china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pri Sloganoj
(GMT+08:00) 2008-05-30 08:16:48

Kion ajn mi faras ekstere, ĉu vojaĝon, ĉu intervjuon, ĉu ion alian, mi trafas sloganojn, aŭ grandajn, aŭ etajn, aŭ atenteme faritajn, aŭ libere skribitajn. Iuj el la sloganoj ludas avertan rolon en iu laboro, dum aliaj atentigas iun problemon aŭ esprimas intencon de komercisto. Slogano estas ankaŭ marko de iu loko.

Pingyao estas gubernia urbeto kiu, kun longa historio, plej bone konservas primitivan fizionomion. En la lastaj jaroj turistoj pli kaj pli multiĝis. Kiel pli longe restigi ilin? La antikva urbeto havas propran saĝon. Fine oni vidas tian frapfrazon, "Tera lito, brodita litaĵo, klimatiza aparato, higiena banujo". Sume 8 vortoj, kiuj jam ĉion ampleksas. Nu, noktu ĉi tie!

Antaŭ multaj jaroj mi vidis tian sloganon en Xinhua-librejo de iu provinco kiun mi, tre bedaŭrinde, ne povas rememori, "Riĉaj legu librojn kaj kleraj riĉiĝu!" Slogano tre loga kaj ankaŭ filozofia. Mi ekpatosis.

Antaŭ nelonge, kiam mi levis la kapon, miaj okuloj trafis tian sloganon, alte pendantan super granda magazeno, situanta en ĉefa strato de provinca ĉefurbo, "Popolanoj diras ion el la koro; ili timas mankon ne de la laboro, sed de popolama, bona direktoro". Tre aŭdace turni lancan pinton al gvidantoj en la urbo. Certe la magistrato tre atentas babili kontraŭ malversacio kaj korupto kaj instigas, ke civitanoj faru kontroladon kaj, rimarkinte ion, donu denuncon. Kaj mi trovis motivon ekŝati tiun provincan ĉefurbon.

Loĝante en Pekino, mi vidas multe pli da frapfrazoj kaj devizoj. Eĉ tiajn vortojn sur la malantaŭa vitro de aŭto, "Bonvole ne malpaciencu nek eksplodu, ĉar mi estas novico!" aŭ "Mi estas pudorema. Ne kisu min!" foje "La kapo malnova, la manoj novaj" – tre amuze. Ĉu ŝerco? Mi proksimiĝis al tiu aŭto. Ja estas oldulo! Glimas regioneca humuro de pekinanoj. Jen kia la maljunulo, jam pli ol 70-jara! Li certe havas la kapon "malnova", do olda kiel la tuta organismo; la manoj "novaj" pro tio, ke antaŭ nelonge (eble antaŭ unu monato aŭ duona jaro) li ellernis la stiradon. Sed por ke similaj vortoj ne distru ŝoforojn, koncerna departemento difinis, ke ĉiu novico gluu sur la malantaŭa vitro de sia limuzino nur la vorton "Praktikado". Certe ĉi tio estas pli bona.

Foje mi vizitis pejzaĝan parton sur la Feniksa Monto de Pekino. Dume mi tre aprezis grandiozecon de jena slogano: "El unu arbego oni povas fari milionon da alumetoj, per unu alumeto oni povas pereigi milionon da arbegoj". Plaĉas ankaŭ reklama slogano, kiun mi vidis antaŭ nelonge ĉe vilaaro en la antaŭurbo de Pekino: "Ankoraŭ nenio superas imitadon!" Ĉu vere?

Verkisto ofte atentas bagatelojn en la ĉiutaga vivo. Legante diversajn sloganojn oni povas trovi la vivon tre kolora kaj varitona. Cetere, ili servas kiel balzamo kontraŭ monotoneco kaj enuo, se oni remaĉas ilin.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040