china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri romantika amrakonta programero Peonia Pavilono (foto)
(GMT+08:00) 2008-06-30 17:20:22

Por Yu Jiulin, ekzercado estas malfacila. Ĉar tiam li jam estis pli ol 20-jara kaj ne havis tiel grandan korpan flekseblecon. Tamen laŭ postulo de Bai Xianyong kaj Wang Shiyu, prezentado de aktoroj devas esti perfekta kaj tiel la repertuaro povas esti ŝatata de junaj spektantoj. Yu Jiulin titolis la ekzercadon kiel "diablan ekzercadon".

Malgraŭ tio, Yu Jiulin kaj aliaj ĉefaj aktoroj profitis de la ekzercado. La repertuaro gajnis gigantan sukceson. Kaj tio kuŝas en ilia pena kaj zorgema ekzercado. Dank' al ilia serioza prezentado, spektantoj povas apreci delikatan repertuaron. Estas admirate, ke Wang Shiyu persone spektas ĉiun prezentadon kaj senĉese kuraĝigas lin strebi al pli granda perfekteco.

En aprilo de la jaro 2004, "Peonia Pavilono" surscenejiĝis en Taiwan. Tiam pendis afiŝoj en stacio de metroo kaj delikata kaj ĉarma stilo de aktoroj sorĉis popolanojn kaj lokaj spektantoj aprecis prezentadon kun granda intereso. La teatro estis plena de spektantoj. Yu Jiulin rememoris, ke tiam la teatro estis tiel silenta kaj eĉ aŭdeblis sono de falo de pinglo sur teron. En la okcidentaj landoj, la repertuaro kun ĉina tradicia stilo, gajnis bonan trakton. Yu Jiulin klare memoris, ke spektantoj en Usono estis ravitaj de ilia prezentado.

"Ni danke salutis la publikon 15minutojn post falo de la kurteno kaj spektantoj ne foriris el la teatro. Ili bedaŭris finon de la prezentado kaj senĉese aplaŭdadis, ĉar antaŭe relative multaj luktaj programeroj surscenejiĝis en aliaj landoj kaj ne estis tiel romantika amrakonta programero, same kiel Peonia Pavilono. Ili surpriziĝis, ke la ĉina tradicia arto estas tiel delikata."

Yu Jiulin diris, ke li tute ne imagis disvolviĝon de la opero Kunqu en la nuna periodo kaj eĉ ne pensis pri tio, ke li kontribuis sian tutan vivon al la opero Kunqu. Dank' al persistema spirito de instruistoj kaj granda intereso de spektantoj al la arto, li havas pli kaj pli profundan komprenon al la opero Kunqu.

Nun oni ankaŭ kunlaboris kun japanaj kabukaj majstroj por kamerai novstilan programeron "Peonia Pavilono", libroj kaj DVD koncerne al la repertuaro sinsekve eldoniĝis kaj ankaŭ baleto rilate al la temo surscenejiĝis en Ĉinio. Yu Jiulin opinias, ke la repertuaro vekis amon de ĉinoj al tradicia kulturo.

 

Li informis ankaŭ, ke post reveno el Britio en junio, ili faros provprezentadon de alia repertuaro kaj ankaŭ ĝi temas pri amrakonto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040