china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Reprezentanto de "Kanajla Literaturo"
(GMT+08:00) 2008-05-29 08:08:14

Kio estas kanajla literaturo? Literaturo, formita de kanajloj aŭ apaĉoj? Mi ne scias. Pardonon! En la lastaj pli ol 20 jaroj, oni laŭdis aŭ riproĉis iun kiel reprezentanton de la "kanajla literaturo". Kiu do? Wang Shuo, naskita en 1958. Li abiturientiĝis en 1976 kaj... kaj li mem sincere blagis, "Mi trafis 3-jare naturan katastrofon en la daŭro de korpa kreskado, la kulturan revolucion en la periodo de edukado. Jen, ĉiuflanka kakotrofio! Nenia kapablo. Mi konas supraĵe nur milojn da ideogramoj. Aspiro majesta, talento modesta. Destine do, ke mi pompu neniom tutavive, sed restu ŝtona skabelo por aliaj uloj. Tamen parco ne venis. Sekvis nur socia metamorfozo (la reformado kaj malfermo). Por gajni colon da starloko en la estonteco, mi barakte min levis el marĉo kaj komencis lukti per inko kaj skribilo."

Ĉefaj romanoj de la "kanajlo": "Ĝuu Almenaŭ Momenton antaŭ Morto", "Redakciaj Rakontoj", "Obstinulo", "Mi Estas Via Patro", "Ŝajna Belo", "Duone Estas Flamo", "Ferocas Bestoj" kaj aliaj. Pleje admirata estas la romano "Ferocas Bestoj", en kiu la aŭtoro priskribis, en maniero facila, humura kaj pleniga per knabaj radioj, ĉiutagan vivon de grupo da geknaboj en la tempo de la tiel nomata granda kultura revolucio. Tiuj herooj zorgis nur kiel kontakti samspecajn ulojn kaj knabinojn. Tiu grupo ofte luktis kontraŭ alia bando. La aŭtoro vidigis neniajn obskuron kaj traŭmaton el tiu revolucio. Poste reĝisoro Jiang Wen (1963- ) adaptis la romanon al ekrano kaj donis tian titolon, "Tagoj Plenaj de Sunaj Radioj".

Kaj la plej multe legita estas la verko "Duone Estas Flamo". Fakte kiel romano ĝi apenaŭ menciindas. Temas nur pri skandaloj similaj al sociaj novaĵoj publikigitaj en ŝimanta revueto. Kaj la lasta duono de la romano estas plene malsukcesa. Kion signifas aldono de piedo al serpento? Oni komprenos leginte la romanon! Sed vi ne povas legi ĝin en la ĉina lingvo, ĉu ne? Foje post kulta ofero, iu riĉulo en la regno Chu (841 a.K.—221 a.K.) degne donis tason da vino al parazitoj. Ili trovis la vinon ne sufiĉa al ĉiuj kaj, post interkonsiliĝo, decidis konkuri per desegnado de serpento – nu, kiu la 1-a finos desegni serpenton surtere, tiu prenu la vinon. Iu rapide plenumis kaj, rimarkinte, ke la aliaj ankoraŭ klopodas, intencis paradi kaj volis aldoni piedojn al sia serpento. Apenaŭ li vidigis unu piedon, alia parazito, fininte la serpentan bildon, kaptis la tason. "Serpento estas senpieda. Kial vi donis piedon? Ĝi do, ne serpento!" Poste "serpenta piedo" fariĝis idiomaĵo pri io superflua kaj sensenca, kiel "balasto" en Esperanto. Sed kiel Wang Shuo, la "kanajla" reprezentanto, apologiis por si?

"Blasfemo, mia propraĵo! Nun ĉiuj povas libere paroli. Kial ne ankaŭ mi? Mi ne zorgas ies mienon. Mi faras kion mi volas! Neniu altrudu sin! Al neniu mi apogas min. Ek al kio plaĉas! Mi, ja ja, hundaĉo kapabla boji kaj jelpi. Nun mia retejo okupas mian 100-procentan energion. Eble post kelkaj jaroj mi relanĉos. Hm, tiam diplomitos la nunaj studentoj. Tiam ili, eble, perdus intereson pri miaj verkoj. Kio gravas?"

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040