china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Estro de pekina muzeo pri civilizacio de antikva ceramikaĵo (foto)
(GMT+08:00) 2008-06-03 16:42:35

Karaj retlegantoj, antaŭ 11 jaroj en Pekino, malfermiĝis muzeo pri civilizacio de antikva ceramikaĵo al la publiko. Kiel unu el privataj muzeoj en la interna loko de Ĉinio, la muzeo estas atentata de la ĉina relikva kaj muzea rondo. Post 11 jaroj, Lu Dongzhi, estro de la muzeo, ĉiam persistas en la origina konvinko. Nun ni rakontu pri Lu Dongzhi, estro de pekina muzeo pri civilizacio de antikva ceramikaĵo.

La muzeo situas en kvieta strateto en suda Pekino. Antaŭ domo de la muzeo, estas malhele verdaj pinoj kaj regas herboj en la muzeo-konstruo. Ĉio ĉi tio estas simpla, antikveca kaj serioza, same kiel antikva ceramikaĵo. Najbare de la muzeo estas varma parko kaj homamasoj, pro tio loko de la muzeo aspektas pli silenta kaj kvieta. Hazarde unu aŭ du homoj eniras la muzeon por fari aprecadon. Pri tio, Lu Dongzhi trankviliĝas. Li diris, ke li firme gardas la muzeon en soleco.

"Mi ĉiam observas tian principon, t.e. gardo en soleco aŭ izola marŝo. Unuvorte mi agadas laŭ mia direkto. Tio kuŝas en mia obstina temperamento. De antikvece sukceso dependas de obstineco kaj persisteco. Precipe pri tia speciala muzeo, ĝia bona funkcio dependas de konvinko kaj kultura juĝado."

La pekina muzeo pri civilizacio de antikva ceramikaĵo estas plej profesia privata muzeo ĝis nun en Ĉinio kun plej multaj konservaĵoj. Ĉirkaŭ 3 000 relikvoj kun koloraj ceramikaĵoj en neolitiko antaŭ kvinmil jaroj kaj ceramikaĵoj de la dinastio Tang en la 10-a jarcento formas preskaŭ kompletan historion de ĉina antikva ceramikaĵo.

En la jaro 1997 en Ĉinio troviĝis 4 privataj muzeoj kaj la pekina muzeo pri civilizacio de antikva ceramikaĵo estas unu el ili. Tiam fakuloj surpriziĝis pri lia konservo. Rememorante li diris:

"Farinte viziton al la muzeo, multaj fakuloj estis surprizitaj. Tiam mi estis 35-jara, laŭ ili, la muzeo estas tiel profesia kaj tio estas malfacile akirebla por tiel juna homo. Feliĉe mi havas sufiĉe bonan edukitecon kaj povas funkciigi la muzeon."

Enhavoriĉa konservo kaj profesia konserva koncepto de Lu Dongzhi dependas de lia granda interesiĝo al ĉina tradicia kulturo kaj de lia persistema temperamento.

En la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉinaj gejunuloj sopiris eniri universitaton por realigi individuan idealon. Bedaŭrinte Lu Dongzhi ne kvalifikiĝis al universitato pro malsano kaj tio estis peza bato al li. Deinfanaĝo Lu Dongzhi ŝatis literaturon kaj arton, do li decidis klopode fari memstudon por realigi idealon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040