china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amkanto el leŭso
(GMT+08:00) 2008-05-15 16:59:17


He Bin

Jen estas la amkanto el la norda parto de la provinco Shanxi, nordokcidenta Ĉinio: "Transiru montetojn unu post alia", prezentita de He Bin, juna kantisto el la provinco. La kanto esprimas la honestan kaj sinceran senton de amanto al amatino.

En la koncerto partoprenis popolkantistoj junaj, mezaĝaj kaj maljunaj. Inter ili estas la 83-jaraĝa kantisto Chai Gen kaj 64-jaraĝa kantisto Bai Mingli, kantisto Wang Xiangrong, titolita kiel kantreĝo en okcidento, mezaĝa popolkantisto Sun Zhikuan, junaj gekantistoj He Bin, Luo Jie, Wan Bei kaj aliaj.


 Bai Mingli

Sinjoro Bai Mingli estas centprocenta kamparano-kantisto kun denaska ora voĉo. Li povas kanti dekojn da diversstilaj kantoj kaj ankaŭ lokajn operojn. Li kombinas muzikajn faktorojn de lokaj operoj en sian kantadon kaj pro tio formiĝis lia propra distingiĝa nuanco. En la koncerto li kantis la popolkanton el norda Shanxi "Pluki ajlopedunklojn", plenan de indiĝeneco.

"Kun korbo mi plukas ajlopedunklojn, trans muro alflugas ora harpinglo. Mi laboras en nia butiko, rigardante ĉarman najbaran junulinon, mi volas viziti vin; se jes, alvenu pli frue, male, la pordo estos fermita."  


Luo Jie

Luo Jie, naskiĝinta en la jaro 1989, estas nova kantstelo por la popolkantoj el norda Shanxi. Kun naturdotita ora voĉo kaj helpo de veteranoj ŝi dum mallonga tempo posedis la kantarton de la lokaj popolkantoj kaj iom post iom formis propran honestan kaj naturan kantstilon. En 2006 ŝi aliĝis al la finalo de "Konkurso de popolkantoj de norda Shanxi" kaj estis honorita kiel unu el "Dek Pintaj Popolkantistoj". Bonvole aŭskultu ŝian kanton "Partizanoj el monto Hengshan".

En la 30-aj jaroj de la lasta jarcento, kamparanoj de norda Shanxi adaptis per tradicia kantstilo grandan nombron da novaj popolkantoj prikantantaj revoluciajn partizanojn. Ja estas tia la popolkanto "Partizanoj el monto Hengshan".

En la koncerto ĉiuj popolkantistoj estis aplaŭdataj. La spektantoj, per la aplaŭdado, ne nur esprimas sian ŝaton al la popolkantoj de norda Shanxi, sed ankaŭ montras aprobon al la kantstiloj de la kantistoj.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la lokan popolkanton "Brutopelisto". Brutopelisto estis speciala profesio en la pasinteco. Dungite, ili pelis sian bruton por longdistanca transportado. Ili ofte iris sur altebenaĵo kaj forigis sian solecon per kantado. Ili estis kaj popolkantantoj kaj dissemantoj de popolkantoj. La kanto spegulas ilian vivon kaj sentimenton.

La kantado de juna kantistino Gong Linna, speciale invitita al la koncerto, estas pensiga. Ŝi kombinas la popolkantan stilon kun la akademia. En ŝia kantado kunfandiĝas la aparta popolkanta nuanco kaj modernaj muzikaj faktoroj. Bonvole aŭskultu ŝian kanton "Vagi ekster okcidentan pasejon".

En la pasinteco, por gajni vivtenon de la familio, malriĉaj kamparanoj en norda Shanxi vagis ekster okcidentan pasejon de la Granda Muro. La kanto kun lakona kaj orelplaĉa melodio spegulas la pasintan mizeran vivon kaj sinceran amon de la lokanoj. "Franjo larmas menciante vagadon okcidenten de la amanto, ekkaptante lian manon petas, ke vi foriru doninte promeson de revena tempo."


Luo Cuili

Luo Cuilian estas unu el la dek pintaj popolkantistoj de la provinco Shanxi. Ŝia kantado plenas de densa indiĝena stilo kaj estas aprobata de fakuloj. En la koncerto ŝi kantis en pura dialekto de la norda Shanxi la popolkanton "Ĉe Tridek-Lia Vilaĝo".

Temas pri rakonto okazinta en la Tridek-Lia Vilaĝo de la gubernio Suide de norda Shanxi. La kvara franjo estas progresema kaj brava kampara knabino. Ŝi rompis katenon kaj malhelpon de konservativuloj kaj amas la Trian Fraton. La melodio estas larĝa, glata kaj milda kaj esprimas la senton de geamantoj ĉe adiaŭo.

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigis al vi kelkajn programerojn el la kant-koncerto "Kanto el leŭso", okazinta antaŭ nelonge en Pekino.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040