Xu Guixiang, naskita decembre de 1959, en la gubernio Huoqiu de la provinco Anhui, estas armea verkisto. En la lasta monato de la jaro 1978, li aniĝis al la popola armeo. Poste li vizitis la Artan Instituton de la Liberiga Armeo kaj, en 1991, diplomitis el ĝia literatura fakultato. En 1994 oni sendis lin kiel redaktoron en la Liberig-Armean Eldonejon. Nun li laboras kiel direktoro de sciencteknika redaktejo de la Ĉina Verkista Asocio. Sekve ni konigu pri premioj donitaj al li!
En 1992, premio pri eminenta verko, pro romanoj "Senĝena Marŝado" kaj "Glata Trajektorio", kiu lasta estis adaptita de Aŭgusto-unua Studio al ekrano en 1995 kaj gajnigis premion donitan de la ĉina registaro; poste, la 7-a literaturarta premio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo dank' al romano "Finala Batalo"; la 9-a premio pro romano "Altangulo"; la 10-a, pro "Ĉielo de Historio"; la 6-a Maodun-Literatura premio per romano "Malgraŭa Milito".
Estante kompetenta armeano, Xu Guixiang tamen malkaŝis, "Mia plej granda sonĝo estas fariĝi kamparano." Verkinte tiom da romanoj pri milito kaj armea aktivado, li konfesis, ke li esperas havi parcelon por mem fari plugadon, semadon, akvadon, sterkadon kaj sarkadon. Ho, tiom da adoj!
"Farante analizon al perioda prosperiĝo de primilita literaturo, oni devas ligi ĝin kun tiama psiko de la nacio. La evidenta karakterizaĵo de armeaj romanoj estas tio, ke ili temas ĉefe pri viroj kaj herooj. Kaj ĉi tio respondas al tia psiko. Tamen ne ĉiam tiaj restas la valorkoncepto, historia koncepto kaj milita. Sekve aperas novaj esprimmanieroj kaj rakontadstilo. Fine la homeco pli kaj pli leviĝas kaj oni turnas pli grandan atenton al malsimplo de la homeco, socia atributo, familieco, amikeco kaj amoro en individua vivo. Grave do, kiel oni modlu novajn figurojn en la primilita verkado. Kreante tipan figuron, mi havas la fundamentan motivon, ke tio estu homo. Mi do laŭeble evitas specigon de homaj figuroj. Verkante la romanon 'Ĉielo de Historio', mi tre atentis ĉiun homon en ĝi. Mi provis skribi la 2 militantajn flankojn sur la tavolo de homo, preterlasante neniun detalon. Plaĉas Dentegulo Jiang (heroo en la romano, tiel titolita pro tio, ke li havas du grandajn kaj elstarajn incizivojn) ĝuste pro tio, ke oni vidis la tutan procezon de lia kreskado el malfortulo en potencan homon. Kredinde. Sed, se temas pri mi mem, mi ne emas famiĝi. Mi amas kvieton. Jen kial mi volas fariĝi kamparano. Mi tre deziras vilaĝan vivon. Aliflanke, parolu ne verkisto, sed lia laboro. Estas ne malbone akiri premion. Tamen plej gravas respondeco kaj devosento. Oni respondecu al la nacio, historio kaj si mem." |