china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sek' aŭ Ek?
(GMT+08:00) 2008-07-03 07:39:36

Kara retleganto, mi donas tian titolon, "Sek' aŭ Ek", al tiu ĉi konigo. Ĉu ne strange kaj nekompreneble? Baldaŭ vi vidos la lumon. "Gan", nomo de iu verkisto kaj rezenzisto, signifas sekecon kaj "ĉielan trunkon" en la 1-a tono kaj ekiĝon, komencon, agon, faron kaj trunkon en la 4-a tono. Gan (干) naskiĝis en la vilaĝo Chenbu ĉe la urbo Xinghua de la sudorienta provinco Jiangsu. Diplomite el ĉinlingva fakultato de Yangzhou-a Normala Instituto, li laboris diversaloke, jen en la provinco, jen en Pekino kiel redaktoro de "Literaturarta Revuo", jen fariĝis ĉefredaktoro de "Semajno de Orienta Kulturo". Nun, ĉefkompilanto de "Elektaĵoj el Ĉina Literaturo de la Popolliteratura Eldonejo", vicestro de Verkada Kabineto de la Verkista Asocio de la Provinco Jiangsu kaj kumule plenuma ĉefprojektisto en televida stacio de la menciita provinco. Dume aperis recenzoj, prozaĵoj, romanoj, noveloj kaj eseoj, kalkulantaj pli ol milionon da ideogramoj. Tre famas liaj monografio "Rompa Sturmo en la Jarcenta Fino", recenzaroj "Suda Stilo", "Ĉarma Lingvopejzaĝo" kaj "Dialogo inter Wang Meng kaj Wang Gan" kaj prozaj kolektoj "Meditado en Kvieta Nokto" kaj "Alia Humoro". Sekve mi klarigu la 2 nomojn!

Wang Meng, verkisto fama kaj ministro iama, kiun ni rete konigis en la 4-a de majo, 2006; Wang Gan, ĝuste Gan, nun konigata – kiel vi vidas, ambaŭ havas la saman familinomon, kiel la bukedo en nia Esperanto-redakcio: Wang Yuqin (Jada Liuto), Wang Fan (Selena), Wang Weishi (Pluveta) kaj Wang Shanshan (Eŭfonia), kies fotojn vi eble jam vidis en "Mikrofone". Sed ni revenu al Wang Gan, kiu diris:

" 'Nova realismo' estas literatura porpledo elmetita de la gazeto 'Zhongshan' laŭ verkada praktiko. Ĉirkaŭ la jaro 85 modernismo atakadis la literaturon, kaŭzante grandan variadon al verkado de romanoj kaj noveloj kaj aperigante praktikajn pecojn, tute diferencajn de tiuj kreitaj laŭ la tradicia realismo. Pro tio mi elmetis la novan realismon, farante per ĝi resumadon al noveloj kaj romanoj de iuj verkistoj. Tiam mi tute ne anticipis, ke poste la nova realismo alportis tiom grandan influon, precipe post kiam mi prezentis kelkajn vidpunktojn en iuj artikoloj. Iuj esprimoj, ekzemple 'nulgrada sento', fariĝis terminoj por literatura recenzado. Post 1989, por fortigi la novan realismon, oni altigis sian tonon, sed tio estigis enuon kaj antipation, sekve ni ekinteresiĝis pri io pli homeca kaj ĉiutageca. Poste ni elmetis koncepton pri 'nova stato'. La plej granda manko de la nova realismo estas, ke identigo al amaso kaj ĉiutaga vivo kondukas al bagatelemo,vulgariĝo kaj filistreco, tial, individue, mi esperis forigi la mankon de la 'nova realismo' per la 'nova stato'. Dume mi rimarkis, ke post kiam mi elmetis la 'novan staton', iuj verkistoj, ekzemple Zhu Wen 1) kaj Han Dong 2), rapide ŝtopis tian mankon per siaj verkoj. Ambaŭ verkas pri io vera, sed neniom ĉikanas, kaj ilia individua spirito disvolviĝas tiel multe pli hela. Poste la 'nova stato' evoluis en alian nocion, tiun de 'kenozoiko', ĉar la 'nova stato', de mi krude elpensita, ne intimiĝis al la kamaradoj, dum 'kenozoiko', la geologia termino, facile saltas sur ĉies langon 3)."

1) Zhu Wen: Verkisto kiu ni konigos januare de la venonta jaro;

2) Han Dong: Verkisto konigota en la 17–a ĉi-monate;

3) Tradicie la ĉinlingva traduko de kenozoiko estas "xinshengdai新生代", kiu povas esti komprenata kiel "nove naskita generacio", pli simple "nova generacio".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040