china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Por patrinoj kaj infanoj – simfonia benefica prezentado
(GMT+08:00) 2008-06-13 18:03:52

Karaj amikoj, la fortega tertremo en Sichuan dolorigas la koron de ĉinoj. Por helpi la plagitajn popolanojn, precipe la patrinojn kaj infanojn, la 22-an de majo okazis en Pekino simfonia benefica prezentado.

"Ni leĝere levas vian vizaĝon, forviŝas viajn larmojn. Nia koro ĉiam estas por vi, vi ne estas unuopaj." La kanto "La mondo estu plenplena de amo" malfermas la kurtenon de la simfonia koncerto "Por patrinoj kaj infanoj".

La simfonia benefica prezentado "Por patrinoj kaj infanoj" estas funkciigita kune de la ĉina Ŝtata Komitato pri Loĝantaro kaj Naskolimigo, Ĉina Fonduso por Disvolvo de Simfonio, Ĉina Loĝantara Fonduso kaj aliaj. Prezidanto de la Konsilantaro de la Ĉina Fonduso por Disvolvo de Simfonio sinjorino Guo Shan konigis, ke la temo de la vespero estas "Por patrinoj kaj infanoj". Ŝi diris:

"La plej zorgataj estas la infanoj en la plagitaj lokoj de la provinco Sichuan. Multe da viglaj infanoj palpebrume malaperis. Ege dolorige! Patrinoj perdintaj infanojn falis en malĝojegon, ankaŭ la pura rigardo de knaboj, ĉio ĉi profunde kortuŝas nin ĉiujn. Tio ja estas amo el la profundo de la animo."

Reĝisoro de la vespero sinjoro Huang Yong esperas esprimi dank' al la benefica prezentado la sinceran zorgon al la plagitaj popolanoj, precipe al la patrinoj kaj infanoj. Li diris:

"La benefica prezentado prenas "Por patrinoj kaj infanoj" kiel sian temon, pere de simfonio kaj kantado, montras sinceran zorgon al la plagitaj popolanoj, precipe al la patrinoj kaj infanoj, esprimas la firman konvinkon "ĉiuj unuiĝu" kaj "la unueca volo fortreson formas", kaj la humanisman spiriton: ĉiuj subtenu la suferantojn, diversaj socirondoj oferu amon por helpi la plagitajn popolanojn en rekonstruado de la hejmloko."

Jen estas simfonio "Kanto pri ruĝa flago". La komponisto prenis "Nacia Himno", "Ruĝas la Oriento" kaj "Internacia" kiel muzikajn materialojn kaj kreis la temon "kanti pri ruĝa flago", kaj per simboleco kaj populara klara muzika lingvo esprimas la varman amon kaj fidelecon de la ĉina popolo al la patrolando.

Nun vi aŭdas la kanton "Flava Rivero" kantitan de juna kantisto Sun Li. "Flava Rivero, lulilo de la ĉina nacio. De vi fontas la kvin-mil-jara antikva kulturo; kiom da herooj aktivadis ĉe vi. Flava Rivero, per la fiereca animo, elkonstruis la ŝirmilon de nia nacio. De vi nutrate, la granda spirito de nia nacio disvolviĝas kaj kreskas. Heroaj gefiloj de la patrolando lernos de vi kaj fariĝos granda kaj fortika kiel vi!"

Intervjuate Sun Li diris al nia raportisto, ke li elektis la kanton por la vespero pro tio, ke la ĉina patrineca rivero la Flava Rivero povas kunigi la forton de la tutlanda popolo. Li diris:

"Ni ĉiuj scias, ke la kanto 'Flava Rivero' estas elektita el la 'Ĥoraĵo pri Flava Rivero', verkita en la plej danĝera tempo de nia nacio. Ĝi kunigas la fidon kaj konvinkon de la tutlanda diversnacieca popolo por venki malamikon kaj konkeri malfacilon. Mi kantas tiun ĉi kanton ĉe tiu ĉi momento, esperante kunligi la koron de la tutlanda popolo, unuiĝi kune kaj venki malfacilon."


Fan Jingma

En la vespero fama tenorulo Fan Jingma prezentis "Panjo en kandela lumo" kaj "Rekviemo", kiuj komunikas la profundan zorgon al la patrinoj kaj infanoj en la plagitaj lokoj kaj estas forte eĥitaj de la tuta spektantaro. Bonvole aŭskultu la de li prezentitan kanton "Panjo en kandela lumo".

En la vespero institucioj pri loĝantaro kaj naskolimigo, neregistaraj organizoj, entreprenoj kaj individuoj oferis monon je pli ol 40 milionoj da juanoj de renminbi. Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de la Tutlanda Virina Federacio sinjorino Gu Xiulian apelaciis, ke la patrinoj en la tuta lando ekagu, faru ĉion eblan kaj oferu amon al la patrinoj kaj infanoj en la plagitaj lokoj.

Jen estas la kanto "Mi kaj mia patrolando", prezentita de sopranulino Zheng Yong. Per lirika melodio la kanto esprimas la sincerecon kaj prikanton al la patrolando. Zheng Yong diris, ke en provado ŝi kelkfoje larmis pro emociiĝo. Ŝi diris:

"La teksto de la kanto estas tre bona kaj mi ege ŝatas la kanton. En tiu ĉi momento ĝi ankaŭ povas esprimi nian senton. Ni staras kune kun la patrolando kaj niaj patrinoj, kaj certe venkos la katastrofon. Ni esperas, ke la gefratoj en la plagitaj lokoj ne deprimitiĝos, nia patrolando kaj tiel multe da popolanoj staras ĉe vi, vi certe venkos la malfacilon."

La vespero finiĝis en simfonia ĥoraĵo "Oferi amon". "Tio ja estas alvoko de la koro, ofero de la amo; printempa zefiro de la mondo, fonto de la vivo; ĉi tie ne estas sableco por la koro, ne estas dezerto por la amo, regresiĝos eĉ la Parco, floradas feliĉa floro; se ni ĉiuj oferas amon, la tero fariĝos bela mondo!"

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040