"Preterirante forkonduki ŝafon" signifas eksteratendan profiton, aŭ gajni ion ne pagante energion, por kio necesas multe da energio en alia okazo. Ĝenerale dirite ĝia esenco estas malestimiga. Rilate al milita afero la taktiko simbolas, ke oni gajnis eksteratendan frukton laŭ la cirkonstanco. Tiaj ekzemploj ja estas tre multaj ĉu en la antikveco aŭ en la nuna tempo, ĉu en Ĉinio aŭ en aliaj landoj. Ni donu unu el ili.
Itala faŝista gvidanto Benito Mussolini sonĝis restaŭri la Roman Imperion kaj fari Mediteraneon interna lago de Romo. Eksplodis la dua mondmilito, li opiniis tion bona ŝanco; tamen li ankaŭ klare sciis, ke li mem ne kapablis preni rezolutan agadon kontraŭ Britio, kiu okupis superecan pozicion ĉe Mediteraneo. Li do sin turnis al la malfortaj landoj apud Mediteraneo. Li intencis ilin konkeri je unu atako, per la itala milita forto. Li elektis Grekion. Laŭ li, Grekio estis malgranda lando sen forta batalkapablo. Li do ordonis la armeon ataki Grekion en difinita tempo.
La 28-an de oktobro 1940 ordonite de Mussolini, la itala ambasadoro al Grekio donis noton al la greka ĉefministro, postulante, ke Grekio liveru al la itala armeo konstantan garnizonejon por teni la neŭtralecon de Grekio. La greka ĉefministro kategorie rifuzis la italan fortan noton kaj tuj faris tutlandan mobilizadon kaj firme oponis kontraŭ la invado de la itala armeo. Kvankam la stabejo de la itala armeo opiniis, ke la itala armeo ne povos rapide venki la grekan armeon, tamen Mussolini ankoraŭ senprokraste ordonis ĝin ataki Grekion. Du italaj fintaj divizioj lanĉis la unuaj atakon kaj nur kelkajn tagojn poste estis obstrukcataj de la greka armeo. La itala armeo batalis kelkajn tagojn tamen akiris neniun venkon kaj plie, suferis seriozan perdon. Post semajno greka mobilizita helpa trupo atingis la batalkampon, la itala armeo ne povis ne retiriĝi al la elira pozicio pro malvenko. Profitante la venkon, la greka armeo reatakis kontraŭ la itala armeo kaj kaptis ĝian fortreson en la postfronto. Por eviti sieĝ-ekstermon, Mussolini ne povis ne cinike peti helpon de la hitlera Germanio kaj per germana helpo konservis la restantan trupon. Dume, Germanio, helpante Italion, okupis la grekan teritorion, fortiris la "ŝafon" deziratan de Italio. Kompreneble tio estas maljusta milito.
En la antikveco de Ĉinio oni diris: "Lerta militisto ne perdas favoron kaj ne hezitas antaŭ bonŝanco." En praktikado la taktiko "Preterirante forkonduki ŝafon" signifas trafi malzorgon de la malamika flanko en moviĝado, kapti ĝian malfortaĵon kaj tiel gajni ankoraŭ pli grandan venkon. En la taktiko, supraĵe rigardate "forkonduki ŝafon" estas nur hazarda improviza ago, t.e., oni vidis ŝafon kaj ĝin forkondukis. Fakte, por forkonduki alies ŝafon necesas projekti apartan taktikon, por ke la malamika flanko malkaŝu sian malfortaĵon. La tiel nomata "preteriri" rezultiĝas el diligenta cerbumado. Tial, la taktiko "Preterirante forkonduki ŝafon" ne estas facile praktikebla.
En la moderna komerca konkurenco, estas tia ekzemplo. Tamen oni ofte prenas ĝin kiel nejustan profiton. Do la taktiko alportas damaĝon al la persono aŭ institucio praktikanta la taktikon. En la moderna ĉina lingvo, oni uzas ĝin por esprimi, ke en solvado de iu grava problemo, oni pretervole solvis ne kompakte rilatan kaj ne gravan problemon. En tio iom ŝanĝiĝis la esenco ol tiu originala. |