanga", la 50-jara brita filmostelo Daniel Day-Lewis akiris premion de la plej bona ĉefrolo. Kaj la filmo "Tie Estos Sanga" ankaŭ akiris premion pri la plej bona fotografio.
franca aktorino Marion Cotillard
En la filmo "La Vivo en Roso", franca aktorino Marion Cotillard gajnis la premion pri la plej bona virina ĉefrolo.
1 2 3 |