china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Yu Jiulin, juna aktoro de opero Kunqu (foto)
(GMT+08:00) 2008-06-23 17:54:54

Karaj retlegantoj, la opero Kunqu havas honoran titolon kiel "patrino de operoj" en Ĉinio. La sursceneja arto kun pli ol 600-jara historio estas buŝa kaj nemateria kultura heredaĵo de la homaro. En la hodiaŭa programereto, ni rakontu pri juna aktoro de opero Kunqu Yu Jiulin. De la jaro 2003 Yu Jiulin petas instruadon por lerni repertuaron de opero Kunqu "Peonia Pavilono" kaj ĝis nun surscenejiĝis la repertuaro, kiu estas prezentita de li, 140-foje. Li ankaŭ gajnis Umefloran Premion---plej altan premion en la ĉina opera rondo. Yu Jiulin diris, ke lia volo estas heredi la arton kun longtempa historio.

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas peco de "Peonia Pavilono", kiu estas prezentata de Yu Jiulin. La repertuaro adaptita laŭ ĉina klasika programero, rakontas tragedian amon de klerulo Liu Mengmei kaj fraŭlino Du Liniang. En la repertuaro, Yu Jiulin ludas rolon de Liu Mengmei.

Yu Jiulin estas aktoro de Teatro de Opero Kunqu en Suzhou de Jiangsu. Antaŭ kelkaj jaroj, same kiel aliaj homoj, li ne alte taksis disvolviĝon de la opero Kunqu. Tiam estis malmultaj spektantoj de la opero Kunqu, teatro estis neprospera kaj klasikaj repertuaroj ne estis atentataj. Kelkaj komercistoj eĉ ne akceptis ilian prezentadon en teatro kaj ili devigite faris prezentadon por turistoj en pitoreskaj pejzaĝoj.

En la jaro 2002, fama erudiciulo de Taiwan sinjoro Bai Xianyong venis al la Teatro de Kunqu de Suzhou kaj esperis kune kun la teatro revigligi la operon Kunqu. La du flankoj planis kamerai repertuaron "Peonia Pavilono" kaj ĝia stilo celas komformi al gusto de nunaj junuloj. Sorto de Yu Jiulin ŝanĝiĝis pro tio: Bai Xianyong elektis Yu Jiulin kaj deziris, ke li ludu ĉefrolon de la repertuaro.

Por bone prezenti la klasikaĵon de la opero Kunqu, Yu Jiulin petis instruadon de majstro Wang Shiyu. Yu Jiulin ankoraŭ klare memoris tiaman staton:

"Tiam mi tre emociiĝis. Instruisto Wang estas elstara veterano en la rondo de opero Kunqu kaj estas tre feliĉe, ke mi havis bonŝancon por peti lian instruadon. Tiam li serioze observis min, same kiel en elekto de aktoro, mi sentis, ke li estas kontenta pri mia korpa kondiĉo, tial li konsentis helpi al mi fari provprezentadon."

Laŭ ĉina tradicio, oni devas okazigi ceremonion por peti instruadon. Kvankam ne okazis tia ceremonio pro urĝeco, tamen instruisto Wang ankoraŭ serioze kaj zorgeme donis instruadon, kiel li parolu kaj movu sur scenejo. Kaj eĉ pri spirito sur scenejo li devas esti ekzercata.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040