Somere de la pasinta jaro, mi kaj kelkaj kamaradoj veturis al monta regiono en la suda parto de la provinco Hunan, en kiu regiono ili junece ricevis ideologian reedukadon per fizika laboro. Eĉ nun tiu loko estas ankoraŭ tre sterila. Ili, jam sukcesaj en sia kariero, malavare donacis monon kaj objektojn.
En tiu vespero de la tago, kiam ni atingis, mi sekvis la kamaradojn al la hejmo de virino, kiu siatempe ne povis reveni urben pro edziniĝo al kamparano. Vidinte la iamajn kunhardatojn, ŝi tiom emociiĝis, ke ŝi, ne sciante kion fari, nur ho-ho-hoe frotadis al si la manojn.
Okaze de intima babilo iu menciis, ke antaŭ 2 jaroj la kamaradoj kondukis artan grupon ĉi tien, al la "2-a naskoloko"; huraoj tondradis kaj sur scenejo kaj ĉirkaŭ ĝi, larmoj pluvis, kio kortuŝis eĉ la ĉielon kaj teron. La mastrino ellasis suspiron, antaŭ ol diri:
"Post via foriro, mi ploradis entute 3 tagojn! Vi ne venis, sed mi sopiris al vi. Tamen via veno kirlis mian koron. Maldorme, de nokto al nokto! Neniel mi povis plu kvietiĝi. Fine, iom post iom. Sed kial vi denove venas! Mi ne volas, ke mia koro rerompiĝu. Ho, ve!"
Ĉiu el ni ekmutis. Tion la kamaradoj tute ne atendis, ke ilia bonkoreco pikis al ŝi la koron kaj la vizito rompis ŝian kvieton. Cetere, ilia vivo estas multe pli bona ol la ŝia. Antaŭ 40 jaroj, starante sur la sama horizonto, ili kaj ŝi aŭdis nur kokerikojn, klukojn, bojojn kaj jelpojn; de mateno ĝis nokto, neniom diference.
Dum pluraj tagoj, post mia reveno el Hunan, ŝia signifoplena ĝemo tumultadis en mia kapo.
Alifoje, antaŭ alveno de nova jaro, iu el miaj eksaj kunlernantoj proponis kolektiĝon kaj ke tiama estro respondecu pri ĉio. La iama estro taskis, ke mi informu iujn pri la kolektiĝo.
Tiutage mi iris al k-do Zhang, loĝanta malantaŭ legoma bazaro, kies bruoj senĉese inundas lian hejmon, kiu restas tia, kia antaŭ 30 jaroj, sed ankoraŭ pli malhela kaj ŝimiga. Li sciigis, ke oni jam faris ruĝan linion kaj en duona jaro malkonstruos lian domon; tamen li ne certas, kie li loĝos. Antaŭ 7 jaroj li kaj lia edzino eloficiĝis, nun la geedzoj dungiĝas tage ĉie, por apenaŭ sin vivteni kaj sendi minimuman monon al filino, kiu vizitas universitaton en la provinco Guangdong, tial al li estas ne eble aĉeti apartamenton aŭ almenaŭ unu ĉambron.
Post ioma babilo mi diris, ke antaŭ la nova jaro ni mezlernejaj k-doj kolektiĝos. Li energie skuis la kapon. Mi ridete admonis, ke ĉiu el ni estas peco sur ŝaktabulo, tial nek mi nek li mankigeblas. Tamen li obstinis, kiom ajn mi elokvente persvadis. Fine li mutigis min per jenaj vortoj:
"Kion mi faru tie? Post la kolektiĝo, mi ne liberiĝos el la penso, ke vi pli bone vivas ol mi. Mi plendu? Kontraŭ mi? Aŭ kontraŭ la socio? Prefere mi ne iru! Mi do ne pensos. Mi do ne plendos."
Min surprizis lia sobreco. La dozo da kapitalo por iu ŝimanta eble estas nenio alia ol ke oni ne rompu ties kvieton. |