Ĉu aliaj homoj havas ciklon de humoro en la jaro, mi ne scias. Apenaŭ eniĝinte aŭtunon, mi sentas ĉion teda, deprima kaj sombra. De la lastaj tagoj, mi povas nur mekanike plenumi oficon, dum malpleno regas en la cerbo kaj tio fortigas al mi triston kaj panikon, tiel ke en nokto mi ofte vekiĝas el teruro. Ŝajnas, ke la vetero estas tia, kia mi. Post aŭtuniĝo ĝi restas seka kaj varma. Vidu, jam aperas malhela nubo kaj blovas vento! Sed nenioma pluvo! Post longa prokrastado, fine, la ĉielo disverŝas akvon, ho ve, nur kelkajn gutojn!
Ĉi-nokte mi turniĝas plu en lito. Subite io penetras al mi en la orelojn. Krietoj de aŭtunaj insektoj. Komence la sonoj ŝajnas korbatoj, ritmaj, ondetaj kaj rapidaj. Post atenta aŭskultado mi jam povas distingi ilin. Iuj ĉirpoj venas el doma angulo, dum aliaj tra pordo; apenaŭ tiu sub antaŭa fenestro ĉesas, alia leviĝas de sub malantaŭa. Aŭdiĝas subite stranga krieto, kiu oblikve sin pafas de unu angulo al alia, kun aroganteco kaj parademo.
Ho, fine vi ĉiuj venas! Unufoje en ĉiu jaro, mi pie akceptas la insektan donacon.
Plej bone, ke nokte oni promenu sur interkampa pado. Palas la luna lumo kaj friskas aŭtuna roso. Sin sterninte sub viaj piedoj, nebulo pli kaj pli malproksimiĝas, post nelonge atingas monton kaj, kvazaŭ blanka ŝalo, ĝin envolvas. Baldaŭ ankaŭ rivereton, kiu do, ellasante laktecan vaporon, sin levas ĝis la ĉielo kaj tiel pendas kiel leĝera muslino. La tuta vasto plenas de insektaj krioj, kiuj, jen dispecigataj, jen grandiozaj, ŝtopas per si la spacon inter la tero kaj ĉielo. Dronante en maro de tiaj sonoj, mi ne havas plu ideon, sed sentas naskiĝi ian forton, elastan kaj potencan, kaj ŝveli en la koro. Liutas miaj piedoj, sekve ĉio mortas ĉirkaŭ ili; sed apenaŭ la paŝo haltas, tumulto denove viglas, jam en alia ritmo, kaj ŝajnas al mi, ke la insektoj multe pli pasias.
Streĉiĝas miaj oreloj, kiujn trafas sonoj el tintiloj oraj, arĝentaj kaj jadaj, nombrantaj cent milojn, miksitaj, interfrapaj kaj karambolaj. Rozario kaj grapolo da tintoj, tembre diferencaj, propre karakterizitaj, tiom ĉarmaj, ke mi ne povas priskribi ilin per vortoj. Unufraze, jen impona koruso pri ovacia gajo en la insekta mondo. Ja ja, ili saltante kantas, kantante karnavalas, karnavalante sin interrigardas kaj dancas, sinforgese, senĝene kaj energie – ili tute ne scias, ke la aŭtuno pli kaj pli profundas, frosta vento abruptas kaj ilia vivo proksimiĝas al sia fino.
Vere la insektoj ne scias la veron? Ankaŭ ili estas vivoj. Ili instinkte agas, regate de biologia horloĝo en la organismo? La natura leĝo, posedita de iliaj prapatroj, herediĝas kiel kodo, de generacio al generacio.
Des pli orgiu antaŭ finiĝo de la vivo!...
Kaj mi, min spronu! Ek! |