china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Benefica prezentado pri savado kontraŭ tertremo
(GMT+08:00) 2008-06-02 17:04:31

La 12-an de majo okazis fortega tertremo en Wenchuan de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan. Ĉinaj aktoroj tuj ekagis, kaj vespere de la 14-a okazigis grandskalan benefican prezentadon en Pekino. Preskaŭ cent steloj prezentis programerojn por kolekti monon al la plagita Wenchuan kaj apelaciis, ke ankoraŭ pli da personoj donu helpon al la plagitaj popolanoj.


Mao Amin

Nun vi aŭskultas la kanton prezentitan de kantistino Mao Amin en la vespero. "Ni adiaŭas la antaŭvesperajn stelaron kaj sonĝon kaj ĉiuj tenas en la koro esperon. Ni esperas, ke la vivo kreos miraklon; ni esperas, ke amo varmigos vian animon; ni esperas, ke la ĉielo estos pura eterne; ni esperas, ke la mondo estos paca kaj kvieta. Kaj morgaŭ ĉiuj amikoj ridetos."

El inter la steloj multaj je la unua tempo oferis monon por la plagitaj popolanoj.

Fama kantistino Tian Zhen ege atentas koncernajn raportojn pri la tertremo. Ŝi estas kortuŝita de la nefleksebleco kaj amo de la ĉina popolo antaŭ la katastrofo. En la vespero Tian Zhen diris emociite:

"Plagitaj amikoj en Sichuan, mi estas Tian Zhen. Antaŭ ĉio mi esprimas funebron al la viktimoj; samtempe kun tio mi ankaŭ esperas, ke vi estos reviglaj por rekonstrui la hejmĝardenon. Mi ankaŭ kredas, ke la fekunda Sichuan certe fariĝos ankoraŭ pli bela."

Jen estas la kanto "Vera amo, senlima" prezentita de Tian Zhen. "Fidi vin estas mia eterna penso, estas senfina por vi mia amo. Por la fido mia koro zorgas mian rigardon, per amo mi varmigas vian rideton."

En la benefica prezentado partoprenis ankaŭ artistoj el Hongkong kaj Taiwan de Ĉinio, ekzemple, Taiwan-a fama parolistino A'ya. Ŝi diris, ke samlandanoj en Taiwan ege zorgas la fortegan tertremon.

"Samlandanoj en Taiwan ege zorgas la savadon. Multaj amikoj demandis al mi per elektronikaj mesaĝoj pri la situacio kaj kiel helpi la plagitajn lokojn. Multaj amikoj el Taiwan kontribuis monon. Mi diris al la amikoj en la plagitaj lokoj, ke ni ĉiuj vin subtenas. Kvankam neniu esperas katastrofon, tamen, ĝi jam okazis, tial ni disvolvu nian obstinecon. Ni klopodu!"


Zhang Xinzhe (maldekstre)

Kantisto Zhang Xinzhe el Taiwan prezentis kanton "Amo" kaj esprimis zorgon kaj bondeziron al la plagitaj popolanoj. Li diris:

"Amikoj el la plagitaj lokoj, mi estas Zhang Xinzhe. Vi memoru, ke la amikoj de la tuta lando kaj de la tuta mondo vin zorgas. Tenu esperon. Ni ĉiuj esperas, ke vi ĉiuj estos sekuraj kaj sukcesaj."

Nun estas la kanto "Preĝu", prezentita kune de multaj artistoj pri filmo kaj televida programo. Per sia voĉo ili esprimas la koron de la plagitaj popolanoj konkeri malfacilojn kaj rekonstrui la hejmlokon.

En la vespero multaj artistoj kun sichuan-a deveno esprimis per sia prezentado sopiron kaj bondezirojn al la hejmlando. Fama aktorino Liu Xiaoqing el la provinco Sichuan rakontis zorgon al la samlokanoj kaj kuraĝigis ilin per dialekto de Sichuan:

"Karaj samlokanoj, mi ege sopiras al vi. Vi estu persistemaj. Ĉar mi scias, ke Sichuan-anoj estas plej diligentaj kaj bravaj, plej neflekseblaj. Konkeru la malfacilojn, rekonstruu la hejmlokon. Vin subtenas la tutlanda popolo kaj la popoloj de la tuta mondo."

Kantistino Li Yuchun ankaŭ el Sichuan kuraĝigas la samlokanojn per la kanto "Knaboj de Ĉinio". La kanto esprimas la fortan fierecon de ĉinaj knaboj. "Se la knaboj estas fortaj, ankaŭ Ĉinio certe estas potenca. Ĉi tie estas kvin-mil-jara kulturo, cirkulas miraklaj legendoj. Malkaŝeblas la forto el saĝo, kiu flugas kiel drako portante senliman sonĝon kaj esperon."

La vespero finiĝis en la prezentado de la kanto "Morgaŭo, ankoraŭ pli bela" kantita de ĉiuj partoprenantaj aktoroj de la vespero.

"Prezentu vian entuziasmon, etendu viajn manojn; nia ridado estu plenplena de juneca fiereco, ni atendu la morgaŭon ankoraŭ pli bela."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040