china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pri Popolaneco de Literaturo
(GMT+08:00) 2008-04-24 07:37:37

"Diverseco de verkadaj fontoj povas pli liberigi literaturan kreadon. En la pasinteco ni ofte distrumpetis, ke literaturo estas pli alta ol la vivo, sed nun plej grave estas, ke ĝi malpli altu ol la vivo. Farante verkadon el angulo sub la vivo, oni povas pli bone prezenti humanisman zorgon kaj pli klare elstarigi belon kaj turpon en la homeco. Alie oni povas nur ekskludi popolanojn vivantajn sur la plej suba tavolo kaj kaŭzi, ke la vivo, priskribita en koncerna verko kiom ajn arda, fariĝu surfaca kaj neampleksa. La febla amaso en la socio estas bazo de literatura kreado. Ekzemple, la aidosa vilaĝo en la provinco Henan estas kompona fonto kiun verkistoj devus atenti. La vivstato de tiuj vilaĝanoj rekte spegulos ĉiujn flankojn de la malsupera tavolo en la socio kaj ties literatura arteco neniom paliĝos kompare kun la ĉeffluaj pecoj. Ĝuste nun mi verkas romanon pri la aidosa vilaĝo. La literatura kreado devas liveri mediton. Verkisto devas zorgi homojn, ŝtaton kaj nacian sorton. Kaj literaturaĵo pri subtavolanoj povas pli bone enkorpigi tion. La kulmino de la monda literaturo en la 19-a jarcento venis ĝuste el tio, ke tiamaj verkistoj ĉiam tenis zorgadon al homoj, precipe al subtavolaj popolanoj. Same, se temas pri la latin-amerika literaturo en la lastaj jaroj. La socio estas kreita de la popolo, precipe de la subaj homoj. Tre pokas herooj kaj labormodeloj. Finfine la popolanoj regas la sorton de la socio. Jen kial la literaturo, povanta esti pli alta ol la vivo, devas, eĉ pli grave, fariĝi pli malalta ol la vivo. Lingvo estas la plej grava elemento por formado de romano kaj novelo, Sen bona lingvaĵo oni prefere nenion verku. Romana lingvaĵo ampleksas 3 flankojn kiuj estas graveco de ekzerciteco en lingvo, individueco de lingvaĵo kaj graveco de personeca lingvostilo. Haviginte al si apartan komprenon, verkisto devas jam klopodi por ke lingvaĵo en romano havu personecon. Ankaŭ propra travivaĵo kaj lega spertado decidas romanan lingvaĵon de verkisto. Romana lingvaĵo manifestiĝas multaflanke, ekzemple en lingvosento, strukturo, kompakteco, ritmo, muzikeco kaj mezuro. Se temas pri iu rakonto, malsamaj verkistoj povas esprimi ĝin en diferencaj manieroj. Tamen estas certe nur unu el la malsamaj manieroj, en kiu oni povas plej bone prezenti la rakonton. Ni ricevas malsamajn senton kaj impreson el noveloj de Shen Congwen 1) kaj Lusin 2). Jen bona ekzemplo! Verkisto ja devas apliki sian plej bonan lingvaĵon al verkado, nur tiel li povas lasi stampon al sia romano. Ne estas bona verko sen brila lingvaĵo. Junuloj, kiuj strebas al romanado, devas sin bone ekzerci en la lingvo. Lingve maturiĝinte, ili havos siajn individuecon kaj originalecon, kaj tiam iliaj verkoj konformos al arta kriterio de literaturo."

Yan Lianke, fama verkisto, naskita en la urbeto Tianhu de la meza provinco Henan, 1958; rekrutigita en 1978, komencinta publikigon de verkoj en 1980 kaj nun havanta jam 5-milion-ideogramajn verkojn kies ĉefaj estas romanoj "Purgatorio de Amo", "Sunradioj el Forfluintaj Jaroj", "Dura kiel Akvo" kaj "Suferado", mezlongaj romanoj "Groto de Oro", "Jaro, Monato kaj Tago", "Proksima Loko" , "Vilaĝa Rakonto" kaj "Serĉi Teron".

1) Shen Congwen: Fama verkisto (1902—1988)

2) Lusin: Granda verkisto (1881—1936).

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040