china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Frandaĵoj de la korea-nacieco (foto)
(GMT+08:00) 2008-06-24 15:42:32

Karaj retlegantoj, la korea nacieco, kiu loĝas ĉefe en la ĉina nordorienta landparto, lertas ne nur en kantado kaj dancado, sed ankaŭ en kuirado de frandaĵoj. Maĉio kaj malvarma fagopira nudelo…tiuj bongustaj frandaĵoj ne nur plaĉas al la korea nacieco, sed ankaŭ estas ŝatataj de samlandanoj de aliaj naciecoj. Nun ni konigu al vi famajn frandaĵojn de la korea nacieco.

La korea nacieco havas unikan manĝ-kutimon kaj preferas vegetaran dieton. Profesoro de Ĉina Nacieca Universitato Huang Youfu konigis, ke tia manĝ-kutimo kuŝas en la historio de la nacieco:

"La korea nacieco estas nacieco, kiu okupiĝas ĉefe pri kulturado de rizo, tial la kutimo havas la rektajn rilatojn kun kulturo de rizo. Plej granda karakterizo de tia kulturo estas, ke manĝaĵoj kliniĝas al vegetaĵoj sed ne al viandoj."

Same kiel konigite de profesoro Huang Youfu, maĉio---plej fama frandaĵo de la korea nacieco estas farita el glueca rizo---unu speco de rizo. Ĝi estas nemankigebla frandaĵo de la nacieco kiam naciecanoj bonvenigas festojn. Oni trempas la kukon en blanka sukero kaj mielo, estas tre bonguste.

En iu manĝaĵ-metiejo de la korea nacieco en Pekino, du kore-naciecanoj tutforte svingas maleon por produkti kukojn. Iu kore-naciecino Sun Yingshan diris al raportisto, ke procezo por produkti kukojn estas tre komplika:

"Antaŭ produktado, glueca rizo devas esti mergata en akvon kaj ĝenerale la mergado daŭras je kelkaj horoj. Sekvas vaporumado kaj fine estas forta svingado kiam restas varmeco de glueca rizo. Ĝenerale la svingado devas esti fortega, ĉar per la svingado rizero devas esti disrompita.

La manĝaĵo maĉio havas longtempan historion kaj okupas gravan lokon meze de manĝaĵoj de la korea nacieco. Tio kuŝas ne nur en ĝia bongusteco, sed ankaŭ en tio, ke ĝia produktada procezo havas specialan signifon por la korea nacieco. Estro de Ĉina Nacieca Muzeo sinjorino Wang Ping diris, ke produktada procezo de la manĝaĵo maĉio enkorpigas tradicion de la nacieco pri respekto al maljunuloj kaj zorgo al geknaboj.

"Estas maljunulo, kiu plenumas la unuan svingadon kaj ankoraŭ estas maljunulo, kiu unue manĝas la manĝaĵon maĉio. La korea nacieco alte atentas respekton al maljunuloj kaj zorgon al geknaboj kaj naciecanoj prenas la respekton kaj zorgon kiel plej grandan karakterizon en sia ĉiutaga vivo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040