Se amo mankus en la mondo, oni perdus direkton, ĉar oni ne vidus celon de la vivo. Vivi por la amo, jen komuna kono de ĉiuj homoj.
Modernaj homoj sin karakterizas per forta individueco kaj ama konkreteco. La amo kondensiĝas al unu homo aŭ kelkaj. Ĝi estas jam ne tia, kia en milita epoko, kvankam ĝi povas ankoraŭ pleni de ia idealo.
Ĉiutage pluraj televidstacioj en la provinco Hunan projekcias unu pecon el "Serĉado de Amo" aŭ "Virinaj Rakontoj". Hazarde mi spektis kelkajn pecojn kaj ĉiam trafis tion, ke virino plore vokas edzon; sed li, jam tedita de ŝia lamentado, malestimas ŝin, eĉ eksplodas de kolero, anstataŭ repagi amon.
Mi tre kompatas ĉiun el la virinoj, viditaj en la ekrano. Sed kiaj estas iliaj viroj? Ili foriras orgojle, kun bruo; se iuj el ili reaperus, tiuj tuj sin forturnus kun muĝo. Neniu povas reteni por ili la ulojn, ĉar leĝo ne malpermesas divorcon. Sole la virinoj povas iel provi restigi ilin. Sed kiel?
Laŭ mia opinio ĉiu el la virinoj ne devas tiom ami sian edzon. Kian neceson li havas, ke li zorgu kaj gardu sian virinon, se ŝi ebrie kaj stultece amegas lin? Kaj kian ĉarmon ŝi havas plu, jam fariĝinte lia sklavino, kiun li povas kaprice kaj arbitre disponi? Ĉi-kaze do, li ja havas solenan motivon ĉasi inon laŭ li pli tentan. Mankas ĉarmo kaj restas nur aflikto, tio estas sekvo de troa amo!
Neniam egaleco regas en la amo. Neniel estas, ke vi, doninte la tutan amon, povas ricevi same tiom. Jen la fakto, cetere tia difino ne legiĝas en leĝo. Jen kial iuj ĉiam kontribuas, dum aliaj konstante ĝuas. Oni troan amon pafas, oni gravan vundon trafas. Mi pensas, ke virino nepre ne donu la tutan amon al sia edzo, sed konservu parton por si, kio signifas, ke ŝi amu sin.
Mi vidis, ke ĉiu el la virinoj, aperintaj en televidila ekrano, portas nekonvenan kostumon –- ŝi ŝajnas tiom fragila, ke eĉ la vesto, kian ŝi domaĝas surmeti en la ĉiutaga vivo, neniom helpus.
Kial? Probable, ke ŝi tute ne vidas sin virino en la ĉiutaga vivo, pensante, ke post la edziniĝo jam punkto sekvas ĉion. Antaŭ la edziniĝo ŝi sciis sin beligi kaj tre atentis sian figuron. Tamen edziniĝinte ŝi forĵetis ĉion, kion la milda sekso devas plu zorgi. Aliflanke ŝi fariĝas skrupule ŝparema, tial, ekzemple, ŝi glutas restaĵon el bovlo de la edzo aŭ infano, kaj fine tiom grasiĝas, ke ŝi aspektas kiel sitelo.
Kiu donis al vi nerompeblan promeson? Via viro antaŭ la geedziĝo. Ĉu via edzo povus alte vin taksi, se vi aperus ne kiel sinjorino, sed kvazaŭ servistino murmurema kaj ĉikanema, kaj ne montrus vian plej bonan flankon al li? Nepre rezervu parton de la amo ĉe vi mem, tiamaniere via edzo jam pozitive traktos vin, ĉar li, ne tute okupinte vin, sentas nesufiĉon kiu do faras, ke li ne volas forlasi vin.
Jen sekreta recepto pri tio, kiel oni estu virino. Jen la vero, kiun ni nepre tenu, por ke la amo eterne lirlu, kiel meandra fonto el verda montego. |