china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kantu por la stepo
(GMT+08:00) 2008-06-26 16:30:04

Karaj amikoj, sur la vasta stepo de Interna Mongolio, norda Ĉinio, vivas antikva nomada mongol-nacieco. La naciecanoj lertas kaj en kantado kaj en dancado kaj kreis distingiĝan naciecan muzikan kulturon. La nacieca arta valoro estas bone heredata kaj disvolvata. En la hodiaŭa muzika programero ni konigu al vi kantojn kun mongol-nacieca gusto, verkitajn kaj prezentitajn de mongol-nacieca muzikisto Zhu Zhizhong.

Antaŭ ĉio bonvole aŭskultu la kanton "Stepo en sonĝo", elektitan el lia kantalbumo "Kantu por la stepo".

"Tiel bluas la ĉielo super la stepo, tiel leĝeras la nuberaro, tiel mildas la vento, tiel klaras la lagoj kiel okuloj de knabinoj. Ho, la stepo, kiel sonĝo, pura mondo." La belsona melodio kaj melankolieto esprimas la nostalgion de la kantanto al la stepo – la hejmloko.

En la 80-aj jaroj Zhu Zhizhong diplomitiĝis el la muzika fakultato de la ĉina Centra Nacieca Universitato kaj eklaboris en la Ĉina Nacia Radio. Por la laboro li ofte vizitis diversajn lokojn por kolekti kaj ordigi popol-kantojn kaj popol-muzikojn. Poste li laboris en la Ĉina Centra Televid-Stacio kiel ĉefredaktoro de la programero "Popol-kanta Ĉinio". Li kolektis, ordigis kaj disvastigis pere de ekrano grandan kvanton da originalaj popol-kantoj de Ĉinio. Nun, li laboras ankaŭ kiel prezidanto de Folklora Muzika Komitato sub la Ĉina Folklorista Asocio, elsofas, ordigas kaj disvastigas ĉinan folkloran arton.

Krome, li ankaŭ faras nacimuzikan verkadon. Ĝis nun li verkis preskaŭ cent kantojn, kiaj "Mi devenas de stepo", kantita de fama kantisto Tengel kaj "Patrolando" kantita de fratina triopo Neĝ-Lotuso. Zhu Zhizhong diris, ke li iris for de la stepo antaŭ pli ol 20 jaroj, tamen retrorigardante la hejmlokon lin stimulas kantado por la stepo. Li diris:

"Ĉiuvespere en Pekino, aŭ en oficvojaĝo al aliaj lokoj, en kolektiĝo oni ofte petas min kanti, ĉar mi estas mongol-naciecano el la Interna Mongolio. Kiam mi kantas, la kolektiĝo ja estas memoro, sopiro kaj aspiro al la stepo."

Jen estas la kanto "Hejmloko, stepo en mia sonĝo", komponita kaj kantita de Zhu Zhizhong. "Jaro post jaro mi sonĝas la stepon. Super la stepo brilas la sendorma luno, tio ja estas vizaĝo de panjo, sopiranta al mi. Jaro post jaro mi sonĝas la stepon. Super la stepo brilas la sendorma luno, tio ja estas rigardo de paĉjo direktanta al mi."

Zhu Zhizhong diris, ke denaske li interesiĝis pri nacia muziko. Li naskiĝis sur la vasta stepo nomata Kerqin en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Panjo kantadis por li popolkantojn de la stepo; dum paĉjo absorbiĝis de rakontado, mongol-nacieca tradicia arto. Li iom post iom plenkreskiĝis, influate de la mongol-nacieca tradicia arto.

Parolante pri sia kant-albumo "Kantu por la stepo", Zhu Zhizhong diris, ke li esperas rememori pere de la albumo sian infanecon kaj la stepon.

Jen estas la kanto "Kerqin, mia hejmloko", komponita kaj prezentita de Zhu Zhizhong. "En mia hejmloko Kerqin, ŝvebas blankaj nuberoj sur la blua ĉielo, smeraldas la vasta horizonto, ĝoje kantas Xilamulun-Rivero."

Komentoj opinias, ke lian albumon karakterizas la densa originaleco, lakona kaj modesta nacieca stilo. Laŭ li mem, tio koncernas lian multjaran kolektadon, ordigadon kaj disvastigadon de ĉinaj originalaj popol-kantoj. Li diris:

"Mi sentas, ke originaleco estas spirito, la plej forta nacieca spirita signo. Modesteco, lakoneco kaj senpereco videblas en la originala muziko kaj la tradicia kulturo de Ĉinio."

Nun ni aŭdas la kanton "Erguna", kantitan de Zhu Zhizhong. La rivero Erguna fluas tra norda Interna Mongolio. En 1995 li vizitis la lokon. Rigardante la longedaŭre fluantan riveron Erguna kaj flugantajn sovaĝanserojn, li ekrememoris siajn praulojn. Profunde kortuŝite li verkis la kanton. La kanto tekstas: "Mi estas aglo flugigita de vi, Erguna, fonto de mia vivo. Kiel ajn foren mi iras, mia koro tamen estas tiel proksima al vi. Mi estas fierinda posteulo de vi, Erguna, mia samsangulo. Jaroj kaj jaroj pasas for, dum mia sonĝo ĉiam malfermas la pordo年 al la hejmloko."  

Li diris, ke la albumo estas farita en la pasinta jaro, la 60-a datreveno de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĝi estas lia donaco al la hejmloko, al la stepo.

Fine de nia programero, bonvole aŭskultu la kanton "Bonaŭgura stepo" el lia kantalbumo.

"Senlime etendiĝas la montoj en la hejmloko, sennombras la bovoj kaj ŝafoj tie, ĉiam aŭdeblas tieaj eklogoj, belaj knabinoj ĉiam en mia sonĝo. Bonaŭgura stepo, mia amata hejmo. Feliĉo sidas en mia koro, oferiĝas por vi mia kanto."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040