Gao Zhipeng estas blinda muzikisto, kapabla en verkado de tekstoj, komponado, kantado kaj ludado de pluraj muzikiloj. De multaj jaroj li estas persistema pri muziko, nefleksebla kontraŭ la zigzaga vivado kaj malfacile marŝas antaŭen sur la arta vojo.
Jen estas la kanto "Iru el montregionoj" prezentita de Gao Zhipeng. La kanto, de li adaptita laŭ popolkanto de la provinco Shanxi, norda Ĉinio, esprimas lian strebadon al la beleco kaj lian amon al la vivo. "Knabo vagadas tra la lando, en du tagoj plenumas tri-tagan vojaĝon. Mia vojo estas zigzaga, tamen je direkto ne ŝanĝiĝa, poste, ho, estas blua ĉielo kaj larĝa tero, buntaj ĉielarkoj brilas en mia sonĝo."
En la jaro 1974 Gao Zhipeng naskiĝis en popol-muzikista familio en vilaĝo de norda provinco Shanxi, bedaŭrinde je la sesjara aĝo, perdis vidkapablon. Li, 9-jara, eklernis de la patro ludadon de erhuo, dukorda ĉina nacia muzikilo, kaj iom post iom posedis ludarton de pluraj ĉinaj naciaj muzikiloj, kiaj fluto kaj ŝengo. En la jaro 1999 li iris el montregiono al la provinca ĉefurbo Taiyuan kaj tie vizitis blindknaban lernejon. En la lernejo li konatiĝis kun la lerneja estro nomata Sun Jinyan, kiun li nomis poste "lernejestra panjo". La estro rimarkis lian naturdotitan talenton pri muziko kaj kuraĝigis lin iri sur la muzikan vojon.
Retrorigardante la pasintecon li diris:
"Pro kio mi iris el la regiono? De infaneco mi havas idealon kaj fidon: mi ne devas labori tie nur por vivteno. Mi sentas, ke granda entrepreno min atendas. Mi volas esti muzikisto."
Subtenate de la lernejestro, en 1994 Gao Zhipeng komencis verki kanton kaj ĝis nun jam publikigis proksimume cent kantojn kaj gajnis premion plurfoje en landskala konkurso. Nun bonvole aŭskultu la kanton "La stelaro apartenas al vi", verkitan de li en 1997. Per la kanto li gajnis la unuan premion kaj premion pri verkado en la ĉina dua arta prezentado de blindaj lernantoj.
Gao Zhipeng strebis eĉ en sonĝo al vizito al universitato. En la jaro 2000, helpate de diversaj socirondoj, li ekvizitis la Ĉinan Teatran Instituton por lerni komponadon, li do fariĝis la unua blinda studento de la instituto. En kvar jaroj li multege progresis je muzika teorio kaj arta kvalito. En 2004 li diplomitiĝis kun eminenta atingo. En koncerto de propraj verkoj, li, per plurstilaj artaj formoj, ĉiuflanke prezentis siajn muzikaĵojn. La prezentado sentoplena donis al la spektantoj profundan efekton kaj li estis multe aplaŭdata.
Jen estas la de li verkita kaj prezentita kanto "Vivo, aplaŭdinda". "Kiu eraras? Kiu donas al mi multe da sufero? Ne demandu pri eraro, nur mi mem superu la suferon. De la antikveco multaj vivas en fiereco, la kariero plenas de aplaŭdado."
De multaj jaroj, Gao Zhipeng brave vizaĝas al la sorto kaj defias kontraŭ ĝi, kaj per sia varma amo al la muziko kaj vivo, serĉas lumon, serĉas melodion en la koro. En lia kantado ne aŭdeblas veado kaj melankolio, sed plimulte da optimismo kaj espero. Gao Zhipeng diris:
"Mi plendas pri nenio. Mi nur aktive strebas por fari ĉion farendan. Iu demandis al mi: se oni donus al vi lumon dum tri tagoj, kion vi volus fari en la tempo? Laŭ mi, lumo aŭ mallumo jam ne gravas por mi, plej gravas, kion mi volas fari. Mi volas rigardi la vivon kaj kompreni la socion per mia distingiĝa vido. Mi esperas, ke mia muziko servos al aliaj kiel spirita greno."
Fine de la hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu la kanton "Ho, blanka nubo", verkitan kaj prezentitan de Gao Zhipeng. Per poezia lingvo la kanto elverŝas lian amon al la vivo kaj lian aspiron al la estonteco: "Mi deziras fariĝi blanka nubero, fluganta en la blua ĉielo. Mi deziras posedi belan animon, purecan kiel la blanka nubo. Mia idealo altas kiel la ĉielo, flugas en libero." |