Same prononcataj ideogramoj, se latinlitere skribitaj, kaŭzas miskomprenon aŭ donas nenian limon. Ekzemple, "Shanshan", povas esti "珊珊" aŭ "山山", la 1-a, signifas belan sonon, eŭfonion – ha, ĝuste Eŭfonia, juna parolistino, naskita en 1982, de la Esperanta disaŭdigo de ĈRI, kaj la nomo tre fidelas; la 2-a, montan duon – verkistino naskita en 1958. Aĝante 18 jarojn, Monta Duo armeaniĝis. Post 3 jaroj ŝi sukcesis en ekzamenoj kaj varbiĝis en ĉinlingvan fakultaton de Sichuan-a Normala Universitato. Diplomite en 1983, ŝi reenarmeiĝis kaj servis unue kiel kultura instruistino, poste kiel ĉefredaktorino de literatura revuo kaj nun 1-aklasa verkistino de Chengdu-a Milita Regiono.
En 1978 Monta Duo (Qiu Shanshan) jam komencis publikigi verkojn, ĉefe romanojn kaj novelojn, kvazaŭ 2 montojn sur kiujn ŝi grimpis kaj grimpis, plukante abundon da dolĉaj fruktoj, ekzemple "Mi Atendas Vin en Paradizo", "Ĉie Solecaj Koroj", "Florado de Printempa Herbo", "Blankaj Papavoj", "En Sezono de Flora Falado", "Arboj sur Tuta Vojo", "Virina Humoro", "Majaj Arboj", "Forvojaĝado de Sola Homo", "Centprocente Neta Kotono"… Multaj premioj ŝin favoris. Mi citu kelkajn! Literaturarta premio de la ĉina Popola Liberiga Armeo, la 2-a, 3-a kaj 4-a literaturaj premioj de la provinco Sichuan, literatura premio Ora Hibisko de Chengdu-a magistrato, Centfloraj Premioj la 8-a, 9-a, 10-a kaj 11-a. Ŝiaj verkoj legiĝas ankaŭ en la lingvoj angla, japana, korea kaj aliaj. Nun ŝi estas vicprezidanto de la Verkista Asocio de la provinco Sichuan. Fine mi konigu enhavon de "Mi Atendas Vin en Paradizo", "Florado de Printempa Herbo" kaj "Arboj sur Tuta Vojo"!
Generalo Ou Zhanjun kunvokis ĉiujn familianojn, informiĝinte ke, unuflanke, lia 3-a filino bruas por eksedziniĝo kaj, aliflanke, oni sigelis supermarkton administratan de lia plej juna filo. Fiaskis la familia kunveno. Abrupte apopleksio forprenis la vivon de la generalo. Sekve regis pelmelo en lia hejmo. Ovriĝis fine la buŝo de lia edzino Bai Xuemei. Ŝi aŭdigis veran rakonton pri entibetiĝo de grupo da soldatinoj antaŭ 50 jaroj kaj malkaŝis sekreton pri deveno de ĉiu el la 6 gefiloj. En duona jarcento, kruciĝis la tempo kaj spaco, en kiuj forte kontrastis la medioj kaj konceptoj de la 3 generacioj, vidiĝis ĉarma naturo sur la Monda Firsto (Tibeto), projekciiĝis epokaj bildoj, buntaj kaj kortuŝaj, kaj aŭdiĝis sankta kanto pri amo pura kaj animskua… Mi atendu vin en la paradizo!
Printempa Herbo, nomo de simpla kamparanino, havanta fratojn pli aĝan kaj junan, povanta nek viziti lernejon nek libere spiri, se ne paroli pri koketo, kaj ĉiam nur pene laboranta jen kampe jen hejme, tamen denaske obstina, nesubmetiĝema kaj optimisma, tial ĉiam kovanta sonĝon pri bonigo de la vivo. Jen kiel fine? Ŝi mem serĉis bopatrinon, iris aliloken por lukrado, kreado kaj riĉigo. Malsukceso ŝin faligis, sed baldaŭ ŝi levis sin; post fiasko ŝi rekomencis provon. Fojo post fojo. Monto kaj monto da suferigoj kaj malfaciloj. En urbon. Esti kolportistino, purigistino, vartistino kaj ĉambristino. Barakto, lukto, tolero, persisto. Humiliĝo nenioma, rezigno neniama, plendo nenia. Ŝi ankoraŭ luktas, post la fino de la romano.
"Arboj sur Tuta Vojo". Ŝia flua kaj plena rakontado impresas, ke ŝi intense kurigas kaleŝon en alia direkto dezirante montri sin ĉarma kaj aplomba en la tanganta kaj kapturna mondo kaj kapabla ordi faktorojn hazardajn, furiozajn kaj kaosajn. |