china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bonvenon al Pekino – 100 tagoj antaŭ inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-05-14 18:08:44

La 30-a de aprilo estas la 100-a tago retrokalkulate antaŭ la 29-aj Olimpikoj. Jen estas la speciala programero por la tago.

Antaŭ 7 jaroj, tiama prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Juan Antonio Samaranch proklamis, ke Pekino estu la gastiganta urbo de la 29-aj Olimpikoj en 2008. La tuta Ĉinio ekbolis pro tio, oni svarmis sur stratojn, kaj hurais en celebrado. Kiel alilandaj popolanoj en la mondo, ĉinoj kun arda sento al la Olimpikoj, de longe atendas la daton.  

Olimpikoj, socia kaj kultura fenomeno kun longedaŭra historio, estas simbolo de paco kaj amikeco en la mondo kaj estas aprobataj kaj atentataj de diverslandaj popoloj. De la lastaj 7 jaroj, Pekino ĉiam sin preparas por sukcesigi la Olimpikojn. Ni kune aprecu gajan kanton renkonte al la Olimpikoj.

Jen estas la kanto "Sporto-Tuta Mondo". Per melodio moda kaj ritma la kanto esprimas la varman amon kaj atendon de diverslandaj popoloj al la Olimpikoj. "Sporto-Tuta Mondo, bolu la gajeco en tagoj kaj noktoj. Sporto-Tuta Mondo, kaj vi, kaj mi, kaj li, kune malfermu novan paĝon de la Olimpikoj. Flirtu la olimpika flago super ĉiuj urboj, super ĉiuj stratoj. La amo iru sen landlimoj, la koro saltu plenverve."

Proksimiĝas la Pekinaj Olimpikoj, realiĝos la centjara sonĝo de la ĉina nacio. De la lastaj 7 jaroj, la ĉina registaro, kune kun la ĉina popolo, serioze plenumas sian promeson al la tuta mondo. La sinsekve publikigitaj olimpikaj emblemo "ĉina stampilo, dancanta Pekino", talismano Fuwa, medaloj "oro kun inkrustita jado", torĉo "bonaŭgura nubo" kaj similaj, reprezentas la kvintesencon de la ĉina tradicia kulturo, kunfandas la riĉajn esprimojn de la ĉina popolo pri la Olimpikoj.

La 26-an de junio 2005, Ĉinio, sukcesinta en peticiado de Olimpikoj, publikigis al la mondo kortuŝan olimpikan sloganon – "Unu mondo, unu sonĝo". La slogano esprimas la belan deziron de diverslandaj popoloj – havi kune belan hejmĝardenon, ĝui kune civilizaciajn fruktojn, krei man-en-mane la perspektivon. Responde al tio aperis multe da kantoj rilataj al la slogano. Tiuj kantoj vaste kantataj ludas pozitivan rolon por modli la pekinan olimpikan figuron, disvastigi la pekinan olimpikan koncepton kaj entuziasmigi diversajn rondojn.

Nun ni aŭdas la kanton samtitolan kun la slogano "Unu mondo, unu sonĝo". "La Venuso serĉas por mi direkton, flugu la sonĝo, malfermiĝu la koro, la pensfadeno estu mia flugilo. Ĉie estas freŝeco kaj libereco, tie ĉi realiĝu la gloro kaj sonĝo.

En la lastaj 7 jaroj multege ŝanĝiĝis nia ĉefurbo Pekino. Ekstariĝis stadionoj kaj sporthaloj por Olimpikoj unu post alia, tio estas fierinda por ĉiu ĉino kaj surpriza al la mondo. Precipe la nacia stadiono "Birda Nesto" kaj la naĝhalo "Akva Kubo" de sia ekkonstruiĝo altiras al si la atenton de la tuta mondo. Ĉiutage, multaj turistoj ĉinaj kaj eksteraj venas ĉi tien rigardi ilian ĉarmon. Kredeble, post 100 tagoj Pekino sin montros ankoraŭ pli brila. La ĉina popolo atendas percepti kune kun diverslandaj amikoj la olimpikan spiriton, kunĝui la patoson, gajon kaj fierecon alportotajn de la Olimpikoj.

Nun estas la kanto "Ni estas pretaj", prezentita de preskaŭ cent steluloj el la interna loko, Hongkong kaj Aomen de Ĉinio okaze de unu jaro antaŭ la inaŭguro de la Olimpikoj. "Ni atendas tagon post tago, kun ankoraŭ pli arda patoso, krei la plej vastan scenejon, la plej fierindan epokon. Nia tero jam estas preta, malfermu la ekflugan kurejon. La rigardo de la tuta mondo direktiĝu al nia sino. Ni estas pretaj, kuniĝu koro kun koro; ni estas pretaj, kunligu la ĉielon kaj la teron, superu nin mem, gajnu gloran venkon."

Fuwa estas talismano de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Fuwan, kvin kartonaj infanoj, transkomunikas al la infanoj en diversaj lokoj de la mondo amikecon, pacon kaj strebemon, kaj belan deziron de harmonia kunekzisto inter homoj kaj la naturo kaj estas intimaj amiketoj de la infanoj. Ili nomiĝas respektive Beibei, Jingjing, Huanhuan, Yingying kaj Nini. En kunlegado, iliaj unuaj ideogramoj Bei Jing Huan Ying Ni signifas: Pekino bonvenigas vin.

Fine de la programero ni invitas vin apreci la teman kanton pri la 100-a tago antaŭ la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj "Pekino vin bonvenigas".

"Pekino vin bonvenigas, malfermas novan mondon por vi, la ŝvebanta ĉarmo pleniĝas de vigleco. Pekino vin bonvenigas, ĝuu spiradon en sunlumo, kreu novan rekordon sur la flava tero."

Karaj amikoj, ĉe tiu ĉi momento iras la stafetado de la olimpika torĉo. Kvankam la stafetado suferis malfacilon, tamen, la stafetado estas sukcesa, subtenate de pacamaj popolanoj de diversaj landoj kaj subtenate kaj helpate de transmaraj elmigrintaj ĉinoj, ĉindevenuloj kaj ĉinaj studentoj. Kaj plie, el la alta patriotisma entuziasmo de la transmaraj ĉindevenuloj la mondo vidas la fortikecon kaj solidarecon de la ĉina nacio. Karaj amikoj, la hodiaŭa speciala programero finiĝas.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040